Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mita rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 2895 Memnono.

Laŭ la helena mitologio, Memnono (el la greka Mέμνων, «senhezita»[1]) estis filo de Titono, reĝo de Asirio, kaj de Eoso, diino de mateniĝo. Pro identigo de la du diinoj, Hemero ankaŭ aperas en kelkaj versioj kiel patrino lia. Dum la Troja milito, Memnono alportis armeon por la defendo de la urbo, kie li montradis tiom da militkapablon, ke oni konsideris lin preskaŭ egalulo de Aĥilo.

Memnono
rolulo de helena mitologio
Verko Metamorfozoj
Informoj
Eble sama Ismandes
Sekso vira
Mortigita de Aĥilo
Okupo politikisto
Patro Titono
Patrino Eoso
Gefratoj Himera
vdr
Memnono, laŭ gravuraĵo de Bernard Picart (1673–1733)

La troja asteroido 2895 Memnono ricevis sian nomon honore al tiu ĉi mita princo.

Deveno redakti

La patro de Memnono estis troja princo, filo de reĝo Laomedono[2], al kiu la diino Eoso pasie enamiĝis. Tiu nekontrolebla sento verŝajne rezultis de malbeno ordonita de la amdiino Afrodito kontraŭ Eoso, kiu faris ŝin ree enamiĝadi al sinsekvaj mortemuloj. La diino de mateniĝo finfine forkaptis Titonon kaj portis lin al lando nomiĝinta «Etiopio». Tiu ĉi nomo generis malkonsenton kaj malkongruon inter la diversaj rakontoj, ĉar laŭ la originaj fontoj Memnono venis el Oriento, plimalpli el la lando kiu poste nomiĝis Asirio. Fakte, Titono konstruis belegan palacon en la urbo Ekbatano (Medujo) kaj fondis la urbon Suzo, laŭ la tradicio. Tamen, pro la nomo de la lando kie Titono kaj Eoso setleĝis, multaj verkistoj konsideris Memnonon nigra etiopano, eĉ reĝo de tiu ĉi lando en Afriko. Pro proksimeco, oni eĉ asertis ke li estis vartata de la hesperidinoj[3].

 
Akropolo de Suzo, «la urbo de Memnono»

Por kongruigi tion kun lia orienta deveno, oni deduktis diversajn teoriojn: translokiĝon de la familio el Afriko al Mezopotamio, naskiĝon de Memnono en Afriko kun posta porinvada ekspedicio ĝis Suzo, ignoradon de la ceterajn fontojn aŭ konsidero ke tiu Etiopio ne temis pri la sudegiptia regno, sed pri alia, samnoma, troviĝanta en Oriento. Filostrato proponas originan solvon, ĉar laŭ li ekzistis du homoj same nomiĝintaj: unu el Trojo, tiu kiu mortigis Antiloĥon, kaj alia, la nigra etiopano[4].

En Etiopio oni montradis la supozeblan Palacon de Memnono, kvankam laŭ la plimulto de la versioj, kiam Titono migris al Asirio kaj fondis Suzon, Memnono akompanis lin kaj ne estis pli ol infano[5]. Pro tio oni kromnomis Suzon «La urbo de Memnono», ĝian citadelon «Memnomium» kaj ĝiajn muregojn «Memnoniaj»[6]. La loĝantaro ricevis la nomon «kisianoj», honore al la mortema patrino de tiu heroo, Kisio[7]. Pro la apero de tiu ĉi figuro, kelkaj fakuloj, kiaj Huet, euhemere konsideris ke Memnono estis historia rolulo kies patrino devenis el Oriento, kaj pro tio la grekoj poezie igis lin filo de Aŭroro. Ilia palaco en la suza akropolo daŭre staris ĝis la persa okupado[8].

Paro de diino kaj mortemulo nepre havas tragedian finon, do Eoso petegis al Zeŭso senmortecon por sia amato. Sed ŝi forgesis peti ankaŭ eternan junecon, do Titono suferis porĉiaman maljunecon, iom post iom perdis sian forton kaj finfine li aliformiĝis en cikado. Sed antaŭe Eoso kaj li pasigis bonan tempon en feliĉo, dum kiu ili havis du infanojn: Memnono kaj Etiono. Tiu lasta iĝis reĝo de la Afrika Etiopio, sed estis mortigita fare de Heraklo kiam tiu ĉi lasta venkis Busirison kaj velis supren sur rivero Nilo.

Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Trojo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eŭribio
 
Krejo
 
Hiperiono
 
Tejo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Strimo
 
Laomedono
 
Leŭkipo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Astreo
 
 
 
 
 
Eoso
 
 
 
 
Kefalo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Placio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Oritio
 
Boreo
 
 
Noto
 
Eosforo
 
 
 
 
Titono
 
Faetono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Titono
 
Kisio
 
Priamo
 
Hekubo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Podargo
 
Zefiro
 
Iriso
 
Eŭro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Emationo
 
Memnono
 
 
 
 
 
 
 
 
Troano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kloriso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Troro
 
Sibilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Lorido
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Ekspedicio de Memnono por la defendo de Trojo redakti

 
Aĥilo kaj Memnono bataladas inter du ĉaroj, sur ruĝ-figura piskido el Atiko (ĉ. 570 a.K.)

Tuj post la morto de Tersito fare de Aĥilo, kaj ankoraŭ kun la eĥo de la morto de Hektoro, Priamo sukcesis konvinki Titonon, ke li sendu Memnonon batali por la urbo[9]. Por tion akiri, Priamo subaĉetis sian fraton per ora vinberujo[10].

Titono regis sur tiu provinco de la posta Persa Imperio nome de la asiria reĝo Teŭtamo, senjoro ankaŭ de Priamo, kiu igis Memnonon ekspedicia gvidanto de mil etiopanoj, mil suzanoj kaj ducent militĉaroj, kun la ordono liberigi Trojon el la aĥaja sieĝo[11]. La frigianoj montradis en la epoko de Paŭzanio la krutan sed direktan vojon, kun taŭgaj lokoj por tendumi ĉiu dudek kilometroj plimalpli, per kiu Memnono atingis la urbon post submeti ĉiun survojan regnon[12]. Li estis ebone nigra, la plej bela princo sur la tero kaj, kiel Aĥilo, li kunportis ŝildon forĝita de Hefesto kaj bronza kasko kun granda kresto[13].

Kelkaj versioj asertas ke li gvidis, celante Trojon, armeon de etiopanoj kaj hindoj tra Armenio, krom li komandis al cidona ŝipestro Falaso maran ekspedicion elveliĝantan el Fenicio. Kiam tiu ĉi ŝiparo alvenis en Rodiso, la loka loĝantaro (favoraj al la aĥajoj) klopodis hontigi Falason pro lia helpo al la perfida Pariso kaj al la trojanoj, malamikoj de Fenicio, kaj publike demandis al li la kialon. Tion ŝokigis la ŝipanaron de Falaso, ĉar ĝis tiam ili sciis nenion pri la celo de la vojaĝo. Do, kolerite, ili ŝtonigis Falason kaj rifuzis plu daŭri la vojaĝon. Ili setlis en Jameno kaj disdividis la pormilitan trezoron kiun Falaso portis en la ŝipoj.

Memnono en Trojo redakti

 
Aĥilo kaj Memnono sur plurkolora restarigo de la friso de la trezoro de Sifnoso, ĉe la orakulejo de Apolono en Delfoso

Laŭ Posthomerica, de Kinto el Smirno, Memnono alvenis en Trojon dum la deka jaro de sieĝo, tuj post la diskuto inter Polidamo, Heleno kaj Priamo, ĝuste pri la fakto ĉu la etiopia reĝo venos helpi ilin aŭ ne. Akompanis lin sia armeo, tiel granda ke oni ne kapablus kalkuli la nombron de soldatoj kaj volontuloj. Honore al Memnono, kaj por festi lian alvenon, oni organizis superban bankedon, preziditan kaj de la heroo kaj de Priamo, kiel estis kutimo. Ĉe la fino, ambaŭ interŝanĝis glorajn milit-rakontojn, kaj tiuj, eldiritaj de Memnono, esperigis Priamon, kiu deklaris ke la junulo portos venkon al Trojo. Tamen, la humila Memnono atentigis lin pri la nekonveno fanfaroni ĉe vespermanĝo, ĉar la veran povon oni nur devas montri dumbatale por ne ĉagrenigi la gediojn.

Tiel estis la amo de Zeŭso al Memnono, ke la sekvan tagon, antaŭ la batalo, li promesigis la ceterajn olimpanojn ne interveni en la luktado. Dumbatale, Menmono mortigis kelkajn elstarajn aĥajojn[14], inter ili Ereŭton, Feronon kaj Antiloĥon, filo de Nestoro[15]. Tiu lasta antaŭe murdis Ezopon, partnero de Memnono, do venĝeme la trojanoj atakis lin. Pariso sukcesis mortigi unu el la ĉevalojn de la ĉaro de Nestoro kaj la dua tiel teruriĝis, ke la pilosa reĝo ne kapablis kontroli sian militĉaron. Pro tio Antiloĥo intervenis en lia helpo, kun funebra rezulto[16]. Malgraŭ sia aĝo, Nestoro promesis venĝon, kaj klopodis fronti Memnonon, sed la etiopa heroo insistis en la maljusteco kontraŭbatali maljunulon, kiun li multe admiris, do li rifuzis lukton. Laŭ tiu agadmaniero, oni konsideris lin similulo de Aĥilo, ĉar ambaŭ militistoj havis similajn althonorajn principojn, tre estimataj laŭ la tiama militkulturo. Alternativa versio konsideras, tamen, ke la mortinto de Antiloĥo estis Hektoro[17].

 
Aĥilo kaj Memnono, laŭ nigr-figura amforo atribuita al Lizipido (ĉ. 520 a.K.).

Ĉi tiun tagon, Memnono kaj la troja armeo sukcesis atingi la aĥajan tendaron, kaj ili klopodis bruligi ilian ŝiparon, sed nokto alvenis kaj ili retretis en la urbon. Post entombigi kaj honori siajn mortintojn, la grekoj elektis Ajakson por ke li reprezentu la aĥajojn en duopa lukto kontraŭ Memnono[18]. La sekvan matenon, kiam tiu ĉi lukto jam komenciĝis kaj laŭ venĝopetego de Nestoro, Tetiso vizitis sian filon Aĥilo, kiu ĝis tiam sciis nenion pri ĉi tiuj okazintaĵoj, kaj informis lin pri la morto de Antiloĥo[19]. Aĥilo revenis tuj al batalkampo, forpuŝis Ajakson kaj anstataŭis lin en la duelo kontraŭ Memnono[20]. En ĝi, ambaŭ portis didevenajn armaĵojn farirajn de Hefesto, do jen plia similigo.

Zeŭso favoris la du batalantojn, igante ilin senlacaj kaj tiel enormaj ke la tuta batalkampo kapablis vidi ilin kolizii, kiel duon-dioj. Sed oni devis atribui venkon nur al unu el ili, kaj Zeŭso volis resti neŭtra antaŭ la petegojn de la respektivajn patrinoj, Tetiso kaj Eoso, kiuj petegis lian favoron. Do li surmetis la destinojn de ambaŭ herooj en pesilon, kun malfavora rezulto por Memnono[21]. Aĥilo sukcesis mortpiki la koron de Memnono, igante lian tutan armeon forfuĝi en teruro[22]. Kaj la armaĵo de Memnono kaj lia bela kapo akompanis Antiloĥon en lia funebra fajro[23].

Honore al la forpasinto, la dioj kolektis ĉiujn sangogutojn liajn kaj kreis per ili longan riveron kiu de tiam portas fetoron de homa karno dum ĉiu datreveno de lia morto[24]. La etiopanoj kiuj restis ĉe sia gvidanto por entombigi lin estis siavice metamorfoziitaj en birdojn, kiujn pro tio oni nomis memnonidinoj, kaj laŭ tiu formo ili flugadas proksime de la tombejo de Memnono kaj purigadas ĝin el polvo.

Alternativaj versioj kaj postmorto de Memnono redakti

 
Eoso suprenigante la korpon de sia filo Memnono, laŭ ruĝ-figura vazo trovita en Kapuo, Italio (490-480 a.K.). Luvro.

Tamen, alternativa tradicio asertas ke Memnono mortis pro embusko farita de la tesalianoj[5], kaj ke la etiopanoj, post bruligo de lia korpo, donacis liajn cindrojn al lia patro. Titono entombigis ilin en monteto proksima al la alfluo de rivero Ezepo, kie vilaĝo ricevis la nomon de la heroo[25]. Tuj post ekscii la novaĵon pri la forpaso de sia filo, plenlarma Eoso, per minaco de ne pluaj mateniĝoj, petegis al Zeŭso lian senmortecon kaj pliajn kompensojn, kion li konsentis laŭ kelkaj versioj. Pro tio aperis la memnonidinoj, fantomaj virinaj birdoj kiuj spruĉis el la braĝoj kaj fumo de la funebra fajro de la heroo, flugadis kriante ĉirkaŭ ĝi trifoje kaj, en la kvara, dividis sin en du flankoj kiuj interbatalis ĝismorte, kiel funebra ofero[26]. Onidire, tiuj birdoj, nigraj kaj similaj al nizoj, venas el Siziko[27] kaj plenumas la saman riton ĉiujare, kiam Suno finas sian vojaĝon tra la zodiakaj signoj[28]. Laŭ plia versio, estis la armeo de Memnono tiu, kiu iĝis birdaro, kvankam tio ŝajnas poezia maniero esprimi forfuĝon fare de la sekvanto de tiu princo post lia malvenko. Tiuj eventoj estis detale priskribita en la malaperinta eposo Aethiopis, verkita ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K., post la apero de Iliado. Ankaŭ Kinto el Smirno kaj Filostrato pritraktis la temon en siaj Posthomerica kaj Bildigoj, respektive.

Laŭ plia rakonto, la memnonidinoj estis la akompanantinoj de la heroo, kiuj tiel funebris lian morton, ke la gedioj kompatis kaj aliformigis ilin en birdoj[29]. Ili plenumas ĉiujaran ritan vojaĝon al la tombejo de Memnono, dum kiu kelkaj el ili luktadas ĝis morto. La loĝantaro de Helesponto asertis ke kiam tiuj birdoj vizitadis la tombejon, proksima al ilia lando, oni aspergis ilin per la akvo de Ezepo. Laŭ ili, la roso devenis el tiuj okazintaĵoj, ĉar ĝi temas pri la larmoj de Eoso pro la perdo de sia filo, kiun ŝi ankoraŭ ploradas[30][31].

 
Reakiro de la korpo de Memnono fare de la ventaj dioj, laŭ ruĝ-figura kilikso atribuita al Eŭfronio. La virinoj kiuj staras en la flankoj eble estas Eoso kaj la edzino de Sarpedono.

Ankaŭ troviĝas versio laŭ kiu la ostoj de Memnono estis portitaj al Pafoso, en Kipro, kaj el tie al Rodiso. HemeroHimero, fratino de la heroo, iris tien por preni ilin, kaj la fenicoj kiuj murdis Falason permesis ŝin tion fari kondiĉe ke oni ne devigu ilin redoni la trezoron fie prenita el ilia antaŭa ekspedicio. Do, la diino revenis al Fenicio kun la funebra urno kaj entombigis ĝin en Paliokiso. Post tio, ŝi malaperis kaj de tiam neniu sciis plu pri ŝi[32]. Tamen, kelkaj verkistoj asertas ke la vera tombejo de Memnono troviĝas proksime al Paltono, en Sirio, ĉe la rivero Badaso. Lia bronza glavo pendas ĉe la templo de Asklepio en Nikomedio[33].

La famo de Memnono atingis eĉ la islandan verkaĵon Proza Edda, de Snorri Sturluson. En ĝi, li asertas ke Memnono (ankaŭ konata ĉi tie kiel «Munono») estis unu el la reĝoj ĉeestantaj en Trojo, kiu edziĝis al Troano, filino de Reĝo Priamo. El tiu unuiĝo naskiĝis Troro (tio estas, Toro), «blonda kiel oro», kiu iĝis reĝo de Trakio kaj praulo de ĉiuj ĝermanaj reĝoj per geedziĝo al Sibilo. Antiklido[34] atribuis al Memnono eĉ la kreadon de alfabeto. Oni ankaŭ kredis ke la spirito de Memnono donis orakolan konsilon ĉiu sep jaroj.

Polignoto prezentis Memnonon per pentraĵo sur kiu li bataladas kontraŭ Sarpedono kovrite per manto kun la memnonidaj birdoj kiel ornaĵo[35]. Laŭtradicie, la datreveno de la morto de ambaŭ herooj iĝis funebra tago por la gedioj[36]. La duelo inter Memnono kaj Aĥilo estis tre ofte prezentita fare de la grekaj artistoj, ekzemple en la armaĵo de Kipselo[37], en la trono de Apolono en Amiklo[38] kaj en granda skulptaĵaro en Olimpio, farita de la artisto Likio kaj donacita al la tiea orakolejo fare de la loĝantaro de Apollonia[39]. Vergilio supozas ke Memnono estis unu el la militistoj prezentitaj sur la muroj de kartaga templo vizitata de Eneo[40].

Memnono en Afriko redakti

 
La Kolosoj de Memnono, giganta skulptaĵo de faraono Amenhotep la 3-a, kiun la tradicio identigis al Memnono.

Kvankam la origina rakontaro priskribas ke la ekspedicio de Memnono venis el lando troviĝanta plimalpli en la postaj Asirio, BaktrioSirio, kaj la romiaj verkistoj kaj tiuj de la tardklasika Grekio, kiaj Diodoro Sicila, kredis ke Memnono venis el "Aethiopia", geografia parto de Afriko kutime lokigita sude de Egiptio. Pro tio, ke el la origina historia verkaĵo de Arktino el Mileto nur plurestas kelkaj fragmentoj, oni nur scias pri Memnono danke al post-Homeraj verkistoj, grekaj kaj romiaj, ĉar Homero nur menciis lin en sia Odiseado[31]. Herodoto kromnomas la urbon Suzo «la urbo de Memnono»[41] kaj priskribas du altajn skulptaĵojn, egiptie kaj etiopie vestitaj, kiujn prezentis Memnonon laŭ onidiro. Tamen, li malkonsentis, ĉar li kredis ilin statuoj de Sesostriso[42]. Unu el tiuj statuoj troviĝis ĉe la vojo el Smirno al Sardeso, kie oni malkovris surrokan gravuraĵon, kongruan kun tiu priskribo.

Ankaŭ Paŭzanio rakontas ke Memnono komencis sian migradon en Afriko. Tiu verkisto priskribis plenmire gigantan statuon en Egiptio, proksime al Tebo, kiu verŝajne prezentis reĝon de Etiopio kies povon atingis Egiption kaj eĉ Suzon. Kvankam oni nomis ĝin Koloso de Memnono, la tebanoj identigis lin al loka heroo Famenofo, kaj pliaj al faraono Sesostriso. La koloso, el nigra ŝtono, estis duonigita fare de Kambizo, kaj pro tio la supra parto ruinas nuntempe, kvankam konserviĝas la malsupra, kiu montras sidantan figuron. Laŭtradicie, dum la ĉiutaga mateniĝo ĝi elsendas bruon, kiun oni identigas al muziko de liro aŭ harpo kun rompitaj kordoj[43]. Reĝo Kambizo kredis, kiel Athanase Rircher, ke nur interna artefakto povis okazigi tiun bruon, kaj pro tio rompigis ĝin, sed la parto restanta daŭre generis la sonon ĉiumatene[6].

Oni elpensis multajn kaj ruzajn interpretojn de la skulptaĵo, konsiderante ke ĝi utilis al la astronomoj aŭ ke ĝi simbolis la ritan adoradon al Suno kaj lumo. Tamen, la nuntempaj fakuloj ne dubas pri ke ĝi estas prezentado de la faraono Amenofiso[44]. Tamen, por adapti tradicion al historio, oni pravigis la nomon de la skulptaĵo per aserto pri ke Memnono estis ankaŭ kromnomo de tiu ĉi faraono[6].

Siavice, Filostrato el Lemnoso priskribas scenon de la vivo de Memnono, kiun Homero ne pritraktis: ĵusalveninte el Etiopio, Memnono mortigas Antiloĥon kaj dissemis teruron tra la aĥaja tendaro, ĉar neniu el ili renkontis iam nigrulojn, kiujn ĝis tiam la grekoj konsideris fabelaĵo[45]. Per sia Blacks in Antiquity, Frank Snowden pristudas la malfruan tradicion, kaj helenan kaj romian, kiu rilatigas Memnonon al Aethiopia. Snowden atentigas pri tio, ke en la greka tradicio Memnono estis «praulo de la etiopanoj», vorto kiu en tiu kunteksto ekvivalentas al «afrikanoj». Komparante la bildigoj de Memnono kaj scenoj de la Troja milito en survazaj pentraĵoj, li pruvas ke oni anstataŭigis iom post iom lian azian originon kaj karakterizaĵojn per tiuj afrikaj. Literaturaj rakontoj pri la Troja milito, kaj multaj el la romiaj verkistoj, daŭre priskribas lin kiel etiopano el SudanoEgiptio[46].

Fine, kaj plej kongrue kun lia afrika deveno, troviĝas ankaŭ versio laŭ kiu Memnono neniam partoprenis la Trojan militon, sed restadis en Etiopio sian tutan vivon. Li regis tiun landon dum kvin generacioj, kio ne estas multe ĉar la etiopanoj havis pli longan vivon ol la ceteraj homoj.

Referencoj redakti

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 8.
  3. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  4. Filostrato. Bildigoj, 3.4.
  5. 5,0 5,1 Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 2.22.
  6. 6,0 6,1 6,2 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  7. Herodoto. Historioj, 5.54.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.42.2.
  9. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.4.
  10. Servio. Pri la Eneado de Vergilio, 1.493.
  11. Ovidio. Amoj, 1.8.3-4.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.31.2.
  13. Homero. Odiseado, 11.522.
  14. Heziodo. Teogonio, 984 kaj sekv.
  15. Pindaro. Pitiaj odoj, 6.28 kaj sekv.
  16. Apolodoro. Epitomo, 5.3.
  17. Higeno. Fabulae, 113.
  18. Diktiso el Kreto, Kroniko de la Troja milito, 4.5.
  19. Kinto el Smirno. Posthomerica, 2.224.
  20. Filostrato. Bildigoj, 2.7.
  21. Esĥilo. Psychostasia. Laŭ mencio de Plutarko en sia Kiel junuloj devas aŭskulti poezion, 2.
  22. Diktiso el Kreto. Kroniko de la Troja milito, 4.6.
  23. Filostrato. Heroica, 3.4.
  24. Alan W. James. The Trojan Epic: Posthomerica, libro 2, paĝ. 39. Eld. Johns Hopkins UP, Baltimore, 2004.
  25. Strabo. Geographica, 13.1.11.
  26. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 3.12.4.
  27. Elio.
  28. Arktino el Mileto. Aethiopis. Menciita de Proklo en sia Krestomatio, 2.
  29. Ovidio. Metamorfozoj, 13.578 kaj sekv.
  30. Servio. Pri la Eneado de Vergilio, 1.755 kaj 493
  31. 31,0 31,1 Homero. Odiseado,
  32. Diktiso el Kreto. Kroniko de la Troja milito, 6.10.
  33. Simonido, laŭ mencio de Strabo en sia Geographica, 15.3.2.
  34. Laŭ citaĵo de Plinio en sia Naturalis historia, 5.11.
  35. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.31.2.
  36. Skolio pri La nuboj de Aristofano, 622.
  37. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.19.1.
  38. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.7.
  39. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.22.2.
  40. Vergilio. Eneado, 1.
  41. Herodoto. Historioj, 5.54 kaj 7.151.
  42. «Troviĝis ankaŭ en Jonio du prezentaĵoj de tiu ĉi homo gravurataj sur la roko, unu ĉe la vojo el Smirno al Sardeso kaj plia ĉe tiu el Efezo al Foceo. Sur ambaŭ, la figuro estas dudek piedojn alta, kun lanco sur la dekstra mano, arko sur tiu maldekstra kaj la cetera ekipaĵo proporcie prezentita. Ĝi estas kaj egiptia kaj etiopia, kaj surbruste, de unu ŝultro ĝis la alia, oni gravuris per la sakralaj egiptiaj literoj la jenan frazon: "Mi akiris tiun ĉi landon per la forto de miaj ŝultroj". Do troviĝas neniu pruvo ĉi tie pri kiu li estis aŭ kiam li venis, verŝajne oni klarigas tion aliloke. Vidante tiun skulptaĵon, kelkaj asertas ke temas pri Memnono, sed tio ja ne estas vero».
  43. Paŭzanio. Priskribo de Grekio.
  44. Pauli Ernesti Jablonsky. De Memnone Graecorum et Aegyptiorum. Eld. Iohannis Christiani Kleyb, 1758.
  45. Filostrato. Bildigoj [1].
  46. Frank Snoeden. Blacks in antiquity; Ethiopians in the Greco-Roman experience, paĝ. 150-153. Eld. Belkanap Press of Harvard University, Kembriĝo, 1970. ISBN 0-674-07625-7.

Eksteraj ligiloj redakti