Wilkins-bankizo

Wilkins-bankizo en Antarkto estas bankizo (glacia "karapaco") flosanta sur la malprofunda maro. Ĝi vastas 13.000 km² kaj situas vidalvide de Fajrolando, en distanco de 1.600 km al la suda pinto de Sudameriko.

Situo de Wilkins-bankizo en Antarkto kaj ĝia stato en marto 2008

Wilkins-bankizo ricevis publikan atenton en marto 2008, kiam granda parto de la glacio forrompiĝis [1] Kiel kaŭzon sciencistoj supozas la fandiĝon de la glacio pro la tutmonda varmiĝo, kiu aparte trafas la regionon de Antarkto.[2]

FontojRedakti

  1. NASA: angle Wilkins Ice Shelf Disintegrates,
    satelitaj fotoj pri la forrompiĝo la 17-an de marto 2008
  2. Deutsche Welle: germane Giganta bloko da glacio en Antarkto forrompiĝas,
    26-a de marto 2008

Eksteraj ligilojRedakti

Koordinatoj: 70° 15′ S 73° 0′ U / 70.250 °S, 73.000 °U / -70.250; -73.000 (mapo)