Damme (Germanio)

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Damme estas eta urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 30 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 17 639 loĝantojn.

Damme
Blazono
Damme (Germanio) (Germanio)
Damme (Germanio) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • urbo
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Vechta
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05491
Poŝtkodo 49401
Aŭtomobila kodo VEC
Oficiala Municipokodo 03460002
Subdivido 30 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Mike Otte (ekde 2021)
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Mühlenstraße 18
Demografio
Loĝantaro 17639 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 31′ N, 8° 12′ O (mapo)52.5222222222228.1955555555556Koordinatoj: 52° 31′ N, 8° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 53 m
Areo 104 km²
Oficiala retejo https://www.damme.de/
vdr

La regiono estas kampara, kaj agrikulturo - precipe bestobredado kaj la prilaboro de viando - estas la ĉefa industrio.

Bicikli tra la vastaj kampoj - kaj la ekologie interesaj marĉoj sude de Damme - preter parte pitoreskaj trabfakaj farmbienoj, agrablas, ĉar krom montetaro en la nordo de la urba areo (la "Montoj de Damme", kun plej alta monto de 146 metroj), la regiono estas komplete ebena.

Plurloke en la distrikto, ankaŭ ĉirkaŭ Damme, troviĝas monolitaj tomboj el la ŝtonepoko.

velboatoj ŝoviĝas en la lagon "Dümmer"

Oriente de Damme etendiĝas la lago "Dümmer", la dua plej granda lago de Malsupra Saksio, kun bordo de 18 kilometroj, kiun eblas sporte ĉirkaŭpromeni, sed ĉefe uzi por velado kaj alispeca boatado - ne tre danĝeras, se pro troa vento boato subakviĝas, ĉar preskaŭ nenie la vasta lago profundas pli ol 150 centimetrojn. Vintre, kompreneble eblas glitkuri (sketi).

La plej multaj loĝantoj de Damme estas katolikaj, kaj la loka karnavalo (kiu ligiĝas al katolikaj tradicioj) estas tre vigla - escepto en la krome grandparte protestanta norda Germanio, kie festado de karnavalo surstrate ne ludas gravan rolon.

Partnera urbo redakti

 
la IS-ejo 1978-79
 
urbodomo de la partnera urbo Damme en Belgio

Esperanto en Damme redakti

Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la regiono, kaj kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis de tie. Fine de 1978 la Internacia Seminario de GEJ okazis en Dümmerlohausen, urboparto de Damme, rekte ĉe la lago, kaj pritraktis la temon "Homaj rajtoj - teorio kaj realeco". Inter 1984 kaj 1986 la eŭropa junulara bulteno "Koncize" redaktiĝis en la urbo, kaj dum 1989 tridek junaj biciklantoj de BEMI survoje al la IJK en Kerkrade (Nederlando) gastis en Damme kaj havis akcepton en la urbodomo. Dum pluraj jaroj en Damme kaj kvar pliaj komunumoj de la kampara distrikto ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.

Ankaŭ en la partnera urbo en Belgio iuj junuloj lernis Esperanton, kaj tial la lingvo kunhelpis faciligi la interĝemelurban komunikadon (kvankam interlingvo kiel Esperanto aŭ la angla tie ne nepras: kutime la urbanoj el Belgio parolas sian okcidentflandran dialekton de la nederlanda lingvo, kaj la urbanoj el Germanio parolas platgermane - la komunikado tiel surprize bone funkcias).

Eksteraj ligiloj redakti

Pliaj bildoj redakti

Multaj pliaj bildoj pri la urbo, grandparte kun klarigoj en Esperanto, troviĝas en la koncerna kategorio de la vikipedia komunejo.