World Solar Challenge

La World Solar Challenge (Monda suna defio) estas konkurso de aŭtoj kiuj estas propulsitaj de sunenergio. La konkurso estas organizita ĉiujare en Aŭstralio. La aŭtoj veturas 3.021km de Darwin (en la nordo) laŭ Alic-Fonto al Adelajdo (en la sudo).

World Solar Challenge
ripetiĝanta sporta evento
Branĉoj • World Solar Challenge 2011
• World Solar Challenge 2013
• World Solar Challenge 2015
• World Solar Challenge 2009
• World Solar Challenge 2007 vd
Lando Aŭstralio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
3.000km longa vojo de la World Solar Challenge.
Sunmobilo Tokai Challenger per kiu la Japonais Tokai teamo gajnis en 2009

Celo redakti

La celo de la konkurso estas promocii la esplorojn je elektre propulsitaj aŭtoj. Je tiu ĉi malferma konkurso partoprenas universitatojn, firmaojn kaj individuojn. En 2005 aliĝis maksimume 30 teamoj.

Historio redakti

La ideon por la konkurso havis Hans Thostrup (1944), dana aventuristo. La unua konkurso okazis en 1987 kaj poste ĉiun duan jaron.

 
Sunmobilo Umicar Imagine dum la vetkuro en 2011


Tabelo de gajnintoj redakti

En la suba tabelo estas la diversaj gajnintoj de la World Solar Challenge.

-
Vetkuro Jaro Klaso Parteprenintoj Gajninta skipo Sendinto Devenlando Tuta daŭro de la vetkuro (horo:min) Averaĝa rapideco (km/h)
1 1987 23 Sunraycer General Motors Usono 44:54 66,9
2 1990 38 Spirit of Biel/Bienne II Engineering College of Biel Svislando 46:08 65,2
3 1993 55 Honda Dream Honda Japanio 35:28 85,0
4 1996 46 Honda Dream Honda Japanio 33:53 89,8
5 1999 43 Aurora 101 Aurora Vehicle Association/RMIT University Aŭstralio 41:06 73,0
6 2001 37 Nuna 1 Alpha Centauri Team / TU Delft Nederlando 32:39 91,8
7 2003 33 Nuna 2 Nuon Solar Team / TU Delft Nederlando 31:05 97.02
8 2005 30 Nuna 3 Nuon Solar Team/TU Delft Nederlando 29:11 102,8
9 2007 Challenge 23 Nuna 4 Nuon Solar Team/TU Delft Nederlando 33:00 90,87*
Adventure 18 TIGA Ashiya University Japanio 32:03 93,57
10 2009 Challenge 31 Tokai Challenger Tokai University Japanio 29:49 100,54
Adventure 7 OSU Model S' OSU Solar Car Project Japanio 34:45 86,27
11 2011 Challenge 37 Tokai Challenger II Tokai University Japanio 32:45 91,45*
Adventure
Olympia
12. 2013 Challenger Class 3 Nuon Solar Team
(Nuna 7)
TU Delft Nederlando 33:03 90.71
Cruiser Class 40 Solar Team Eindhoven
(Stella)
TU Eindhoven Nederlando 40:14 74.52
Adventure Class 87 Aurora Evolution Aurora Vehicle Association Aŭstralio TBA TBA

* La pli malalta averaĝa rapideco estas pro novaj reguloj de WSC. En 2007 tio estis i.a. alia maksimumo de 6 m2 da sunpaneloj kaj pli rekta pozicio de la veturigisto; en 2011 i.a. pro malpermeso de aliaj ol nure sliciaj sunpaneloj.

Eksteraj ligiloj redakti