Preĝejo Marteno de Tours (Csesztve)
Kirko Marteno de Tours estas signifa malnova romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Csesztve.
Kirko Marteno de Tours | |
---|---|
Kirko Marteno de Tours en Csesztve
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csesztve |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Érsekvadkert |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Tiu ĉi romanika preĝejo estis konstruita en 1212 (laŭ aliaj sciencistoj en 1272), ĝi estis signife trakonstruita en la 1450-aj jaroj laŭ gotiko. Dum dominado de turkoj la konstruaĵo ruiniĝis. En 1731 kaj 1757 incendioj okazis, la postaj renovigoj jam estis barokaj. En 1792 la baroka turo konstruiĝis. En 1885 la turo estis iomete altigita. Nova sakristio estis konstruita en 1914. En 1970 kelkaj partoj rericevis la mezepokan aspekton kaj la sakristio ricevis vestiblon. La nun videbla aspekto estas videbla ekde 2008.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto en rando de la vilaĝo. La fasado estas simetria, sed la konstruaĵo mem ne. En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas, tie estas ankaŭ la ĉefenirejo, sed estas ankaŭ flanke po unu enirejoj. La sanktejo estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. La absido teorie estas oklatera, sed ekstere videblas nur 3 lateroj kun 2 pilieroj. Ekstere kelkaj fenestroj restis el la romaniko kaj gotiko. Interne la bapta ujo devenis el la 14-a jarcento. La altara bildo estis pentrita en 1877.
Fontoj redakti
- hungare
- hungare
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj