Wrzosy Pomorskie
Wrzosy Pomorskie (germane: Mühlenbeck, antaŭ pole: Wrzosy Pomorskie Zachodnie, Śmierdnica) estas nuligata fervoja haltejo en la pola urbo Szczecin, Okcidentpomeria Provinco. Ĝi estis lokita ĉe la vojkruciĝo de la stratoj Pyrzycka (landa vojo no. 3) kaj Wędrowna. Distanco el la stacio Szczecin Lotnisko: 11,2 km. Antaŭ la Dua Mondmilito la stacio nomiĝis pro germana nomo de la nuntempa setlejo Śmierdnica. La plej proksima haltejo de la urba publika transporto estas „Śmierdnica-Pętla”.
Wrzosy Pomorskie | |||
---|---|---|---|
fervoja stacidomo | |||
Situo | |||
Lando | Pollando | ||
Loko | Szczecin | ||
Geografia situo | 53° 20′ 34″ N, 14° 45′ 28″ O (mapo)53.34277777777814.757777777778Koordinatoj: 53° 20′ 34″ N, 14° 45′ 28″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | ne | ||
Trakoj | ? | ||
Kajoj | ? | ||
Historio | |||
Malfermo | 1898 | ||
Aktuala stato | nuligata | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Linio |
| ||
La haltejo troviĝis sur la parte nuligata fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz.
Fervojlinioj
redaktiFervojlinio 417 | |
Antaŭa stacio | Posta stacio |
Struga Szczecińska | Kłobucko Gryfińskie |