Zoe Karbonopsino

(Alidirektita el Zoe Karvounopsina)

Zoe Karbonopsino (greke Ζωή Καρβωνοψίνα, Zoe Karbōnopsína) estis bizanca imperiestrino de la makedona dinastio, kvara edzino de Leono la 6-a. Ŝia edzo postvivis poste. Ŝia vizaĝo aperas en kelkaj moneroj eldonitaj de ilia filo Konstantino la 7-a. Ŝi estis amantino de Leono la 6-a, sed li nur geedziĝis la 9-an de januaro 906, post kiam ŝi donis al li filon ĉe la fino de la 905, la estonta Konstantino la 7-a. Ĉi tio supozis la kvaran geedzecon de la imperiestro, kaj en konsento kun la Ortodoksa eklezio.

Zoe Karbonopsino
Persona informo
Naskiĝo 9-a jarcento
en Konstantinopolo
Morto post 919
en Konstantinopolo
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Makedonia dinastio vd
Edz(in)o Leono la 6-a la Saĝa vd
Infanoj Konstantino la 7-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patriarko de Konstantinopolo, Nikolao la 1-a, malvolonte akceptis bapti la knabon, sed malpermesis al la imperiestro geedziĝi. Tamen, Leono trovis Tomason, pastro kiu geedzigis ilin, kaj Nikolao estis forpelita.

Kiam Leono mortis en 912, li estis sukcedita de sia pli juna frato Aleksandro la 3-a, kiu revokis la patriarkon Nikoalo, kaj forpelis Zoe de la palaco. Ŝi revenis je la morto de Aleksandro, en 913, sed Nikolao devigis ŝin eniri monaĥejon.