Zoologia parko de Beauval
La zoologia parko de Beauval (france parc zoologique de Beauval) estas zoologia ĝardeno lokita en la franca komunumo Saint-Aignan, en la departemento Loir-et-Cher. Ĝi entenas pli ol 3 000 bestojn de 600 malsamaj specioj. La parko entute etendiĝas sur 35 hektaroj en 2016. Ĝi viciĝas inter la plej gravaj zoologiaj ĝardenoj de Eŭropo.
ZooParc de Beauval | |||
Pandoj: Yuan Zi kaj Huan Huan
| |||
bestoĝardeno | |||
---|---|---|---|
Organizaj aferoj | |||
Dato de la malfermo | 1980 | ||
Geografio | |||
Ŝtato | Francio | ||
Situo | Saint-Aignan | ||
Geografia situo | 47° 14′ 51″ N, 1° 21′ 12″ O (mapo)47.24751.353333Koordinatoj: 47° 14′ 51″ N, 1° 21′ 12″ O (mapo) | ||
| |||
Statistiko | |||
Nombro de bestoj | 35 000 | ||
Nombro de specioj | 800 | ||
Ceteraj informoj | |||
Retpaĝo | https://www.zoobeauval.com/ | ||
Pandoj
redaktiLa 4-an de aŭgusto 2017 naskiĝis pandido « Mini-Yuan Zi » filo de Yuan Zi kaj Huan Huan. Brigitte Macron, edzino de prezidanto Emmanuel Macron, akceptis sponsori ĝin[1]. La pandido estis oficiale nomita « Yuan Meng » (ĉine 圆梦) fare de Brigitte Macron la 4-an de decembro 2017[2].