Wilhelm KAHLBAUM (naskita la 30-an de decembro 1822 en Berlino, mortinta la 5-an de julio 1884 en Berlin-Adlershof) estis germana entreprenisto pri kemiaĵoj.

Wilhelm Kahlbaum
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1822 (1822-12-30)
Morto 5-an de julio 1884 (1884-07-05) (61-jaraĝa)
Okupo
Okupo kemiisto
vdr
Preparadoj en la entrepreno Berlin-Chemie, posteula entrepreno de la kahlbauma uzino, por la Tago de la kemilaboristo en 1979.
Ĉefa ejo de la adlershofa uzino hodiaŭ.

Vivo redakti

La filo de la brandodistilisto Carl August Ferdinand Kahlbaum transprenis en 1847 la de la patro en 1818 en la Münz-strato fondita entrepreno Spritreinigungsanstalt und Likörfabrik. Ekde 1859 li komencis ŝanĝi la fabrikon en modernan grandentreprenon.

Surbaze de esploroj pri alkoholdestilado en la laboratorio de August Wilhelm von Hofmanns kaj inspirite de Von Hofmanns mem Kahlbaum malfermis en 1870 duan kemian fabrikon en la Schleßische-strato en la sudoriento de Berlino. Tie ĉi instalitis grandega laborejo scienca en kiu eblis prezenti purajn kaj konfidindajn laboratoriajn preparaĵojn kaj industriajn kemiaĵojn. Ili famigis la nomon de la entrepreno en la tuta fakula mondo.

En 1846 Kahlbaum edziĝis al Elisabeth (+1914), filino de la ĉarpentisto kaj konstru-entreprenisto Ludwig Schulz.

Evoluoj postmorte redakti

Post la morto de Kahlbaum la floro daŭrigis danke al la zorgo de lia filo Johannes. En 1884 oni translokis la uzinon al Adlershof (finite en 1890). En 1927 transprenis la tuton la firmao Schering A.K., kiu de post tiam nomiĝis Schering-Kahlbaum A.K.. En 2006 ĝi parte enkorpigitis al Bayer Schering Pharma. Dum la tempo de GDR la entrepreno Berlin Chemie ege gravis.

Literaturo redakti

  • Biografio ĉe NDB.
  • Berr. d. dt. chem. Ges. 17, 1884, S. 1582, 3048, 42, 1909, S. 3560, 4919, 51, 1918, S. 13, 206
  • Kahlbaum-Vademecum f. d. ärztl. Laboratorium, 1929
  • F. Wilcke, Von d. Chem. Fabrik C. A. F. Kahlbaum zum Werk Adlershof d. Schering AG, in: Schering-Bll. 1941, Nr. 3, S. 30-35 (P)
  • H. Holländer, Gesch. d. Schering AG, 1955, S. 49-57; K. Pomplun, in: Berliner Morgenpost v. 26.11.1972.