XIII (Dektri) estas belga libroserio de grafikaj noveloj pri amneziulo kiu klopodas malkovri sian pasinton. Ĝi estis kreita de la verkisto Jean Van Hamme kaj de la artisto William Vance. Ĝi estas nune verkita de Yves Sente kaj Youri Jigounov. La intriga historio de la unuaj kvin albumoj estis adaptita en videoludo en 2003, same titolita XIII, kiu estis elsendita en variaj platformoj. Kanada televida filmo bazita sur la serio, nome XIII: The Conspiracy, estis elsendita en 2008. Ĝi estis sekvita en 2011 de du sezonoj de TV serio, de po 13 epizodoj por ĉiu, nome XIII: The Series.

XIII
bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean Van Hamme, Yves Sente, William Vance
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1984
Eldonejo Dargaud Benelux
vdr

La serio ekas kun homo kiu vekiĝas surstrande en orienta Usono kaj suferas pro amnezio. La nuraj ligiloj al lia pasinto estas tatuo de Romaj ciferoj "XIII" (13) super sia klaviklo kaj foto de si mem kun virino, kiu estas identigita kiel Kim Rowland, vidvino de kapitano de Usona Terarmeo nome Steve Rowland. Volumoj 1a al 5a temas pri "XIII" serĉante sian identecon kaj pasinton. Li troviĝas ĉasata de dungita murdisto, nome "Mongoose", kiu laboras por mistera organizo konata kiel XX, kiu celas okazigi puĉon kontraŭ la Registaro de Usono. XIII estas savita el la murdistoj de XX fare de la kolonelo Amos de FBI, kiu metas XIII antaŭ filmita pruvaro kiu montras XIII murdanta la Prezidanton.

Vidu ankaŭ redakti