Wilhelm HEILE (naskiĝis la 18-an de decembro 1881 en Diepholz, mortis la 17-an de aŭgusto 1969 en Harpstedt) estis germana politikisto.

Wilhelm Heile
Persona informo
Wilhelm Heile
Naskiĝo 18-an de decembro 1881 (1881-12-18)
en Diepholz
Morto 17-an de aŭgusto 1969 (1969-08-17) (87-jaraĝa)
en Harpstedt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Libera Demokrata Partio • Germana Demokratia Partio • Progresisma Popolpartio vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en HanovroBonnoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis maŝininĝenieradon ekde 1905 en teknika altlenejo de Hanovro, sed oni forigis lin samjare pro partopreno en Asocio de Germanaj Studentoj. Poste li laboris kiel redaktisto ĉe Danziger Allgemeinen Zeitung, sed samjare ŝanĝis al National-Zeitung en Berlino. Inter 1906 ĝis 1908, li estis eldonisto de la periodaĵo Deutsche Hochschule. Dum la unua mondmilito Wilhelm Heile soldatis en la infanterio de la Germana Regno.

Ekde 1912 ĝis 1919, li verkis por kaj gvidis semajnan ĵurnalon Die Hilfe, kie li kunlaboris kun la fondinto Friedrich Naumann kaj periode kun Theodor Heuss. Post la morto de Naumann en 1919, li transprenis la eldonadon de tiu ĵurnalo. Li estis membro de la Gesellschaft zur Förderung der inneren Kolonisation. Li apogis la ideon de Mezeŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj en la ĵurnalo Die Hilfe kiel paŝon al Eŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Post la unua mondmilito, li estis la unua rektoro de ŝatcivitana altlernejo- fondita de Naumann en 1918, Berlino -, el kiu formiĝis en 1920 la Germana Altlernejo pri Politiko, en kiu Heile laboris ĝis 1933 kiel docento pri ŝtataj sciencoj. Li estis maldungita en 1933 el ĉiu pozicio, kaj poste laboris (1933-36) kiel ekonomo en Niederlausitz, tradukisto kaj lekoro (1936-1941).

Post la dua mondmilito, li estis inter la unuaj reprezentantoj de la novfondita germania branĉo de la Unio de Eŭropaj Federalistoj, kiu ricevis la nomon "Eŭropa Unio". Oni nomis post li la straton Wilhelm-Heile-Straße en Syke.

Politiko redakti

Heile membris en la Pogresema Popolpartio dum la imperiestra epoko. En 1918 partoprenis li la fondon de la Germana Demokrata Partio (DDP).

En 1946 li kunfondis la FDP-n en la novkreita federacia lando Malsupra Saksio, ekde 1947 membris en la Germana Partio.

Publikaĵoj redakti

  • Student und Politik, en: Akademische Blätter, jarkolekto 1905/06, paĝoj 185-187.
  • Der Deutsche Volksstaat, Schriften zur Inneren Politik (kun Walter Schotte), 1917
  • Nationalstaat und Völkerbund. Gedanken über Deutschlands europäische Sendung, Halberstadt 1926
  • Europäische Cooperation, Berlino 1929
  • Das Problem gerechter Grenzen zwischen den Staaten, Berlino 1929
  • Abschied von der FDP, Syke 1947

Literaturo redakti

  • Richard Gribow, Wilhelm Heile 80 Jahre alt, en: Akademische Blätter, jarkolekto 1961, paĝoj 255-256
  • Ludwig Luckemeyer, Wilhelm Heile. 1881-1981. Föderativer liberaler Rebell in DDP und FDP und erster liberaler Vorkämpfer Europas in Deutschland. Politisch-zeitgeschichtliche Festschrift aus Anlaß des 100. Geburtstags des engsten Mitarbeiters Friedrich Naumanns und Präsidenten der FDP am 18. Dezember 1981, Wiesbaden 1981

Eksteraj ligiloj redakti