Zigong, ĉine 自贡 / 自貢 estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La urbo estas konata, kiel urbo de salo. Tiu loknomo uziĝas ekde 1939. Tiu nomo estas kombinaĵo de ambaŭ pli malnovaj urbonomoj Ziliujing kaj Gongjing. La municipo administras ankaŭ la najbarecon.

Zigong
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 643000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 489 256  (2020) [+]
Loĝdenso 569 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 21′ N, 104° 46′ O (mapo)29.349842104.764514Koordinatoj: 29° 21′ N, 104° 46′ O (mapo) [+]
Areo 4372,46 km² ( 437 246 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Zigong (Ĉinio)
Zigong (Ĉinio)
DEC
Zigong
Zigong
Situo de Zigong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zigong [+]
vdr

Geografio redakti

Zigong etendiĝas en baseno en norda parto de la lando.

Historio redakti

Laŭ la enkonduka frazo Zigong havas historion nur de 1939. Pli frue la salo iĝis motoro de komerco kaj riĉaĵo por la nuna Zigong. La fervojo atingis la urbon en la 1950-aj jaroj. En la 1970-aj jaroj la urbo moderniĝis.

Ekonomio redakti

En tiu loko dum miljaroj oni okupiĝis pri salo, kies kvalito estis la plej bona en Ĉinio.

Klimato redakti

En Zigong dum someroj la temperaturoj atingas 40 °C. Dum vintro tio estas 15 °C.

Trafiko redakti

Zigong havas plurajn kvar-bendajn aŭtovojojn kaj fervojajn liniojn.

Vidindaĵoj redakti

  • muzeo pri salo de 1736
  • teotrinkejo
  • malnova urbokvartalo
  • Dinosaŭro-Muzeo (自貢恐龍博物館) de 1987
  • domego (西秦会馆) de 1800
  • templo Vangje Miao (王爷庙)
  • templo Henghou Ci (桓侯祠) de 1875 por buĉistoj
  • fortikaĵo San Duo Zhai (三多寨) de 1859 fare de tri riĉaj familioj sur la pinto de kruta monto, por protekti sin kontraŭ la banditoj
  • unika Fuŝun Konfucea templo (富顺文庙) de 1044
 
Muzeo pri salo en Zigong

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio