La Zimbabva dolaro estas la nacia valuto de Zimbabvo, valida ekde 1980 sed provizore maloficialigita je la 12-a de aprilo 2009 kaj reenkondukita je la 25-a de junio 2019. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj, kiu tamen pro alta inflacio jam de jaroj ne plu praktike ludas rolon - la inflacian staton de la valuto ekzemple bildigas la sube montrata monbileto, kiu validis inter majo kaj decembro 2008 kaj valoris 25 000 000 000 dolarojn. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZWL.

Zimbabva dolaro
eksvaluto • dolaro
Ŝtato: Zimbabvo
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: ZWD
Mallongigo: Z$
Ŝanĝokurzo (vidu tekste)

(la 2-an de novembro 2010)

vdr
monbileto de 25 000 000 000 dolaroj el 2008

Ekde aprilo 2009 la sudafrika rando, la bocvana pulao, la brita pundo kaj la usona dolaro estas la kutimaj valutoj uzataj en Zimbabvo.[1] La zimbabva registaro anoncis ke la nacia valuto nur reoficialiĝos post kiam la nacia industria produktado signife plimultiĝos.

Je la 24-a de junio 2019 la registaro malpermesis pagojn en alilandaj valutoj kaj reenkondukis zimbabvan dolaron kiel la unusolan laŭleĝan valuton en Zimbabvo.[2][3]


Referencoj redakti

  1. Hungwe, Brian. Zimbabwe’s multi-currency confusion (angle). BBC News. BBC (2014-02-06). Arkivita el la originalo je 2019-04-16. Alirita 2019-06-30. “For the last five years most people have been using US dollars or South African rand, but pula from Botswana and British pound sterling have also been changing hands.”.
  2. Abdur Rahman Alfa Shaban (2019-06-25). 'Zimbabwe is back to normalcy' - President defends ban on foreign currency (angle). Africanews. Arkivita el la originalo je 2019-06-30. Alirita 2019-06-30.
  3. Why Zimbabwe has banned foreign currencies (angle). BBC News. BBC (2019-06-26). Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-30.

Eksteraj ligiloj redakti