Wilhelm List (pentristo)
aŭstra pentristo kaj grafikartisto
Wilhelm List (pentristo) - naskiĝis la 22-an de novembro 1864 en Vieno, mortis la 10-an de februaro 1918 samurbe - estis aŭstra pentristo kaj grafikartisto. Li fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento tre engaĝiĝis en arta movado de pentrado, skulptado kaj arkitekturo, germanlingve nomita Jugendstil ("junulara stilo"). La 3-an de aprilo 1897 li en Vieno kun aliaj samideaj artistoj fondis la asocion Viena Secesio, laŭ kiu la arta stilo fine ankaŭ en Esperanto ricevis sian nomon - Secesio.
Wilhelm List | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1864 en Vieno |
Morto | 10-an de februaro 1918 (53-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto |