Kastelo de Kétpó

La Kastelo de Kétpó (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Almásy [almAŝi]) estas hotelo en Hungario, en malgranda vilaĝo Kétpó.

Aerfoto pri kastelo de Kétpó

Historio redakti

En 1700 familio Almásy akiris bienojn en Kétpó kaj en la najbaraj vilaĝoj, sed la biencentro funkciis en Gyöngyös. La iama ĉaskastelo estis konstruita proksimume en 1870. En la sekva jardeko riĉulo aĉetis la kastelon, en 1938 sukerfarejo de Szolnok. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, la pli nova funkcio estis loka bazlernejo. En la 1970-aj jaroj la pli nova posedanto estis la loka kolĥozo, interne loĝejoj por kolĥozanoj estis. En 1995 la kastelo malpleniĝis, parte ruiniĝis, fine internacia negocista firmao aĉetis ĝin, post kelkaj jaroj la kastelo plene trakonstruiĝis kaj renoviĝis, interne hotelo kun 19 ĉambroj ekfunkciis. La kastelo neniam estis deklarita historia monumento, tial la trakonstuo okazis libere.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sola en rando de la vilaĝo. La fasado estas malsimetria, ĉar en la dekstra flanko turo altiĝas. Mezo de la fasado reliefas, tie estas 3 grandaj arkadoj, ankaŭ flanke po 1. Malantaŭ tio funkcias la enirejo. La 3 arkadoj kun la flankaj arkadoj ripetiĝas ankaŭ en la etaĝo, tie estas teraso. Pli malgranda enirejo funkcias en mezo de la malantaŭa fasado.

Parko redakti

Mapo farita en 1833 prezentas parkon de la kastelo, nuntempe nur kelkaj arboj estas restaĵo de la parko.

Fontoj redakti