Wisper
La rojo Wisper estas 29,715 km longa, dekstra flankrivero de la Rejno en la regiono Wispertaunus en Heslando, Gemanujo.
Wisper | |
---|---|
Wisper en la urbeto Lorch
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Taunus, Heslando Germanujo |
Longeco | 29,715 km |
Fluo | |
Fonto | en Heidenrod, 250 m oriente de la vilaĝo Mappershain |
- Alteco super marnivelo | 483 m |
- Koordinatoj | 50° 10′ 15″ N, 8° 0′ 12″ O (mapo)50.1708333333338.0033333333333 |
Enfluejo | en la Rejnon en la urbokerno de Lorch |
- Alteco | 72,7 m |
- Koordinatoj | 50° 2′ 34″ N, 7° 48′ 4″ O (mapo)50.0427777777787.8011111111111 |
Altecodiferenco | 410,3 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Lorch |
Trairataj komunumoj | Mappershain, Wisper, Geroldstein |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Herzbach, Werkerbach, Tiefenbach |
- Maldekstraj | Fischbach, Gladbach, Ernstbach |
Rivervojo redakti
La fonto de la Wisper situas okcidente de la mezmontaro Taunus sur la teritorio de Heidenrod, ĉ. 250 m oriente de Mappershain. La Wisper fluas sudokcidenten tra trankvila, kaj pitoreska arbara valo. En la valo nur loĝas tre malmultaj homoj. La sola vilaĝo estas Geroldstein.
De la kunfluejo kun la rojo Fischbach ĝis la Rejno la Wisper estas akompanata de strato. La valo de la Wisper estas relative profunde.
Geografia situo redakti
La plej granda valo de la Wisper apartenas al la regiono Wispertaunus, kiu estas parto de la okcidenta Hintertaunus. La Wispertaunus estas arbara pejzaĝo kun profundaj valoj, nur sur la montodorsoj troviĝas vilaĝojn. De okcidento al oriento tio estas: Ransel, Wollmerschied, Espenschied, Dickschied, Hilgenroth, Nauroth, Springen kaj Wisper. En flanka valo troviĝas la vilaĝo Presberg, urboparto de Rüdesheim ĉe Rejno.
Historio redakti
La valo de la Wisper estis la norda limregiono de la Rejngovio. Por defendi la limon en la mezepoko estis konstruitaj pluraj burgoj, ekzemple la Burgo Rheinberg de la Rejngoviaj grafoj, la burgo Schwarzenberg apud Geroldstein, la Lauksburg apud la muelejo Laukenmühle, la Kammerburg kaj la Sauerburg.
De 1919 ĝis la ruhr-okupado en la jaro 1923 la mallarĝa strio en la nordo de la valo de la Wisper de Lorch trans Ransel, Wollmerschied, Welterod, Strüth, Zorn kaj Egenroth al Laufenselden apartenis al la liberŝtato Botelkolo, eta teritorio, kiu ne estis okupita de la aliancanoj.
Vidindaĵoj redakti
Jenaj burgaj ruino troviĝas en la valo de la Wisper ( de la fonto al la enbuŝiĝo):
Eksteraj ligiloj redakti
- WRRL in Hessen: Gewässerdatenbank Arkivigite je 2013-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Achtung: Weblink ohne Rückkehrmöglichkeit