Vechta

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Vechta [FEHta] estas urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 50 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta, kaj estas la administra centro de la distrikto. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 33769 loĝantojn. Ĉiuaŭguste en la urbo okazas granda urba festo, nomata Stoppelmarkt, kiu altiras gastojn ankaŭ el pli foraj regionoj de norda Germanio.

Vechta
Blazono
Vechta (Germanio)
Vechta (Germanio)
DEC

Map

memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Vechta
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04441
Poŝtkodo 49377
Aŭtomobila kodo VEC
Oficiala Municipokodo 03460009
Subdivido 25 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Kristian Kater
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Burgstraße 6
Demografio
Loĝantaro 33769 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 44′ N, 8° 17′ O (mapo)52.7305555555568.2886111111111Koordinatoj: 52° 44′ N, 8° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 37 m
Areo 87 km²
Oficiala retejo https://www.vechta.de
vdr

Partneraj urboj redakti

Rilatoj al Esperanto redakti

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam en la distrikto Vechta aktivis pluraj junularaj Esperanto-grupoj, en la urbo Vechta ekzistis du el ili - en la urbocentro mem kaj aparta grupo en la komunumoparto Langförden, kiu ĝis la jaro 1974 estis memstara komunumo. En la najbara urbeto Lohne okazis du grandaj someraj tendaroj de Germana Esperanto-Junularo, kaj en la loko Damme-Dümmerlohausen 30 kilometrojn sude la Internacia Seminario de 1978/1979. En la malgranda loka universitato, branĉo pri pedagogio de la universitato Osnabrück, ekzistas vasta literatura elekto pri Esperanto en la universitata biblioteko kaj ripete okazis prelegoj kaj simpozioj favore al la internacia lingvo.

Trafiko redakti

Vechta per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj redakti

 
ventomuelejo en la komunumoparto Langförden