Afrikokuba ĵazo (en la hispana: jazz afrocubano, en la angla, afro-cuban jazz) estas subgenro de ĵazo, ekestinta en la 1940-aj jaroj kaj engrupigita en la tiel nomata latinida ĵazo, de kiu ĝi estis unua fortika ekzemplero. Temas pri speco de kunfandaĵo, devena de la interrilato inter bibopo kaj kuba muziko (aparte la son-montuno).[1] La ĉefaj artistoj, kiujn ni renkontas je la genezo kaj evoluo de la stilo, estis Mario Bauzá,,[2] Machito, Chano Pozo, Dizzy Gillespie kaj Tito Puente. Je la fino de la 1940-aj jaroj ĝi konatiĝis kiel kubopo (angle: Cu bop), nomo deduktita de la vortoj "Kubo" kaj "bibopo".[3]

Bazaj faktoj redakti

Origino kaj evoluo redakti

Ekde la unuaj jaroj de la 20-a jarcento jam frue oni estis enpreninta latinamerikajn (aparte kubajn) elementojn en la tradician ĵazon. Fakte la ritmoj de habanera, calinda, contradanzafandango estis uzataj en la novorleana ĵazo.[4] Fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj la muziko origina de latinameriko forte furoris en Usono, kio esprimiĝas per la adaptigo de granda nombro da latinidaj temoj kaj per la enigo de latinamerikaj muzikistoj en la bandegojn de svingoĵazo, kiel okazis al Nilo Menéndez, Alberto Socarrás, al portorikano Juan Tizol, aŭ al trumpetisto Mario Bauzá.[5] Kelkaj verkistoj tamen ankaŭ indikas, ke en la sama epoko kaj en Habana mem certa nombero da muzikistoj kaj bandoj kontraŭstaris ĵazon kaj kuban muzikon, aparte per la tiel nomataj descargas (malŝarĝoj) similaj al la ĵazaj improvizad-kunsidoj.[6] Tamen ne okazis vera interagado, kiu aperigus novan orginalan stilon.

Decembron de 1940 Mario Bauzá aliĝis kiel direktisto kaj aranĝisto al la bando "The Afro-Cubans" de Machito. Bauzá kaj Machito estis tiuj, kiuj "komprenigis al la mondo de ĵazo, ke estas eraro simple aldoni latinidan perkutinstrumentiston al tradicia ritmosekcio de ĵazo, kiel ofte okazis tiam".[7] Tio igis ilin formi "kompletajn sekciojn de kubaj ritmoj, kie la latinidaj perkutinstrumentistoj eniras en rilaton kun la ĵazo kaj la frapinstrumentistojn de ĵazo kun la latinamerika muziko".[8] En tiujn ĉi sekciojn oni enigis perkutinstrumentojn, kiujn ludis diversaj muzikistoj kutime de kuba origino, kaj kontrabasisto, kiu devis regi la ludon de jazaj same kiel de kubaj ritmoj.

La aranĝojn, kiujn Mario Bauzá verkis por la sondisko Tanga de la bando Machito's Afro-Cubans, aperinta en 1943, oni konsideras kiel la unuan paŝon de la nova stilo.[9] Pro la rasapartismo, kiu vivaĉis tiam en Usono, la posedantoj de la klubejoj forte insistis, ke oni evitu la vorton «afro» de la bandonomo. Sed Bauzá restis firma: «La afrikokuba muziko estas tio, kion ni reprezentas, ĉiu nigra homo vendas de Afrika. Mi ne havas kaŭzon honti: aŭ vi gardas la nomon aŭ ni ne ludas ĉi tie». La orkestro de Machito defendis la rasan multecon, dungante en sian orkestron negrojn, judojn, italojn kaj latinamerikanojn. Proksimume 1945 ĉiu el la plej bonaj ĵazaj solistoj volis sonregistri aŭ muziko por la bando de Machito.[2]

Kubopo redakti

Por kelkaj aŭtoroj,[10] ekzistis gravaj malfacilaĵoj, ĝis la ekligoj inter ĵazo kaj kuba muziko atingos plenan interligitecon: la ritma regula bazo, sur kiu sin apogis la svingo, kontrastis kun la multeco da ritmoj propraj de la kuba sono, la rumbo kaj aliaj kubaj stiloj. Estis ĝuste la laboro de Mario Bauzá, verkanta la aranĝojn por "Afro-Cubans" kaj per tio pleniganta la ekzistan kavon, kio faras lin pioniro de la stilo.[11][12] Sed la stilo akiris sian definitivan firmiĝon danke al la rilato, kiu ekestis inter Machito kaj du muzikistoj esencaj por la bibopo: Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker.

En 1946 Dizzy Gillespie parolis kun Bauzá por enkonduki kongaiston en sian orkestron, kaj Bauzá presentis al li la kubanon Chano Pozo. Estos ĝuste la apliko la konceptoj de bibopo, kiu fermis definitive la breĉon inter ĵazo kaj kuba muziko, kio ebligas kuntekstigi la aperon de afrikokuba ĵazo kiel "parto de la revolucio bibopa".[13] La aŭtoroj metas kiel daton de akuŝo de kubopo la 29-an de septembro 1947, kun la historia koncerto de la orkestro de Gillespie kaj Pozo en Carnegie Hall de Novjorko.[14] Tiun jaron oni surdiskigis kelkajn el la plej gravaj komponaĵoj de Pozo en la genro: "Manteca", "Cubana Be-cubana Bop", "Algo Bueno", ktp.

Siaparte la rilato inter Machito kaj Charlie Parker materiiĝis per diversaj surdiskigoj inter 1948 kaj 1950 por la diskeldonejo Verve, produktita de Norman Granz, kiel respondo al la populareco, kiun rapide akiris kubopo.[15] La plej gravaj de ĉi tiuj diskoj estis Afro-Cuban suite, registrita la 21-an de decembro 1950, kiun krom Parker kaj la bando de Machito kunverkis muzikistoj kiel Buddy RichFlip Phillips.[16]

Kune kun Dizzy Gillespie multaj muzikistoj de ĵazo kaj kuba muziko, ekzemple Tito PuenteStan Kenton ("Chorale for Brass, Piano & bongo", 1947, kun bongisto Jack Constanzo; "Machito" kaj "Mambo en Fa", kun perkutinstrumentisto Carlos Vidal; ktp.) daŭrigis la ellaboradon de la ritmo kaj de la strukturo de la afrikokuba muziko ekzemplikigita de Machito, kun instrumentadoj pli proksimaj al ĵazo.

Gravaj diskoj de afrikokuba ĵazo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Carles,Phillipe; Clergéat, André & Comolli, Jean-Louis (1988): Dictionnaire du jazz, Robert Laffont ed., Parizo, ISBN 2-221-04516-5, p.10
  2. 2,0 2,1 Mario Bauzá[rompita ligilo] en SonCubano.com.
  3. Joachim E. Berendt (1986): El Jazz: Origen y desarrollo, Fondo de Cultura Económica. Madrid. ISBN 84-375-0260-8, p.542
  4. Bauzá, José (1986): Jazz: Grabaciones maestras, Instituto de Estudios Juan Gil-Albert, Alicante, ISBN 978-84-505-3354-5, p. 184
  5. Salinas Rodríguez, José Luis (1994): Jazz, flamenco, tango: Las orillas de un ancho río - Jazz y música latina, Editorial Catriel, Madrido. ISBN 84-87688-06-3, pag.89
  6. Delannoy, Luc (2001): ¡Caliente!, una historia del jazz latino. Fondo de Cultura Económica. México, ISBN 978-968-16-5219-7
  7. Berendt: op.cit., p. 544
  8. Berendt: op.cit., p.544
  9. «Mario Bauzá, el padre del afro-cuban jazz», artikolo en la retejo BohemioNews.com.
  10. Salinas Rodríguez: op.cit., p.91
  11. Ortiz Oderigo, Néstor (1958): Historia del jazz, Ricordi, Buenos Aires, p.256
  12. Salinas Rodríguez: op.cit., p.93
  13. Fernández, Raúl A.(2006):From Afro-Cuban rhythms to Latin jazz. University of California Press. Berkeley, ISBN 0-520-24707-8, p.X del Prefacio
  14. Salinas Rodríguez: op.cit., p.94
  15. Berendt: op.cit., p.544
  16. Salinas Rodríguez: op.cit., p.93

Eksteraj ligiloj redakti