Flosglacio

(Alidirektita el Bankizo)

Flosglacio (flosanta glacio) estiĝas dum varmiĝo kaj disiĝo de glacimasoj ĉe la polusoj aŭ ĉe riveroj, maroj, ktp.

Flosglacio

Denso de glacio estas 0,920, denso de mara akvo estas ĉirkaŭ 1,025. Do glacimonto flosas, sed 90% de ĝia volumeno troviĝas sub la surfaco de la akvo.

La salo de la marakvo (ĉ. 35-elmila salo-enteno) malaltigas ties frostopunkton je ĉirkaŭ −1,9 . La salo ne estas tenita en kristalan kadron de la glacio dum la glacikresko, sed la salto restas en la ĉirkaŭa akvo, parte formas sal-poŝojn en la glacio. La salo-enteno de la marglacio iĝas tiel ĉirkaŭ 3-5 elmiloj (vidu ankaŭ marfloroj).

La riveraj flosglacioj (post fruprintempa varmiĝo) povas endanĝerigi la pontojn, kolektiĝante ĉe pilieroj, barante la akvofluon kaj premante la konstruaĵon.

Kun daŭra varmiĝo de Tero, ĉiam pli kaj pli da flosglacioj disiĝas de la polusaj glaĉerŝildoj de Arkto kaj Antarkto.

Klasifikoj redakti

Marglacio estas dividita en tri tipojn surbaze de sia loko kaj moviĝeblo :

  • rapida glacio (fiksa glacio)
  • flosanta glacio
  • pakglacio (drivanta glacio kun koncentriĝo de pli ol 7/10)

La polusajn glacitabulegojn frostiĝantajn el marakvo, oni nomas bankizoj.

Granda izola peco de flosglacio estas glacimonto.

Vidu ankaŭ redakti