Comunidad de Calatayud

(Alidirektita el Komarko de Calatayud)

La Comunidad de Calatayud [komuNIdad dekalataĜUD], estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la sudokcidenta pinto de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno kaj ĝia ĉefurbo estas Calatayud.

Loko de la komarko Comunidad de Calatayud en la okcidento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Municipoj redakti

 
Municipoj en Comunidad de Calatayud.

La komarko ampleksas jenajn 67 municipojn:

Geografio redakti

Kun 67 municipoj, ĝi estas la komarko de Aragono kiu havas pli da municipoj kaj havas loĝantaron similan al la komarko Comunidad de Teruel, kio havigas al la ĉefurbo grandan influsferon, ĉefe en la komarkoj de Aranda kaj Daroca kaj al la komarko grandan gravon ene de Aragono. Ĝi limas norde kun Aranda kaj Valdejalón, oriente kun Campo de Cariñena kaj Campo de Daroca, sude kun la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (provinco Gvadalaĥaro) kaj okcidente kun la komarko Tierra de Medinaceli (provinco Sorio).

Historio redakti

Tiu komarko estas heredanto de la iama domarkomunumo Comunidad de Aldeas de Calatayud kreita de Alfonso la 1-a post la konkero de la zono el la islamanoj. La komunumoj havis juran aŭtonomecon cele al organizado ekonomia kaj milita, ĉar tiuj ĝenerale formiĝis en landlimaj terenoj. Historie la komarko estis pli granda, ĉar inkludis municipojn kiuj aktuale estas de aliaj provincoj Sorio kaj Gvadalaĥaro.

Ĝi povas esti konsiderata komarko hereda de la provizora Provinco de Calatayud kreita en la 19-a jarcento kiu inkludis la aktualajn komarkojn de Aranda, Daroca kaj grandan parton de Valdejalón kaj Jiloca.

En 2001 oni kreis oficiale la komarkon Comunidad de Calatayud. Ĉefaj altiraĵoj estas arkeologiaj kuŝejoj, preĝejoj ĉefe mudeĥaraj, kasteloj kaj banlokoj.

Eksteraj ligiloj redakti