Yoshi H. Ishiguro
japana esperantisto
Yoshi H. ISHIGURO (iŝiguro) (nask. 3 jun 1898 en Aiti-ken) estis japana redaktoro kaj ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Japanio.
Yoshi H. Ishiguro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1898 en Gubernio Aiĉi |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eldonado kaj redakciado redakti
Ishiguro e-istiĝis en 1914 pere de anglalingva korespondado. Li eldonis la gazetojn: Eklumo, 1925; Esperanto en Nipponlando, 1926-1928. Lingvo Internacia, 1929-1930 kaj redaktis Esperanto Kiboŝa, 1930.
Instruado kaj varbado redakti
En 1927 li gvidis la radio-kurson JOCK en (Nagoya), kiu estis la unua en Japanio entute. Kursgvido ĉirkaŭ 280 fojojn, parolado ĉirkaŭ 420.
Verkoj redakti
Ishiguro verkis kaj eldonigis diversajn elementajn lernolibrojn, ekz.:
- 1932: Esperanto por komencantoj.
- 1932: Esperanto-Korespondo.
- 1933: Moderna Esperanto-Japana-vortaro
- 1933: Japana traduko de la Fundamento de Esperanto.