PÁTER Zoltán [pa:ter] estas rumania hungara matematikisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 17-an de decembro 1929.

Biografio redakti

Zoltán Páter akiris diplomon pri matematiko-fiziko en Universitato Bolyai de Kluĵo (1951); li doktoriĝis en Bukareŝto (1969). Unu lernojaron li estis asistanto en la universitato, sed oni forigis lin pro politikaj kaŭzoj. Li estis por tri jaroj laboristo, poste mezlerneja instruisto en Baraolt, pli poste en Sfântu Gheorghe, de 1970 en Pedagogia Altlernejo de la urbo ĝis ties ĉesigo (1978). Poste li denove estis mezlerneja instruisto kun interrompoj (1978/79, 1988/90) ĝis sia pensiuliĝo (1990). Inter 1990-1994 li estis instruisto de Ekumena Porkantora kaj Porinstruista Altlernejo.

Volumo redakti

  • A matematikai logika alapjai (Kv. 1978).

Fonto redakti