Z-Generacio

homoj naskitaj inter 1990 kaj 2000

Z-GeneracioGeneracio Z estas la sociologia difino por la generacio de homoj naskitaj inter la fino de la 1990-aj jaroj kaj 2010. La plej frapa trajto de ĉi tiu generacio estas ĝia intima rilato kun teknologio kaj la cifereca medio, konsiderante, ke ĝi naskiĝis en tempo de pli granda teknologia ekspansio donita de la popularigado de interreto. Tim Berners-Lee iniciatis la TTT-sistemon, kiu fine igis la interreton navigebla loko por ajna alfabetigita persono, kun minimuma aliro al la reto kaj baza scio pri komputila funkciado. Proksimeco al interreto kaj informa teknologio igis Generacion Y la ĝermo de nova tute ligita socio. Tamen Generacio Z estis la unua naskita en tute cifereca medio. Ĉi tiu generacio ne bezonis, kiel la antaŭaj, fari bazajn komputilajn kursojn por uzi komputilojn. Ankaŭ nomataj ciferecaj denaskuloj, ili estas homoj, kiuj kreskis ludante videoludojn, kiuj atente sekvis teknologiajn novigojn kaj ofte rifuzas la tradician televidon, kaj kiuj ŝatas konsumi tiujn novigojn kiel eble plej frue.[1]

Infanoj uzante modernan komputilon ĉe lernejo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti