Johano de Capestrano

(Alidirektita el Giovanni da Capestrano)

Johano de Capestrano (itale Giovanni da Capestrano, latine Ioannes Capistranus; naskiĝis la 24-an de junio 1386 en Capestrano, mortis la 13-an de oktobro 1465 en Ilok) estis itala sanktulo, juristo kaj predikisto. Li estas ankaŭ konata pro sia kontraŭjudismo kaj instiganto de persekuto kaj pogromoj kontraŭ judoj.

Sankta
Johano de Capestrano
Sanktulo
Giovanni da Capestrano, predikanta
Giovanni da Capestrano, predikanta
Persona informo
Giovanni da Capestrano
Naskonomo Giovanni da Capestrano
Naskiĝo 24-an de junio 1386 (1386-06-24)
en Capestrano
Morto 23-an de oktobro 1456 (1456-10-23) (70-jaraĝa)
en Ilok
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Alma mater Universitato de Peruĝo vd
Profesio
Okupo diplomatoinkvizitoro • ordenpastro • predikisto • misiisto • regula kleriko • Roman Catholic cleric • juristoFranciskanoj vd
Laborkampo preaching • diplomatio • kristana misiado vd
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio
Beatigo 1622
Kanonizo 1690 de Aleksandro la 8-a
Festotago 28-a de marto aŭ la 23-a de oktobro
Atributoj kruca flago kaj stelo
Patroneco armeaj pastroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia sanktula festotago en la romkatolika kalendaro estas aŭ la 28-a de marto aŭ la 23-a de oktobro.

Vivo redakti

Giovanni estis la filo de - supozeble germana - nobelo kiu venis al la Regno de Napolo kun Ludoviko la 1-a (Anjou) kaj laboris kiel feŭdulo de la grafo de Celano en Capestrano. La patro mortis frue kaj la talenta infano studis juron en Peruĝo. En la aĝo de 26 jaroj li fariĝis juĝisto en Peruĝo kaj fianĉiĝis kun graffilino. En 1415 li estis ĵetita en malliberejon dum la tumulto de la italaj urbomilitoj en la fortikaĵo en Brufa (Torgiano) kaj spertis konvertiĝon tie. Li igis sian geedziĝon dissolvita kaj, post lia elaĉeto el la karcero en Peruĝo en 1416, li eniris la monaĥejon de la franciskanaj observantoj de Monteripido (Peruĝo). Ĉi tie li baldaŭ amikiĝis kun la majstro de la novicoj, Bernardino de Siena. Post lia pastra ordinado ĉirkaŭ 1418/20, li restis nelonge ĉe la kortego de papo Marteno la 5-a en Mantuo, tiam li iĝis vikario de la franciskanaj observantoj en Abruco. Li baldaŭ komencis labori kun granda sukceso kiel populara predikisto kaj inkviziciisto: la preĝejoj kie li agadis iĝis tro malgrandaj, la liberaeraj placoj ankaŭ, eĉ konvojoj ĉirkaŭis lin.

Giovanni ankaŭ akompanis sian amikon Bernardino de Siena sur misiaj vojaĝoj laboronte, kiel Bernardino, por restarigi la gloron de la papofico malfortigita per skismo kaj troa influo de koncilioj. En la nomo de Bernardino li engaĝiĝis pri la interna reformo de la franciskana ordeno. Tio en 1446 - dum la formala unueco de la ordo-konserviĝis - per la sendependeco de la observantoj trovis sian provizoran finon. Memkompreneble helpis lin lia jura trejnado majstri en tia tasko.

Laŭ instigo de la papo Giovanni iris prediki inter 1451 kaj 1454 tra la spirite ŝirita kaj religie deprimita Eŭropo, nome al Germanio, Aŭstrio, Bohemio, Pollando kaj Nederlando: li okupiĝu pri religia renovigo de la pastraro kaj de la laikularo kaj preparu la homojn batali kontraŭ la husanoj. En Aŭgsburgo en 1452 kaj denove en 1454 li predikis antaŭ grandaj homamasoj (li eĉ devis esti protektita fare de urbaj servistoj) kaj alparolis sanige malsanulojn. Kelkfoje Bernardino de Siena estis lia kunulo. Ĉe la dietoj en Frankfurto en 1454 kaj en Wiener Neustadt en 1455 li antaŭenigis la ideon batalegi kontraŭ la invadantaj turkoj. En 1455/56 li estis arda krucmilitpredikisto kontraŭ la turka minaco; lia elstara predika talento, kiu vekis la preskaŭ venkitajn soldatojn, rezultiĝis en glora venko de la kristanoj ĉe la batalo de Belgrado en 1456. Tiam estis savita la Okcidento.

Giovanni ĉiutage predikis dum 40 jaroj kaj la homoj deziris ĉiun vorton venantan el lia buŝo. Krome li fondis hospitalojn, organizis socian laboron, estis ŝatata konfesprenanto kaj ĉiam influa konsilisto de diversaj regantoj. Krom liaj predikoj, el kiuj la plejmulto konserviĝis danke al transskribaĵoj kaj kopioj, postlasitis multe da leteroj, da raportoj kaj da homiletikaj respektive moralteologiaj skribaĵoj.

Giovanni da Capestrano ankaŭ klopodis kanonizon de Bernardino de Siena, kio fakte okazis en 1450. Lia tombo en la franciskana preĝejo en Ilok detruiĝis dum Reformacio. Liaj relikvoj pereis. Li mem deklaritis beatulo en 1622 kaj sanktulo en la 16.10.1690 fare de papo Aleksandro la 8-a. Atributoj liaj estas kruca flago kaj stelo; li estas la patrono de armeaj pastroj.

Kritiko pri lia kontraŭjudismo redakti

En 2019 laŭ iniciato de Charlotte Knobloch, la prezidantino de la juda komunumo en Bavario, okazis debato pri la alinomado de la preĝejo de Munkeno-Bogenhausen estante sub patroneco de Johano de Capestrano pro ties antisemitismaj konvinkoj.[1] Alia kritikanto de Johano de Capestrano rilate al la sama afero estis ekz-e Helmut Bouzek kiu ne komprenas kromnomon savanto de Okcidento por persono kiu tiom energie predikis kontraŭ la judoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti