Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

KEMÉNY Zsuzsanna [keMENJ ZXUzxanna] baronino, (verkistnomoj: Nagy Zsuzsa, Kemény Zsuzsa kaj (-y –a)), estis rumanuja hungara ĵurnalistino, verkistino naskita la 18-an de januaro 1934 en Kluĵo kaj mortinta la 18-an de junio 1979 en Sângeorgiu de Pădure. Ŝi estis la edzino de pentristo Pál Nagy, la patrino de arthistoriisto Zoltán Vécsi Nagy, filino de verkisto, barono János Kemény, fratino de Klió Kemény kaj fratino de pentristo Árpád Kemény.

Zsuzsanna Kemény
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1934 (1934-01-18)
en Kluĵo
Morto 18-an de junio 1979 (1979-06-18) (45-jaraĝa)
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Familio
Patro János Kemény vd
Gefratoj Klió KeményÁrpád Kemény vd
Edz(in)o Pál Nagy (pentristo) vd
Infanoj Zoltán Vécsi Nagy vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Inter 1953 kaj 1956 Zsuzsanna Kemény laboris en artliceo de Târgu Mureş kiel magazenistino, kasistino kaj tajpistino. Ekde 1958 en redakcio de Új Élet ŝi estis tajpistino, teknikredaktorino. Ŝi publikis en gazetoj novelojn, intervjuojn, reportaĵojn kaj fabelojn. Ŝian morton okazigis aŭtakcidento kune kun ŝia edzo kaj la artredaktorino de gazeto A Hét, Katalin Varga.

Volumo redakti

  • Szaggatott párbeszéd, noveloj, Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2001.

Fonto redakti

  • Retpaĝo de familio Kemény[1]