Diepholz
Diepholz (prononco [DI:Pholc], platgermane Deefholt, prononco [DEJFholt]) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma distrikto Diepholz de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 16974 loĝantojn.
Diepholz | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Diepholz | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0 54 41 | |||||
Poŝtkodo | 49356 | |||||
Aŭtomobila kodo | DH | |||||
Oficiala Municipokodo | 03251012 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dr. Thomas Schulze | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausmarkt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16974 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 36′ N, 8° 22′ O (mapo)52.6072222222228.3711111111111Koordinatoj: 52° 36′ N, 8° 22′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 38 m | |||||
Areo | 104,45 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-diepholz.de/ | |||||
Rilatoj al EsperantoRedakti
En pluraj okcidente najbaraj komunumoj, ekzemple Vechta, Lohne, Steinfeld kaj Dümmer en la lasta kvarono de la 20-a jarcento tre aktivis junularaj Esperanto-grupoj kaj kreskis pluraj konataj esperantistoj, ekzemple Franz Kruse kaj lia edzino Elisabeth Kuhl en Lohne, Marianne Böckmann-Maurer aŭ la familio Pusch en Damme. La 22-a IS ĉirkaŭ silvestro 1978/79 okazis nur tri kilometrojn okcidente de la suda komunuma limo, borde de la lago Dümmer - tiam multaj TEJO-anoj al- kaj forvojaĝis tra la fervoja stacidomo de Diepholz. Kaj la nuna vikipediisto Thomas Pusch en Diepholz dum jaro lernis la svedan.
Partnera urboRedakti
TrafikoRedakti
Diepholz per individua motora trafiko konektiĝas al la federaciaj vojoj , kaj .