Zamiokulko

(Alidirektita el Zamioculcas)

Zamiokulko (Zamioculcas) estas genro de florplantoj en la familio arumacoj (Araceae). La genro havas nur unu specion Zamioculcas zamiifolia, kaj tial la esperanta nomo zamiokulko egale povas signifi tiun specion. Ĝi kreskas nature en tropika orienta Afriko de Kenjo ĝis nordorienta Sud-Afriko. Dum kaj post la 1990-jaroj zamiokulko populariĝis kiel endoma ornamplanto en landoj kie la klimato ne estas sufiĉe varma por eksterdoma kulturado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zamiokulko
Zamiokulko kulturata en poto
Zamiokulko kulturata en poto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj Araceae
Genro: Zamiokulko Zamioculcas
Zamioculcas zamiifolia
(Lodd.) Engl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Folieroj de zamiokulko

La scienca nomo devenas de supraĵa simileco de ĝia foliaro kun tiu de la genro zamio (Zamia el zamiacoj, ordo cikasaloj). La nomparto culcas aludas al ĝia tubero, kun verŝajna origino en araba vorto signifanta ‘taro’. La genronomo de la manĝebla taro kolokazio (botanike Colocasia, ankaŭ el arumacoj) havas eble samdevenan komencon. Sinonimoj de la nomo Z. zamiifolia estas Caladium zamiaefolium kaj Zamioculcas loddigesii.

Zamiokulko estas herbeca kaj kreskas ĉ. duonmetron alta, el dika subtera tubero (pli precize: rizomo). Ĝi estas normale ĉiamverda, sed povas faligi la foliojn dum seka periodo kaj transvivi helpe de la sukplena tubero. La folioj estas plume kunmetaj kun 6 ĝis 8 paroj da folieroj 7 ĝis 15 centimetrojn longaj. Tiuj estas glataj, brile malhele verdaj. La floroj aranĝiĝas en malgrandaj flavaj, brunaj aŭ bronzokoloraj spikoformaj aroj (spadikoj) 5–7 centimetrojn longaj, parte kaŝitaj inter bazoj de folioj. – Oni evitu manĝi iun parton de la planto, ĉar ĝi estas venena, kvankam ne estas precize sciate kiom.

Kulturado redakti

Zamiokulko estas kulturata ornamcele, ĉefe pro la plaĉe polura foliaro. Ekster sia varma originejo ĝi estas ĉambroplanto kulturata en potoj. Oni tenu ĝin ne tro malseka: estas prefere tro malmulte ol tro multe akvi pro la risko putrigi la tuberon. Uzo de malforta likva sterkaĵo (kvarona aŭ okona forto kompare kun la dozoj rekomendataj por potplantoj ĝenerale) dum la varma kreska sezono estas uzebla. Ĝi toleras tre diversajn kvantojn da lumo, eĉ nelumajn lokojn for de fenestroj endome, sed ne intensan, rektan sunbrilon tuttagan. Oni povas lasi ĝin eksterdome, se la temperaturo ne malsuperas 15 ˚C . Eblas multigi ĝin per stikoj aŭ per dispreno de flankaj tufoj (draĵoj).