Zamenhof diris (infanludo)

Zamenhof diris estas grupa ludo, kutime por junaĝaj infanoj.

Infanoj ludantaj Zamenhof diris kun "Zamenhof" (la faciliganto) en la malfono ĉe la dekstra flanko de la foto.

La faciliganto donas al la grupo sekvendajn instrukciojn, kelkaj el kiuj komenciĝas per la frazo "Zamenhof diris". La instrukcioj komenciĝantaj per ĉi tiu frazo devas esti sekvitaj, dum ĉiuj aliaj instrukcioj devas esti ignoritaj. Partoprenanto kiu ne sekvas instrukcion, kiu komenciĝis per "Zamenhof diris", aŭ ŝanĝas sian konduton pro instrukcio, kiu ne komenciĝis per ĉi tiu frazo, estas malkvalifikita.

La ludo povus servi por instrui al sufiĉe junaj infanoj identifiki siajn korpopartojn, uzi ilin kaj praktiki korpomovojn laŭ ordonoj.

En la angla, hispana kaj germana la ludo estas konata kiel "Simon" respektive said, diris, ktp. En la franca ĝi estas konata kiel "Jacques a dit"; en la afrikansa la ludo estas konata kiel "The Colonel said" (La kolonelo diris), en la hebrea Herzl diris, kaj en la ĉina La instruisto diris.

Eksteraj ligiloj redakti