Jakuŝima

(Alidirektita el Yakushima)

Jakuŝima (japane 屋久島, [Yakushima]) estas japana insulo en la Orientĉina Maro, 60 km sude de la insulo Kiuŝuo. Ĝi estas laŭ areo la plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la cetero de la insularo situas sude de la plej suda punkto de la insulo Kiuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000, vivas sur Jakuŝima.

Jakuŝima
Senpiro-akvofalo
Senpiro-akvofalo
insulo
Akvejo Orientĉina maro
Insularo Osumi-insuloj
Geografia situo 30° 20′ N, 130° 31′ O (mapo)30.340287130.5223851935Koordinatoj: 30° 20′ N, 130° 31′ O (mapo) f1
Jakuŝima (Gubernio Kagoŝimo)
Jakuŝima (Gubernio Kagoŝimo)
DEC
Jakuŝima
Jakuŝima

Map

Longo 28,3 kmf2
Larĝo 25,7 kmf3
Areo 504,29 km² f4
Plej alta loko Miyanoura-dake
1 935 mf5
Loĝantaro ĉ. 13 000 (1-a de majo 2015)
26 loĝ./km²
Ĉefa loko Jakuŝima
vdr
la insula roko Bozuiva havas aparte karakterizan formon

En 1980, grandaj areoj en la centra parto de la insulo kaj partoj de la sudaj kaj okcidentaj malaltaj marbordaj regionoj de la insulo fariĝis internacie agnoskitaj kiel biosfera rezervejo.

En 1993, la areo estis enskribita en la liston de Monda Heredaĵo de UNESKO kiel unikan ekzemplon de bone konservita pluvarbaro kiu kovras 107,47 km², do 21% de la tuta insula areo.

Geografio redakti

Jakuŝima estas la plej suda kaj la plej granda el la Osumi-insuloj. Ĝi situas proksimume 61 kilometrojn sude de la suda pinto de la duoninsulo Osumi en suda Kjuŝuo, aŭ 135 kilometrojn sude de Kagoŝima. La Jakuŝima-Markolo (屋久島海峡 [Yakushima Kaikyo], angle nomata Vincennes Strait) disigas ĝin de la oriente najbara insulo Tanegaŝima.

La insulo estas de vulkana origino. La insula formo pli-malpli rondas, kun diametro de 28 kilometroj kaj 89 kilometroj da marbordo. Kontraste la la najbara Tanegaŝima, kiu estas relative ebena, Jakuŝima havas plurajn altajn montojn: La plej altaj el ili estas Miyanouradake (宮之浦岳), kun alteco de 1 935 metroj, kaj Nagatadake (永田岳), kun alteco de 1 886 metroj super la marnivelo. Tamen, Jakuŝima krome havas pliajn 30 montopintojn de pli ol 1 000 metroj da alteco. Estas multnombraj termofontoj sur la insulo. La klimato estas subtropika.

Transporto redakti

La flughaveno Yakushima Airport sur la insulo (flughavena kodo "KUM") ebligas lokajn flugojn kaj situas proksime al la urbo Koseda en la nordorienta parto de la insulo. La insulo ankaŭ atingeblas per ŝipo kaj ekzistas regulaj pramaj ligoj kun la urbo Kagoshima sur la kontinento. Vojaĝa tempo estas ĉirkaŭ 3 horoj.

La insulo en la amaskomunikiloj redakti

La praarbaroj de la insulo servis kiel fonto de inspiro por kinoreĝisoro Hayao Miyazaki antaŭ lia animacia plenlonga filmo Princino Mononoke[1].

Referencoj redakti

  1. (angla) Yanagihara, Hanya. ”A Real-Life Enchanted Forest”, The New York Times. ISSN 0362-4331.

Vidu ankaŭ redakti

Monda heredaĵo en Japanio

Eksteraj ligiloj redakti

  • Pri Yakushima
  • Mapo de Yakushima
  • Japana Medioministerio pri Jakuŝima
  • Monda Heredaĵo de Unesko pri Jakuŝima