Zhang Shugao kaj la sanganta arbo

"Zhang Shugao kaj la sanganta arbo" estas antikva ĉina legendo pri detruo de demona arbo. Ĝi estis plej antikve atestita en Ĝenerala signifo de kutimoj kaj moroj, verkita ĉirkaŭ 195 de Ying Shao. Ĝi aperas ankaŭ en Registroj de spiritoj de Gan Bao, Arbaro de perloj de kolektoj de la leĝo de Daoshi, la Vasta notaro de Taiping, kaj Biografioj pri mirindaj aferoj de Cao Pi.[1] Ĝi estas unu el pluraj ĉinaj legendoj pri arboj en kiuj demonoj loĝas.

Resumo redakti

La ĉi-suba resumo rilatas al la versio en Registroj de spiritoj.

Zhang Shugao aĉetas terenon, kie staras giganta arbo kies ombro damaĝas la grenojn. Li sendas serviston por forhaki ĝin. Kiam la servisto hakas, sango fluas el la arbo. Li timegas, sed Zhang kolere sentencas, "Arba sevo ĉiam estas ruĝa, tio estas nenio eksterordinara!" kaj venas por mem kontroli la hakadon. Pluraj malgrandaj demonoj, "nek homoj nek bestoj", sed kun aspekto de maljunuloj, venas el la arbo. Zhang mortigas ĉiujn. Poste oni sukcesas forhaki la arbon, kaj neniu supernaturaĵo ĝenas Zhang plu.

Analizo redakti

Lu Zhang citas ĉi tiun rakonton kiel ekzemplon, ke la rilato inter homoj kaj spiritoj en Registroj de Spiritoj dependas pli de la subjektiva sinteno de la homo ol de la esenca karaktero de la spirito.[2]

Notoj redakti

  1. Gan Bao. A la recherche des esprits: récits tirés du Sou Shen Ji (parta traduko en la francan). Gallimard, 1992. 298.
  2. Lu Zhang. 2015. Lecture sémiotique du Sou shen ji de Gan Bao : modèles théoriques et interprétations du discours. Doktora tezo, Institut National des Langues et Civilisations Orientales. 164. [1]