x86-arkitekturo
Arkitekturo x86 aŭ x86-arkitekturo estas la komerce plej sukcesa instrukciara arkitekturo en la historio de personaj komputiloj. La mallongigo estas derivita de la model-numeroj finiĝantaj per "86", la unuaj el kiuj estis retrokongruaj kun la originala Intel 8086. Ekde tiam, multaj aldonoj kaj kromaĵoj estis aldonitaj al la x86-instrukciaro, preskaŭ ĉiuj kun plena retrokongrueco. La komputila arkitekturo estis realigita en procesoroj de Intel, Cyrix, AMD, VIA kaj pluraj aliaj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/04/KL_Intel_i386DX.jpg/220px-KL_Intel_i386DX.jpg)
Ĉar la termino x86 populariĝis post la kreado de la Intel 80386, ĝi ofte aludas al duuma retrokongrueco kun la 32-bitoka instrukciaro de la 80386.
Hodiaŭ, la x86-arkitekturo estas ĉiameca en surtablaj komputiloj kaj tekokomputiloj, kaj ankaŭ plimulto de serviloj kaj laborstacioj. Granda iomo da programaroj subtenas ĉi tian procesoron, inkluzive de operaciumoj kiaj MS-DOS, Vindozo, Linukso, BSD, Solaris kaj Mac OS X.
Malgraŭ populara mito, x86 ne estas samsama kun IBM-PC-kongrueco, kaj ĝi estas trovebla en pluraj aliaj aparataroj. Ekzemple, la originala X-box estis desegnita kun x86-procesoro.