Agrikulturo kaj brutobredado. Estas en la municipa teritorio grandaj "dehesas", malfermaj arbaroj de anzinoj kaj korkokverkoj taŭgaj por brutobredado sed ne tiom por agrikulturo. En tiuj kampojoni bredas ĉefe porkojn por produktado de kolbasoj, kiujn ĉiu familio preparas tradicie. La vilaĝanoj ankaŭ tradicie produktis grandajn kvantojn de Lignokarbo.
Loĝantoj laŭ Municipa Censo
Jaroj |
1993 |
1994 |
1995 |
1996 |
1997 |
1998 |
1999 |
2000 |
2001 |
2002 |
2003 |
2004 |
2005 |
2006 |
2007 |
|
Populacio |
3239 |
3250 |
3252 |
3211 |
3211 |
3096 |
3096 |
3043 |
3030 |
3026 |
2995 |
2961 |
2959 |
2938 |
2895 |
|
Laborantaro laŭ sektoroj
|
AGRIKULTURO |
SERVOJ |
KONSTRUADO |
INDUSTRIO |
TOTALO |
|
|
832 |
172 |
95 |
40 |
1139 |
|
|
73% |
15.1% |
8.3% |
3.5% |
100% |
|
Municipa Balotado 2003
Listo |
Voĉdonoj |
% Validaj |
Skabenoj |
|
Partido Socialista Obrero Español (Centro-maldekstro) |
727 |
46.6% |
6 |
|
Izquierda Unida-Socialistas Indep de Extremadura (Maldekstro) |
725 |
46.47% |
5 |
|
Partido Popular (Dekstro) |
69 |
4.42% |
0 |
|
Ĝenerala balotado 2004
Listo |
Voĉdonoj |
% |
|
PSOE |
1163 |
67.19% |
|
PP |
403 |
23.28% |
|
IU-SIEX |
122 |
7.05% |
|
Municipa Balotado 2007
Listo |
Voĉdonoj |
% Validaj |
Skabenoj |
|
Independientes de Extremadura (maldekstro) |
1494 |
82.72% |
10 |
|
Partido Socialista Obrero Español |
293 |
16.22% |
1 |
|
Ĝenerala balotado 2008
Listo |
Voĉdonoj |
% |
|
PSOE |
1116 |
66.31% |
|
PP |
436 |
25.91% |
|
IU |
99 |
5.88% |
|
Historie ĝia nomo estis "Castro Fuerte" pro fortifikaĵo milita konstruita de la Templanoj sur monteto. La aktuala urbo kreskis ĉirkaŭ tiu kastelo el kiu konserviĝas nur turo apuda al la urbodomo.
Ekde la procesoj de privatigo de la komunaj bienaroj okazintaj dum la 19a jarcento nome "desamortización" la vilaĝanoj jam aktivis kaj asociiĝis por aĉetado kaj funkciigado de la bienoj. Dum la Dua Hispana Respubliko la vilaĝanoj sukcesis akiri bienegojn nome "Cabra Alta" kaj "Cabra Baja" ĝis tiam apartenantaj el la Duko de Alba, sed la reĝimo de Francisco Franco redonis ilin al la antaŭaj posedintoj. Dum la demokratia epoko denove la komunumanoj sukcesis denove repreni la bienegojn.