Yémeda [ĜEmeda] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Rektaj stratoj ĉirkaŭas la placon. Estas ĉefe teretaĝaj loĝejoj, malmultaj duetaĝaj kaj neniu pli alta. Kvar ŝoseoj tra- aŭ preter-pasas la vilaĝeton.

Yémeda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Soriano Borreguero
Demografio
Loĝantaro 19  (2023) [+]
Loĝdenso 0,76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 1° 43′ U (mapo)39.7628988-1.7224387Koordinatoj: 39° 46′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 868 m [+]
Areo 29,08 km² (2 908 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Yémeda (Provinco Kvenko)
Yémeda (Provinco Kvenko)
DEC
Yémeda
Yémeda
Situo de Yémeda
Yémeda (Hispanio)
Yémeda (Hispanio)
DEC
Yémeda
Yémeda
Situo de Yémeda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yémeda [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 22 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,76 loĝ/km².

Situo redakti

Yémeda estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja, je altitudo de 868 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 29,08 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′46″N 1°43′21″Ok.

Historio redakti

Estis romia setlejo ĉe vojo pro la ekzisto de banloko. Post la islama epoko, estis loĝado de kristanoj en la komenco de la 13a jarcento. En 1520 l vilaĝo estis punita pro partopreno en la insurekcio de komunumanoj kontraŭ Karolo la 5-a

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Yémeda, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Yémeda kie oni alvenis al la nunaj 22. Estas abandonitaj trajnstacidomo kaj banloko.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Vidu ankaŭ redakti