Willian Borges da Silva

brazila futbalisto

Willian Borges da Silva, kutime nomata nur Willian, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  9-an de aŭgusto 1988(nun 1988-08-09) en Ribeirão Pires, do nun estas 35-jara.

Willian Borges da Silva
Persona informo
Naskonomo Willian Borges da Silva
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1988 (1988-08-09) (35-jaraĝa)
en Ribeirão Pires
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://willianwebsite.com.br/
vdr
Willian en 2014

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Chelsea F.C. – antaŭe ekde la jaro 2006 li profesiis en tri aliaj kluboj, precipe de 2007 ĝis 2013 en la teamo de Ŝaĥtar Doneck. Krome ekde la jaro 2011 li estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo kaj ankaŭ kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 kaj 2018 rekoneblas per la numero "19".