Y aura pas école demain (filmo)
Y aura pas école demain (Ne estos lernejo morgaŭ) estas franca telefilmo de Philippe de Broca, aperinta en 2003.
Y aura pas école demain | |
---|---|
televida filmo | |
Kina aperdato | 2003 |
Reĝisoro(j) | Philippe de Broca |
IMDb | |
Temo redakti
Antoine Moreau konkeris la sidlokon de urbestro de Saint-Julien kaj volas esti inda de tiu posteno. Depost kiam li okupas tiun funkcion, li ĉion oferis por la bonfaro de siaj samurbanoj. La baldaŭa remalfermo de lernejo estas pruvo pri tio. Tiam, vilaĝano endanĝerigas lian belan projekton anoncante sian foriron, kun sia edzino, kaj ĉefe siaj infanoj. Ĉar li ne plu disponas pri la necesa nombro da lernejanoj por malfermi klason, Antoine decidas katastrofe bonvenigi senlaborulon kaj lian familion. Tamen la patro de tiuj tri infanoj montriĝas deprimita, iom naiva, fuŝema kaj ĉefe tre ĝena. Krome, lerneja inspektoro devas baldaŭ alveni...
Teĥnikaĵoj redakti
- Titolo: Y aura pas école demain
- Reĝisoro: Philippe de Broca
- Scenaro: Corinne Klomp kaj Pierre Leyssieux
- Kompanio: FR3
- Lando: Francio
- Lingvo: Franca lingvo
- Aperdato: 18-a de februaro 2003
- Daŭro: 90 minutoj
- Formato: Kolora - stereofonia
Rolularo redakti
- Roland Giraud: Antoine Moreau
- Bruno Slagmulder: Victor Amblard
- Delphine Rich: Cécile
- Clémence Boué: Marie Amblard
- Antoine Coesens: François Bouchard
- Catherine Lecoq: Sandrine Bouchard
- Viviane Cayol: Jeanne
- Nathalie Vignes: Nathalie, nutraĵ-vendistino
- Jérôme Rigaut: Poŝtisto
- Georges Neri: Rémy, kafejestro
- Bruno Bonomo: S-ro Picaud
- Sophie Avon: Direktorino de A.N.P.E. (dung-oficejo)
- Tom Benracassa-Moreau: Mathieu
- Frédéric Chamla: Lerneja inspektoro
- Richard Guedj: Marcel Flandrin
- Jean-Paul Journot: Labor-petanto
- Ludivine Manca: Elsa
- Philippe Morice: Te-domestro
- Dominique Ratonnat: Bankisto