Crans Montana estas turisma centro kaj kuracloko, kiu konsistas el la kunkreskintaj komunumoj Chermignon, Icogne, Lens, Montana, Mollens und Randogne en la Distrikto Sierre, Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 16481 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Kirchuster
Kirchuster
Kirchuster
Crans Montana
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Komunumo(j) Chermignon, Icogne, Lens, Montana, Mollens und Randogne
Koordinatoj  46° 18′ 50″ N 7° 30′ 40″ O / 46.31389 °N, 7.51111 °O / 46.31389; 7.51111 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 50″ N 7° 30′ 40″ O / 46.31389 °N, 7.51111 °O / 46.31389; 7.51111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16481
Areo 98,50 km²
Alteco 1220 m super marnivelo
Poŝtkodo 3963 Crans-sur-Sierre
3971 Chermignon
3975 Randogne
kaj aliaj
vdr

Geografio redakti

La regiono Crans-Montana etendiĝas norde de la urbo Sierre ĝis al la kulminoj de la Bernaj Alpoj. La nordan limon de Crans-Montano estas la suda fino de la Plaine-Morte-Glaĉero, kiu estas ankaŭ la kantona limo inter Valezo kaj Berno.

Trafiko kaj turismo redakti

La ĉefa trafika vejno de la regiono Crans-Montana estas la ringoforma kantona ĉefvojo n-ro 210, kiu konektas ĉiujn komunumojn de la feria regiono kun la urbo Sierre. Okcidente kaj oriente de Sierre la kantona vojo estas per alveturejoj konektita al la svisa aŭtovojo A9. La publika transportreto baziĝas sur la mallarĝspura fervojlinio de Sierre al Montana kaj pluraj poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la kantona ĉefvojo kaj inter la diversaj lokoj kaj komunumoj de la regiono. Krome al la loko kondukas funikularo ek de Sierre. En la regiono ekzistas pluraj aertelferoj, seĝotelferoj kaj skiliftoj. En vintro ekzistas skivoja reto de pli ol 160 kilometroj da longeco, dum en somero estas je dispono multnombraj migradopadoj. La skiregiono sur la Plaine-Morte-Glaĉero funkcias ankaŭ dum la someraj monatoj kaj alireblas de Crans-Montana pere de aertelfero. La regiono disponas pri golfludejo kaj tenishalo, kie regule okazas gravaj internaciaj konkursoj.[1]

Historio redakti

La fondo de la turisma centro okazis en la jaro 1892 pere de la malfermo de la Hotelo du Parc fare de la sinjoroj Antille kaj Zufferey el Sierre. La vera fondinto tamen estis d-ro Theodor Stephani, kiu ek de la jaro 1897 sendis siajn malsanulojn al la altebenaĵo kun la multaj belaj lagetoj kaj pinaj arbaroj kaj malfermis en la jaro 1899 la sanigejon Beauregard.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti