Zorbado (angle: Zorbing, de tempo al tempo ankaŭ sphereing) estas peco de refreŝigeja adrenalina amuzo, eluzanta zorbon, do blovigitan plastan globon, en kiu estas helpe de multaj ŝnuretoj fiksita ankoraŭ unu pli malgranda. La tuta globo pezas 90 kg kaj diametre ĝi havas 3,2 m. En la pli malgrandan globon eniĝos ĝis tri homoj, nomataj zorbonaŭtoj. La principo de zorbado estas senkontrola ruliĝado de la zorbo el la deklivo malsupren. La deklivo estadas longa maksimume 200 m kun kliniĝo ĉirkaŭ 20°. La zorbo atingas rapidecon preskaŭ 50 km/h kaj ĝia haltigo okazas spontanee sub la deklivo aŭ en ŝirma reto.

Zorbado
registrita marko
sphereing
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Zorbado en novzelanda urbo Rotorua