Preĝejo Venkema Sankta Maria (Vác)
Kirko Venkema Sankta Maria estas romkatolika historia monumento en Vác, en loĝkvartalo „Felsőváros” (=Supra urbo). La neoficiale uzata nomo estas kirko de blankuloj. Tiu nomo venis pro vesto de dominikanoj.
Kirko Venkema Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa kirko Venkema Sankta Maria en Vác
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vác |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Vác |
paroĥo | paroĥa kirko |
Statuso | paroĥa kirko |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La kirko estis konstruita inter 1699-1755. Liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a kaŭzis la tre longan konstruan tempon. La internaj mebloj estis faritaj en la 1760-aj jaroj. La orgeno estis konstruita en 1870, riparita en 1951.
Mumioj redakti
En la 1990-aj jaroj oni restaŭris la preĝejon. Dum laboro oni trovis kelon, kie estis videblaj 265 ĉerkoj, interne ne ostoj, sed mumioj estis trovitaj. Aero de la kripto estas tia, ke la kadavroj mumiiĝis nature.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas laŭ la trotuaro en angulo de placo. 3 skulptaĵoj ornamas la fasadon: Domingo de Guzmán, Sankta Emeriko de Hungario, Senmakula koncipiĝo. La turo situas apud la sanktejo. La interna parto estas riĉe ornamita. Bildo de la ĉefaltaro prezentas preĝadon de Pio la 4-a.