Preĝejo Elizabeto de Hungario (Szente)

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Szente.

Preĝejo Elizabeto de Hungario (Szente)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szente
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Szécsény
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, iomete gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento, en 1498 ĝi estis trakonstruita fare de István Werbőczy. En 1573 la turkoj detruis la kirkon, en 1663 ĝi estis rekonstruita, sed oni ne konstruis sanktejon. En 1708 denove trakonstruo okazis. La baroka orgeno estis farita en 1740, sed la muzikilo nun estas jam en Pannonhalma. En 1934 kvadrata, vasta turo estis konstruita, en 1972 interne la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto sur monteto, antaŭ kruco estis metita en 1932. En mezo de la fasado la turo reliefas, meze la enirejo funkcias. Iom flanke enirejo por la galerio estas videbla. Ĉe la navo enmasonita pordo troviĝas. En fino de la navo malalta sakristio aliĝas. La sanktejo estas rektangula. Interne restis origina partoj de pentrita kasona plafono. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1893, ĝi prezentas Elizabeton de Hungario. Menciindas naiva skulptaĵo pri Sankta Maria kun la juna Jesuo.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj redakti