Wuzhen
Wuzhen (en simpligita ĉina skribo 乌镇 ; en tradicia ĉina skribo :烏鎮; en pinjino Wūzhèn, Wu: Whu-tsen lit. "Wu Urbo") estas antikva pitoreska urbeto, ankaŭ nomata la akvo-urbo de Wuzhen[1], kiu situas en la ĉina suda landparto, proksime de la pli granda urbo Tongxiang, troviĝante en la norda provinco Zhejiang, Ĉinio. Ĝi komplete konservas densajn karakterizaĵojn de riveraj vilaĝoj en la regiono sude de la malsupra baseno de Jangzi-rivero[2]. Ĝi situas fakte ene de la triangulo formita de Hangzhou, Suzhou kaj Shanghai, kovrante areon de 71,19 km² (27.49 sq mi ).
Wuzhen | |||
---|---|---|---|
town of China (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 314501 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 000 (2007) [+] | ||
Loĝdenso | 843 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 45′ N, 120° 29′ O (mapo)30.742693120.487959Koordinatoj: 30° 45′ N, 120° 29′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 71,19 km² (7 119 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wuzhen Town [+] | |||
Wuzhen havas sume 60 000 loĝantojn de kiuj 12 000 estas konstantaj loĝantoj.[1][3] Ĝia plej fama loĝanto estas la verkisto kaj politikisto Mao Dun.
Wuzhen estas la konstanta gastiganta loko de la Monda Interreta Konferenco ekde 2014[4], organizita de registaraj agentejoj en Ĉinio por pridiskuti politikon kaj interretajn aferojn, kiun Raportistoj sen Limoj kritikis[5].
La antikva urbeto Wuzhen estas , Ekde 2014 la loko fariĝas eterna gastigloko de la Monda Interreta Konferenco.
Galerio
redakti-
Riverbordaj skulptaĵoj kun la karakteroj "Wuzhen" en la fono
-
Domoj riverborde;
-
Koj-fiŝoj en lageto
-
Konstruaĵoj en la urbo
-
La ponto estas desegnita por elvoki la plenan lunon. Ĉi tiuj pontoj aspektas precipe bele dum plena luno, kiam la luno estas reflektita en la akvo sub la ponto.
-
Kanalo en Wuzhen
-
Urbo Wuzhen
-
Muzeo "Mao Dun", la familia domo de verkisto Mao Dun dum multaj generacioj.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (angla) Seale, Shelley. "The Water Town of Wuzhen: The Venice of China", Arkivigite je 2014-12-02 per la retarkivo Wayback Machine ("La akva urbo de Wuzhen: la Venecio de Ĉinio), Go Nomad, konsultita la 18-an de aŭgusto 2017.
- ↑ Li Lu, Ĉina antikva urbeto Wuzhen, CRI en Esperanto, la 16-an de novembro 2016.
- ↑ (angla) About Wuzhen. Wuzhen. Arkivita el la originalo je 2017-08-18. Alirita la 18-an de aŭgusto 2017. . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-18. Alirita 2017-08-18 .
- ↑ (angla) "World Internet Conference" Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine. Tutmonda Interreta Konferenco, konsultita la 18-an de aŭgusto 2017.
- ↑ (angla) Makinen, Julie; Yang, Yingzhi; Li, Alexandra (2015-12-15). "'Freedom requires strict order': China preps for second World Internet Conference". Los Angeles Times. Konsultita la 17-an de aŭgusto 2017.
Vidu ankaŭ
redaktiMao Dun (ĉina verkisto el Wuzhen)
Eksteraj ligiloj
redakti(germana) Mapo de Wuzhen - vilaĝo Wu