Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj

La orient-himalajaj subalpaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la mezaltaj kaj altaj altitudoj de orientaj Mez-Himalajoj de okcidenta Nepalo, Butano kaj la nord-barataj subŝtatoj inkludantaj Arunaĉal-Pradeŝon. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj".

Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

LandojBarato, Butano, Nepalo

Koordinatoj28° 0′ 0″ N, 84° 0′ 0″ O (mapo)2884Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 84° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Areo27 500 km² (2 750 000 ha)

Birdospecioj202
Mamulspecioj130

Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj (Tero)
Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.
Koniferaroj apud Monto Gangkhar Puensum, Butano.

Priskribo redakti

La ekoregiono konstituas zonon de koniferaro kovrantra 27 500 da kvadrataj kilometroj ekde altitudo de 3 000 ĝis 4 000 m etendiĝanta ekde Gandaki-Rivero en Nepalo oriento tra Butano kaj en Arunaĉal-Pradeŝon. Ĝi estas parto de transira zono de la orientaliso, sude, al la palearktiso norde kaj estas la lasta arbara biotopo sub la arbolimo de Himalajo. Tiu ĉi estas borderata kun vivejozonoj ekde la herbejaj piedmontetoj al altaj pintoj kaj gastigas iom da birdoj kaj bestoj kiuj sezone migras tra tiuj zonoj, inluzive de tiuj koniferaroj, ĉiu el kiuj provizas per decidaj biotopoj dum diferencaj temperoj de la jaro. Plie la riveroj kaj riveretoj de la krutaj montarodeklivoj inundos sen ĉeesto de la arbaroj.

Orienta Himalajo ricevas humidecon de la bengal-golfa musono kaj tial estas pli humida ol la okcidenta kaj prezentas arbolimon je pli alta altitudo (4 500 m kompare kun 3 000 m en Okcidentaj Himalajo).

La ekoregiono limtuŝas la nordorient-himalajajn subalpajn koniferarojn, la orient-himalajajn subalpajn arbustarojn kaj herbejojn, la orient-himalajajn foliarbarojn kaj la himalajajn subtropikajn pinarojn.

Flaŭro redakti

Tiuj arbaroj tipe troviĝas je krutaj, rokaj norden-fruntantaj deklivoj. La plej komunaj arbospecioj estas Abies spectabilis, Larix griffithii, Juniperus recurva, Juniperus indica, Betula utilis, Acer spp., kaj Sorbus spp. La subarbaraĵo ampleksas riĉan komunumon de multkoloraj rododendroj, inkludante Rhododendron hodgsonii, Rhododendron barbatum, Rhododendron campylocarpum, Rhododendron campanulatum, Rhododendron fulgens, kaj Rhododendron thomsonii. Aliaj arbedoj rilatas al Viburnum grandiflorum kaj Lonicera angustifolia.

Tsuga dumosa troviĝas en pli humidaj areoj kaj malpli altaj altitudoj. Pinus wallichiana vegetas en pli sekaj areoj ĉirkaŭ Tibeto. Ĝi estas speciale komuna en Khumbu-Regiono. Taxus baccata estas grava sed ne komuna.

Juniperaj duonarbaroj vegetas en ebenaj, internaj rivervaloj, kun variaj specioj de saliko kaj prunuso. Tiuj en Tsarijatang-Valo en la butana Nacia Parko Jigme Dorji estas grava somera vivejo por la takino (Budorcas taxicolor).

Faŭno redakti

Tiu ekoregiono gastigas 130 [1] mamulospeciojn kiuj originas kaj de la orientaliso kaj de la palearktiso, inludante civetojn, martesojn, himalajan hemitragon (Hemitragus jemlahicus) kaj muntjakon. La himalaja moskulo, ĉasita por siaj mosko-glandoj, kaj la endanĝerigita malgranda pando estas gravaj loĝantoj por kiuj la koniferaroj estas tipa biotopo. La malgranda pando vivas je altitudoj inter 3 000 kaj 4 000 m kie troviĝas bambuosubarbaraĵo sub la abioj. Aliaj minacataj specioj trovitaj tie ĉi estas takino, himalaja kaprikorno (Capricornis thar), kaj himalaja hilopeto (Hylopetes alboniger) dum musorela mioto (Myotis sicarius), montara kuono (Cuon alpinus), azia nigra urso kaj himalaja hemitrago (Hemitragus jemlahicus) estas konsiderataj esti vundeblaj. Estas du preskaŭ endemiaj sciuredoj, superba flugsciuro (Petaurista magnificus) kaj nobla flugsciuro (Petaurista nobilis) kune kun tut-endemia musedo, himalaja apodemo (Apodemus gurkha).

Proksimume 202 [1]birdospecioj estas registritaj en tiu ekoregiono. El ili ses estas endemiaj :brunbrusta perdriko (Arborophila mandellii), Actinodura nipalensis (timaliedoj), ludlova fulveto (Alcippe ludlowi), Pnoepyga immaculata (timaliedoj), Tetraophasis szechenyii (fazanedoj), kaj Psittacula derbiana (papagedoj). La lastaj du estas limigitaj al areo de koniferaro en Arunaĉal-Pradeŝo . Minacataj aŭ endanĝerigitaj inkludas tibetan orelfazanon (Crossoptilon harmani) kaj blankmakulan monalon (Lophophorus sclateri) dum iom da aliaj birdoj estas sentemaj por vivejaj ŝanĝoj kaj tial estas potence vundeblaj. Tiuj ĉi inkludas sangan fazanon (Ithaginis cruentus), grizabdomenan tragopanon (Tragopan blythii), karmezinan tragopanon (Tragopan satyra), gvardan trogonon (Harpactes wardi) kaj la brunbrustan perdrikon. Efektive tiu ekoregiono estas parto de du endemibirdaj areoj de la organizaĵo Birda Vivo Internacie kaŭze de la nombro da birdoj por kiuj la koniferaroj estas gravaj por la reproduktado en naturo.

Minacoj kaj konservado redakti

La homa loĝantaro de tiuj altaĵoj estas tre malmulta kaj plimulto de la natura koniferaro restas kun konsiderinda proporcio en protektitaj areoj. Damaĝo estas kaŭzita kiam arboj estas hakitaj por provizi per brulligno por la lokaj loĝantoj aŭ por la turistoj aŭ por senarbarigo por paŝtado. Grandaj protektitaj areoj inkludas Konservadan Areon Anapurno, Nacian Parkon Langtang kaj Nacian Parkon Makalu Barun en Nepalo, Nacian Parkon Singalila en Barato, kaj Faŭnan Protektejon Sakteng , Nacian Parkon Jigme Singje Vangĉuk kaj Nacian Parkon Jigme Dorji en Butano.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2012-05-31.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj mezvarmaj koniferarbaroj
IM0501 Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0502 Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Nepalo,   Pakistano

Eksteraj ligiloj redakti