Willem Van der Biest

(Alidirektita el Willem Van Der Biest)

Willem VAN DER BIEST, pseŭdonimo Amatido, (mortinta en 1936) estis belga okulisto, kiu rolis kiel kasisto-sekretario en la Sepo por la Sepa, la LKK por la 7-a UK en Antverpeno, 1911.

Willem Van der Biest
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Amatus van der Biest-Andelhof Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis filo de Amatus van der Biest-Andelhof. Estante prezidanto de Unuiĝo de Belgaj Kuracistoj, li fariĝis kavaliro de la Ordeno de la Krono.

Verkoj

redakti
  • Ŝi ne Legos Ĝin, originala monologo (teatraĵo) 1909 [1]
  • Amours Esperantistes, vaudeville en un acte. 1910[2]
  • La Revuo de la Sepa (teatraĵo), 1911.[3]
  • Esperantistenliefde (teatraĵo)

Recenzoj

redakti

Pri Ŝi ne Legos Ĝin

 
 Multaj esperantistoj ĉeestis la Verviers ’an kaj la Bragan kongreson , kie la talentplena F-ino Ida Vermeulen «cdiris, ludis , vivis, tiun ĉi monologon », kiel diras la aŭtoro en la dediĉo de sia ĉarma verketo . Ili sendube kun la sama plezuro kiel mi « legos ĝin », la monologon , samtempe spritan kaj kortuŝanta » , de nia amiko D-ro W. Van der Biest, monologon kiu akiris la unuan premion en la literatura konkurso , organizita , la pasintan jaron , de la Belga Ligo Esperantista . 
— Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)
 
 Deklamita de F-ino Vermeulen en Antverpeno, de S-ino Evans en Croydon, kaj S-ino Carew en la Londona klubo. Tre ŝatata kaj sukcesa. Bonstila kaj amuza verketo. “Ŝi” estas la monologantino; “ĝi” estas letero, kiun iu skribis al ŝi; “ne legos” prezentas ŝian nepre nerevokeblan decidon rilate “ĝin.” Tamen..! 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)

Tradukoj

redakti
 
 Niaj legantoj havis la okazon juĝi mem la superajn kvalitojn de tiu verko, kiu aperis en la 4 lastaj numeroj de nia revuo. Cetere, ĉu la nomo de ĝia tradukinto ne estas sufiĉa garantio pri ĝia taŭgeco? Por la eksterlandaj esperantistoj ni speciale eldonis tian apartan libron. 
— Belga Esperantisto n066 (apr 1914)
 
 Tiu ĉarma teatra skizo, originale verkita en flandra lingvo, montras, kiel la gracieco kaj bonkoreco de la juna Zénobie (Bietje) venkas la malamon ekzistantan inter la du fratoj Monne kaj Jean-Baptiste, la baptopatro de la junulino. Mi supozas, ke estas troe aldoni ke la Esperanta traduko estas majstre farita, kaj denove noti ĉi tie la purecon de la Esperanta stilo de nia kunlaboranto D-ro W . Van der Biest. Mi profitas la okazon por instigi ĉiujn belgajn esperantistojn por ĝui tiun literaturan perlon, ĉeestanto en Mechelen la prezentadon de Bietje , kie ili havos la plezuron aŭdi F-inon Marguerite Bertrijn en la ĉefa rolo, kiun ŝi ankaŭ kreis en la originala lingvo en la Reĝa Nederlanda Teatro de Antwerpen 
— Belga Esperantisto n066 (apr 1914)

Bildaro

redakti
  1. Eld. A. J. Witteryck, Brugge. 7 pĝ
  2. Eld. A. J. Witteryck, Brugge, 1910, 15 paĝoj, 20 x 1012 cm.
  3. Eld. «La Sepo por la Sepa», Antwerpen.