Zamenhofstraße (Linco)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Koordinatoj: 48° 17′ 19″ N 14° 18′ 54″ O / 48.2887 °N, 14.3149 °O / 48.2887; 14.3149 (mapo)

La Zamenhofstraße (Zamenhof-strato) estas strato en Linco proksime de la aŭtoŝosea elveturejo "Linz-VÖEST" de aŭtoŝoseo A7.

La strato estas dubraka senelirejo. Dum grandaj loĝdomoj estas en la envetureja strato Fröbelstraße, laûlonge de la Zamenhofstraße troveblas sporade loĝdomoj, sed precipe firmaoj (ekzemple presejo Friedrich VDV kaj elektra komercfirmao Edler Systems Kabeltechnik).

La stratetikedo de la Zamenhofstraße

En 1958, la strato ekhavis nomon "Zamenhofstraße" kaj dediĉiĝis al Ludoviko Zamenhof [1]. La stratetikedo anoncas dediĉon "Ludwig Zamenhof ( 1859 – 1917 ) Schöpfer d. Sprache Esperanto" (Esperante: "Ludwig Zamenhof (1859–1917) kreinto de la lingvo Esperanto").

Referencoj redakti

  1. Zamenhofstraße (germane). Stratkatalogo de Linco. Alirita 2010-08-19.