Willis-Turo
Willis-Turo (angle Willis Tower aŭ 233 S. Wacker Dr.) Ŝtal-vitra oficejturo en Ĉikago, Ilinojo, Usono. Plej alta konstruaĵo en Nord-Ameriko, tria plej granda en la mondo post la Petronas-Turoj en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Altas 108 etaĝojn, 443 metrojn (ĝis tegmento), 520 metrojn (ĝis pinto de l' antenoj). Malfermis 1974, post 3-jara konstruado. Nomata pro la firmao kiu monhelpis ĝian konstruon kaj okupis ĝin ĝis la 1990aj jaroj, magazenaro Sears, Roebuck & Co (Sears-Turo).
Willis-Turo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 52′ 43″ N, 87° 38′ 9″ U (mapo)41.878611-87.635833Koordinatoj: 41° 52′ 43″ N, 87° 38′ 9″ U (mapo) | ||
| |||
Polemiko Redakti
Kiu vere estas la plej alta konstruaĵo en la mondo? La Petronas-Turoj altas nur 88 etaĝoj, la plej alta uzata etaĝo estus malpli alta ol la tegmento de Willis-Turo. Sed Council on Tall Buildings and Urban Habitats (Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj) nomis Petronas-Turojn la "plej altaj" ĉar la arkitektura pinto, la suproj de spajroj, pli altas ol Willis.
Eksteraj ligiloj Redakti
- http://www.willistower.com Oficiala retejo.