blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Vechta
Areo: 812 km²
Loĝantoj: 146924
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 168
Aŭtokodo: VEC
Municipokodo: 03460
Komunumoj: 10
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Vechta (aŭtokodo VEC) situas en norda Germanio, 30 ĝis 70 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio. La distrikto havas areon de 812 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 146 924 loĝantojn. Historie la teritorio apartenas al la landoparto Oldenburgio. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

La regiono estas kampara, kaj agrikulturo - precipe bestobredado kaj la prilaboro de viando - estas la ĉefa industrio. Bicikli tra la vastaj kampoj kaj marĉoj, de vilaĝo al vilaĝo, preter parte pitoreskaj trabfakaj farmbienoj, agrablas, ĉar krom montetaro en la sudo de la distrikto (la "Montoj de Damme", kun plej alta monto de 146 metroj), la regiono estas komplete ebena.

Plurloke, precipe impone en la nordo de la distrikto ĉe vilaĝo Visbek, troviĝas monolitaj tomboj el la ŝtonepoko. En la sud-oriento de la distrikto etendiĝas la lago Dümmer, la dua plej granda lago de Malsupra Saksio, kun bordo de 18 kilometroj, kiun eblas sporte ĉirkaŭpromeni, sed ĉefe uzi por velado kaj alispeca boatado - ne tre danĝeras, se pro troa vento boato subakviĝas, ĉar preskaŭ nenie la vasta lago profundas pli ol 150 centimetrojn. Vintre, kompreneble eblas glitkuri (sketi).

la lago "Dümmer"

El Mühlen, parto de la komunumo Steinfeld, venas aparte sporte sukcesaj ĉevaloj kaj rajdistoj, kiuj gajnis plurajn olimpikajn medalojn.

Trafiko redakti

La aŭtoŝoseo A 1 ligas la regionon sude al Nordrejn-Vestfalio ĝis Kolonjo, kaj norde al Bremeno, Hamburgo kaj Ŝlesvig-Holstinio. 30 kilometrojn sude, proksime de Osnabrück la aŭtoŝoseo A 30 ligas okcidente al Nederlando kaj oriente al aŭtoŝoseo A 2 kaj plu al Hanovro kaj Berlino.

Trajna linio ligas norde al Delmenhorst proksime de Bremeno, kaj sude al Osnabrück.

Urboj kaj aliaj komunumoj redakti

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

  1.   Bakum (6734)
  2.   Damme, urbo (17639)
  3.   Dinklage, urbo (13410)
  4.   Goldenstedt [GOLDNŝtet] (10263)
  5.   Holdorf (7547)
  6.   Lohne, urbo (27814)
  7.   Neuenkirchen-Vörden [Nojenkirĥn-FERdn] (9230)
  8.   Steinfeld [ŜTAJNfelt] (10377)
  9.   Vechta [FEĤta], urbo (33769)
  10.   Visbek [FISbek] (10141)
 
skema mapo de la distriktaj komunumoj

Esperanto en la regiono redakti

Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la distrikto, kaj kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis el Damme, Steinfeld-Mühlen kaj Lohne. Fine de 1978 la Internacia Seminario de GEJ okazis en urboparto de Damme, du grandaj someraj tendaroj en Lohne, dum 1984 internacia seminario pri "Ludado" en Goldenstedt, inter 1984 kaj 1986 la eŭropa junulara bulteno "Koncize" redaktiĝis en la distrikto, kaj dum 1989 tridek junaj biciklantoj de BEMI survoje al la IJK en Kerkrade (Nederlando) gastis en Damme kaj havis akcepton en la urbodomo.

Dum pluraj jaroj en kvin komunumoj ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ, unu el ili en vilaĝo Langförden (parto de urbo Vechta), kiu eĉ ne havas 5 000 loĝantojn. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.

Eksteraj ligiloj redakti