Steinfeld
apartigilo
Steinfeld, prononco [ŜTAJNfelt]", germane, kun la signifo "ŝtona kampo", havas diversajn signifojn:
- Steinfeld (Altmark) estas komunumo en la distrikto Stendal de la federacia lando Saksio-Anhalto en Germanio.
- Steinfeld (Malsupra Frankonio) estas komunumo en la distrikto Main-Spessart de la lando Bavario en Germanio.
- Steinfeld (Meklenburgo) estas komunumo en la distrikto Bad Doberan de la lando Meklenburgo-Antaŭpomerio en Germanio.
- Steinfeld (Oldenburgio) estas komunumo en la distrikto Vechta de la lando Malsupra Saksio en Germanio.
- Steinfeld (Palatinato) estas komunumo en la distrikto Südliche Weinstraße de la lando Rejnlando-Palatinato en Germanio.
- Steinfeld (Schleswig) estas komunumo en la distrikto Schleswig-Flensburg de la lando Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio.
- Steinfeld (Karintio) estas komunumo en la distrikto Spittal de la federacia lando Karintio en Aŭstrio.
- Krome Steinfeld estas loĝloko kaj eksa komunumo en la komunumo Broderstorf en la distrikto Rostock de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio,
- kaj estas la ĉefa loĝloko de la komunumo Stadelhofen en la distrikto Bamberg kaj en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario, ambaŭ en Germanio.
Kiel kutime ĉe tradiciaj loknomoj, la nomo ankaŭ uzatas kiel familia nomo. Ĝin havas ekzemple
- Hailee Steinfeld, usona aktorino, modelo kaj kantistino naskiĝinta en 1996.
Atentu ankaŭ
redakti- Seinfeld - sen komenca "t" en la nomo - ankaŭ estas usona televid-komedio de la 1990-aj jaroj, kies ĉefrolulo estas la aktoro Jerry Seinfeld.