Kabineto Dinnyés [dinjEŝ] estis nur marionetokabineto de la komunistoj en Hungario. Ĝi kreiĝis post pro skandalo kaj ĝi finiĝis pro skandalo. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1947 kaj 1948 proksimume 16 monatojn. La registaro dufoje signife ŝanĝiĝis, precipe pro nova prezidanto.

Kabineto Dinnyés
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 31-a de majo 1947 - 10-a de decembro 1948
Antaŭulo Kabineto Ferenc Nagy
Sekvanto Kabineto Dobi
vdr
Ĉefministro Lajos Dinnyés

Historio redakti

Pli frua ĉefministro Ferenc Nagy (politikisto) estis akuzita pri falsaĵoj, tial li abdikis kaj restis en Svislando. La sekva ĉefministro estis Lajos Dinnyés. La ŝtatiĝo senĉese daŭris, oni komencis krei la sovetan sistemon en la lando. Tamen plej signifa estis la baloto en 1947, kiun aranĝis la komunistoj. La hungaroj mencias ĝin "bluslipa baloto". Antaŭ la baloto kiu ne estos hejme, tiu ricevis permesilon baloti en alia loko. La permesilo havis bluan koloron. La sistemo ne kontrolis tiujn voĉojn, tial okazis, ke komunistoj vojaĝis per ŝarĝaŭtoj de mateno ĝis vespero al balotaj rondoj, kie ili balotis. Do komunistoj balotis eĉ 20-foje. Kiu protestis vidanta tion, post horoj li jam estis deportita al Sovetunio. Finon de la kabineto kaŭzis tio, ke ministro Miklós Nyárádi rifuĝis al okcidenta Eŭropo, tial Dinnyés devis abdiki. La sekva estis Kabineto Dobi.

Listo de membroj redakti

  • Lajos Dinnyés – ĉefministro (etbienulo)
  • Mátyás Rákosi – senpostena ministro kaj vicĉefministro (komunisto)
  • Árpád Szakasits – senpostena ministro kaj vicĉefministro (socialdemokrato)
  • István Dobi – senpostena ministro (etbienulo)
  • Ferenc Erdei – senpostena ministro (nacikamparano)
  • László Rajk – ministro pri enlandaj aferoj (komunisto); en la lastaj 4 monatoj János Kádár (komunisto)
  • Ernő Mihályfi - ministro pri eksteraj aferoj (etbienulo) 4 monatojn, poste Erik Molnár (komunisto) preskaŭ jaron; fine László Rajk (komunisto)
  • Miklós Nyárádi - ministro pri financo (etbienulo); en la lasta semajno Ernő Gerő
  • Lajos Dinnyés mem - ministro pri defendo (etbienulo) 4 monatojn, poste Péter Veres (nacikamparano) preskaŭ jaron, fine Mihály Farkas (komunisto)
  • Gyula Ortutay - ministro pri religio kaj eduko (etbienulo)
  • Károly Bárányos – ministro pri agrikulturo (etbienulo) 4 monatojn, poste Árpád Szabó (ministro) 7 monatojn (etbienulo), fine István Dobi (etbienulo)
  • István Ries - ministro pri justico (socialdemokrato)
  • Péter Veres - ministro pri konstruo kaj laboro (nacikamparano); poste József Darvas (nacikamparano)
  • Antal Bán – ministro pri industrio (socialdemokrato) 9 monatojn, poste Árpád Szakasits 5 monatojn (socialdemokrato), fine István Kossa (komunisto)
  • Sándor Rónai - ministro pri komerco kaj kooperativoj (socialdemokrato)
  • Ernő Gerő - ministro pri transporto (komunisto)
  • Erik Molnár – ministro pri publika bonstato (komunisto) 4 monatojn, poste Károly Olt (komunisto)
  • János Erőss - ministro pri publika provizado 4 monatojn (etbienulo), poste Árpád Szabó (etbienulo)

Fontoj redakti