Puck

urbo en nuntempa Pollando

Puck, kaŝube: Pùck, aŭ Pùckò, Esperante: Pucko, germane Putzig, estas urbo en Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Puck en samnoma distrikto Puck.

Puck
germane: Putzig

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Puck (Pollando)
Puck (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Pomeria provinco
Distrikto Distrikto Puck
Komunumo Komunumo Puck
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo Proksimume 1080700 (aglomeraĵo de Gdańsk)
Fondita en 12-a jarcento
Urborajtoj 1348
Koordinatoj 54° 42′ N, 18° 24′ O (mapo)54.718.4Koordinatoj: 54° 42′ N, 18° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 0 m
Areo 4,9 km²
Loĝdenso 3 130,4 loĝ./km²
Poŝtkodo 84-100
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GPU GP - (ekde majo de 2004, kutime ankoraŭ ne uzata)
TERYT 6222911031
Estro Hanna Pruchniewska
Titolo de estro Urbestrino
Adreso de estraro ul. 1 Maja 13
Poŝtkodo de estraro 84-100
Telefono de estraro 58 673-05-00
Fakso de estraro 58 673-05-33
Ĝemelaj urboj Teŝino (Pollando)
Stein (Meza Frankonio)
Konz (Germanio)
Gueret (Francio)
Komunuma retejo http://www.miasto.puck.pl
vdr

En la ĉirkaŭaĵo redakti

  • La grotoj en la proksima vilaĝo Mechowo
  • La kastelo/palaco en Rzucewo
  • La sanktejo en Swarzewo
  • La monumento de Antoni Abraham en Zdrada
  • Arkeologia parko: la setlejo de fokĉasistoj en Rzucewo

Historio redakti

Antaŭ 11 mil jaroj el la norda parto de Pollando malaperis la baltia glacia epoko. La malaperanta glaĉero kreigis la skizon de la tereno, t.e. morenoj, altaĵoj, valoj, lagoj kaj riveroj. Du miljaroj poste kreigis la marbordo de la Balta Maro, tiam kun la dolĉa akvo. Nur komence de nia erao la maro ekhavis la nunan aspekton kaj grandecon.

La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Puck devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K. t.e. en la paleolitiko. Oni trovis harpunon de tiu epoko en la monteto de la Puck-arbaro - tie vivis la ĉasistoj de fokoj, kaj ĝuste ili kreis la komenckulturon de tiu regiono. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj (t.e. 5 aŭ 2 mil jaroj a.K.) - pruvas tion la arkeologiaj trovaĵoj en la ĉirkaŭaĵo de Puck. Komence la homoj okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post la gregoj de rangiferoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj devenas el mezolitiko, oni trovis tie la hakileton faritan de la cervo-kornoj, la bronzan hakilon kaj la ŝtonan kaj silikan toporojn. Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton. Dum la tiamaj epokoj en la ĉirkaŭaĵo de Pucko abundis marĉoj kaj arbaroj.

Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

La arkeologiaj restaĵoj de kelkdekaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Puck montris la ekziston de tn. Kulturo de Rzucewo (legu: ĵucevo), datita de ĉ. la 5-a aŭ 3-a jc a.K.. La nomo de la kulturo devenas de la vilaĝo Rzucewo troviĝanta apude de Puck, la influo de tiu kulturo etendiĝis de la Golfo de Puck ĝis la elfluejo de la rivero Nemano (Njemeno). Inter la arkeologiaj trovaĵoj abundas la hakiloj kaj toporoj.

Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La tiamaj loĝantoj estis forte ligitaj kun la maro kaj danke al la sukcena vojo la Balta Maro estis ligita kun la Adriatiko (Adria Maro). La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Poste ankaŭ disvolviĝis la gren-kulturado, bredado de bovoj kaj kaproj. Sporade estis la ĉasado de la maraj mamuloj. Dum la unuaj jarcentoj la lokaj loĝantoj estis ĉefe aŭtoktonoj devenantaj de la Pomeria Kulturo kaj Kulturo de Oksywie kaj la ĝermanaj gentoj de gotoj kaj gepidoj sed tio iom post iom ŝanĝadis pro la alveno de slavaj gentoj.

Cent jaroj pkst la naskiĝo de Kristo al la regiono de Puck kaj Łeba alvenis gotoj kaj gepidoj , kiuj devenas de suda parto de Skandinavio (vidu la apudan mapon). Ili okupis la mezan Pomerion, la nordan Grandpolion, altaĵon de Elbląg kaj okcidentan parton de Mazurio. Ekzemple en Dębina troviĝas kromleĥo (ŝtoncirklo) kie troviĝas la tombejo de gotoj. Bedaŭrinde ĝis nun restis nur tri ŝtonegoj de tiu kromleĥo. Aliaj kromleĥoj troviĝas en proksimaj lokoj: Grzybnica, Węsiory kaj Odry. Dominado de gotoj sur tiuj terenoj estis inter la 1-a jc ĝis la 3-a jc.

Gotoj kaj gepidoj forlasis tiun terenoj, migrante sudorienten, post si ili lasis preskaŭ senhoman terenon, ĉar arkeologoj preskau ne trovas la spurojn de homa ekzisto de la tempo de la migrado de Gotoj. Ĉe la fino de la 4-a jc en la sud-orienta Pollando okazis la renkontiĝo de gotoj kun slavoj. Fine de la 5-a jc la slavaj gentoj jam okupis la tutan ĉemarbordan parton de Pomerio.

Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko.

La komenco de la loko Puck estas en la 6-a jc, tiam estis jam la granda fiŝista haveno, pluraj arkeologiaj trovaĵoj pruvas pri la vastaj komercaj kontaktoj de la iamaj loĝantoj de Puck. Tiuj arkeologiaj trovaĵoj estas esplorataj nun en la subakva esplorejo ĉe la angulo de Golfo de Puck kaj elfluejo de la rivero Płutnica (legu: pŭutnjica). En tiu subakva esplorejo estas la restaĵoj de la havenaj fortikaĵoj kaj la tri slavaj ŝip-ruinoj el la 10-a jc. Tiun subakvan esplorejon oni trovis en la jaro 1977.

Puck kiel administra centro ekfunkciis jam en la 11-a jc. Tiu loko tiam nomata „Purik” estis menciita en la dokumento en la latino, eldonita en la jaro 1283 en Świecie, signita de la pomeria princo Mściwoj la 2-a (Mestvino la 2-a). En la jaro 1309 estis konkerita de la Teŭtona Ordeno. La urborajtoj Puck ricevis de teŭtonoj en la jaro 1348 (vidu la apudan foton de la dokumento).

Dum la Dektrijara Milito (1454-1466) la urbanoj de Puck apogis Pollandon. En la jaro 1457 en Puck ekloĝis ekzilita el Svedio Karolo la 8-a (Svedio) (Karl Knutson Bonde) - la reĝo de Svedio. Kontraŭ la 15 mil da prusiaj markoj li ricevis de pola reĝo Kazimiro la 4-a Jagelonido kiel garantiaĵon la Teron de Puck. En la jaro 1460 Puckon denove konkeris la Teŭtona Ordeno, kaj Karolo la 8-a (Svedio) fuĝis al pola Gdansko. En la jaro 1466 la urbo Puck estis enkorpigita al Pollando kiel tn. Reĝa Prusio, kiu estis aŭtonomia parto de Pola Reĝlando.

La loĝloko fariĝis pli grava en la jaro 1567. Tiam pola reĝo Sigismondo Aŭgusto translokigis de Gdansko al Puck la bazon de kaper-floto. Poste la urbo fariĝis la unua pola haveno de militfloto sub la gvido de Ernest Weiher (Wejher). Lia filo, Jan Weiher (Wejher), etabligis tie ŝipfarejon, kiu funkciis ĝis la jaro 1626. Post la tridekjara milito (1618-1648) Pollando-Litovio (Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis tre malforta kaj estis invadita fare de Svedio tn. sveda diluvosveda konkero (1655-1660) kaj samtempe de Rusio, nur Gdansko, Puck kaj suda et-parto de Pollando ne estis konkerita (vidu la apudan mapon). La aliaj urboj kaj regionoj estis rapide konkeritaj. Flanke de Golfo de Puck la urbo Puck estis ŝirmata de la jaro 1656 fare de 42 militŝipoj de nederlanda floto kaj 10 danaj milit-ŝipoj. Tamen la militoj de la 17-a jc ege malriĉigis la urbon Puck.

La dispartigoj de Pollando-Litoviodispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj estis periodo en la historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: Rusia imperio, Prusio kaj Aŭstrio. La unua dispartigo okazis la 5-an de aŭgusto 1772 en kiu partoprenis Rusio, Prusio kaj Aŭstrio kaj Puck eniris Prusion. Dum la prusia administrado en la 18-a jc situacio ekonomia de la urbo malboniĝis. Iom kreskis la graveco de la urbo en la sekva jarcento.

En la jaro 1818 Puck ekestis la sidejo de distrikto Puck. Dum la dua duono de la 19-a jarcento okazis disvolviĝo de la urba kaj industria infrastrukturoj. En la jaro 1884 oni fondis la Societon por Beligado de la Urbo. De ĝia iniciato aperis la ĉemara parko. En la jaro 1899 Puck jam havis fervojan ligon kun Gdansko, kaj du jaroj poste kun urbo Krokowa (krokova).

Dum la komenco de la 20-a jc oni malkonstruis la urbajn fortikaĵojn. Oni komencis konstrui la masonitajn brikdomojn kaj estis finkonstruita la luterana preĝejo. En la 1912 oni establis en la urbo la negrandan elektrocentralon. En tiu tempo la urbo estis fama pro la produktado de biero, kiu estis vendata en la tuta Pomerio.

Rezulte de la Traktato de Versajlo (la 28-an de junio 1919) Puck denove estas en la limoj de Pollando (vidu la apudan foton). Pro tio okazis la tn. "La Geedziĝo (nupto) de Pollando kun la Balta Maro" kun la partopreno de generalo Józef Haller tio okazis la 10-11an de februaro 1920 (vidu la apudan bildon). Dum la jaroj 1920 – 1926 Puck estis la ĉefa milithaveno de Pollando. Tiam oni kreis la gvidantaron de la Mar-armeo kaj estis establita la Mara Aer-divizio.

En la jaro 1927 oni likvidis la distrikto Puck, kaj la urbo Puck eniris al la nova mara distrikto kun la sidejo en Wejherowo. Ĝis septembro 1939 en Puck estis garnizono de la Mara Aer-divizio. Ĉe la divizio funkciis la Ĝendarmejo Puck. Aŭtune de la jaro 1937 en Puck oni organizis la Kaŝubian Batalionon de la Nacidefendo.

Dum la jaroj 1939 – 1945 urbo Puck estis okupita de la nazia Germanio. Jam inter septembro kaj decembro de 1939 germanoj organizis en Puck la prizonon kie ili torturis viktimojn poste senditaj al la Masakro de Piaśnica. En la jaroj 1941-1944 estis en Puck labor-koncentrejo, filio de la germana ekstermejo de Stutthof, oni produktis en ĝi la pecojn (partojn, elementojn) por aviadiloj. La 12-an de marto 1945 Puck estis okupita de Ruĝa Armeo. Kvin tagoj poste okazis la ripeto de la tn. "La Geedziĝo (nupto) de Pollando kun la Balta Maro" kiu okazis unue kun la partopreno de generalo Józef Haller la 10-11an de februaro 1920.

La Dua Mondmilito feliĉe ne faris grandajn detruojn en Puck. Post la milito oni malkonstruis la preĝejon de evangelianoj. Sur la tereno de la aer-bazo (garnizono de la Mara Aer-divizio) oni establis la Puckan Mekanikan Entreprenon. En la jaro 1951 la urbo Puck eniris la distrikton Wejherowski, tamen jam en la jaro 1954 denove revenis la distrikto Puck.

Komence de la 60-aj jaroj de la 20-a jc en la urbo oni ordigadis la la parton de la marbordo inter la haveno kaj parko. Dum la sekvontaj jaroj la lokaj skoltoj entuziasmuloj de naŭtiko konstruis la ekzistantan ĝis nun la Maran Centron de Skoltoj. de la jaro 1975, post la sekva reformo de administracio en Pollando, la urbo troviĝis en la Vojevodio de Gdansko.

La paroĥejo estas unu el la plej novaj en la gdanska arkidiocezo. Ekfunkciigita oficiale la 30-an de aprilo 2000 fare de arkiepiskopo Tadeo Gocłowski, la Gdanska Metropolito. La nova paroĥejo estis kreita post la divido de la paroĥejo de Sanktaj Apostoloj Petro kj Paŭlo. En la jaro 2004 oni ekkomencis konstriu novan preĝejon por tiu paroĥejo, ĉar ĝis nun estis nur eta kapelo. De la jaro 2014 estas finkonstruita la preĝejo.

Dum la 1990-aj jaroj en la urbo oni ordigis la akvo-kanalizacian mastrumadon kaj purigadon de la Golfo de Puck. Danke al tiu agado la urbo Puck denove fariĝis la banloko (kuracloko). De la jaro 1999 la urbo denove estas ĉefurbo de la distrikto Puck en Pomerio. En la decembro 2011 en ĝi loĝis preskaŭ 12 mil da loĝantoj.

Historio de la lokaj judoj redakti

La unuaj judoj aperis en Puck post la jaro 1772. Inter ili estis i.a. instruistoj, entombigisto, pedelo kaj flegisto. De la jaro 1808 judoj povis setligi interne de la urbaj defendmuroj. Tiam rapide kreskis ilia nombro ĝis 10% de la loĝantaro. Tamen post la elmigradoj en la jaro 1895 ilia nombro falis ĝis nur 2%. La judoj okupiĝis cefe pri entrepreneemeco kaj komerco.

En la jaro 1913 inter 2753 loĝantoj de Puck estis 39 judoj. Malgraŭ malgrandiĝo de la juda socio en la intermilita periodo (inter la Unua Mondmilito kaj Dua Mondmilito) la judoj de Puck posedis jam propran sinagogon. En la jaro 1932 la juda socio de Puck eniris la judan komunumon de Kartuzy. Post 6 jaroj okazis la vana provo krei la sendependan judan komunumon en Puck.

Antaŭ la Dua Mondmilito en la urbo loĝis nur 12 judaj familioj. Tamen ilia sorto baldaŭ estis trtagika. Rezulte de la agoj de nazioj parto de ili estis transportita al Lodza geto, kie ĉiuj estis mortigitaj. La aliaj estis transportitaj al Stutthof - germana ekstermejo en okupita Pollando. Probable kelkaj estis mortigitaj dum oktobro 1939 en la Masakro de Piaśnica. La militon travivis nur kelkaj judoj de Puck.

Sinagogo en Puck estis konstruita en la jaro 1857, post la detruo de la malnova sinagogo. Ĝi situis ĉe la strato Brama Rybacka 28 (la fiŝista pordego 28). Dum la Dua Mondmilito nazioj tute detruis la sinagogon. La preciza dato ne estas konata. Post la milito oni ne rekonstruis la sinagogon.

La malnova sinagogo estis la unua juda preĝ-domo en Puck. Ĝi estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800 en la konstruaĵo de la ruinigita la Fiŝista Pordego kiu situis en la orienta fino de la strato Brama Rybacka. La lokaj judoj ricevis la Fiŝistan Pordegon de la urbo. Ĉirkaŭ la jaro 1850 oni malkonstruis la sinagogon kaj malfermita estis la nova konstruaĵo en la jaro 1857.

La juda tombejo estis establita en la jaro 1819. Dum la Dua Mondmilito estis tute detruita fare de nazigermanoj. Ĝis nia tempo ne restis eĉ unu juda steleo. La tombejo troviĝis ĉe la Ĉemara Parko, ĉe la strato Lipowa (tilia), ĝi ne estis ĉirkaŭbarita. Nun troviĝas tie placo sur kiu oni metis la ŝtonojn kiuj imitas la steleojn.

Historio de la preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo redakti

La fundamentoj de la gotika sanktejo estas de la 13-a jc. La nuna masonita preĝejo estis konstruita fine de la 14-a jarcento. Dum la jaroj 1556-1589 la preĝejon ekposedis luteranoj. Tre riĉa interno, i.a. la kapelo de familio Weiher (Wejher) el la 16-a jarcento. Fine de la 18-a jarcento la preĝejo estis provizita per la altaroj, kiuj ekzistas ĝis nun. Dum la jaroj 1892-1896 oni faris ampleksajn renovigajn laborojn. En la jaro 1962 oni enskribis la objekton al la rejestro de historiaj monumentoj.

La paroĥejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Puck estas unu el la plej malnovaj en Pomerio, kaj certe la plej malnova en la distrikto Pucki. Probable estis kreita en la unua duono de la 12-a jc, tuj post la anekso de Pomerio al la ŝtato de Piastoj fare de pola reĝo Boleslavo la 3-a en la jaro 1116 roku. Nun ĝi estas unu el ok paroĥejoj apartenantaj al dekanejo de Puck.

Historio de hospitaleco en Puck redakti

La komenco de hospitaleco en Puck estis jam en mezo de la 14-a jarcento. Pruvas tion priskribo en la libro de Konsilantaro de Puck en la jaro 1390, temis pri la ekzisto de la hospitalo de la Sankta Georgo ekster la defend-muroj. La hospitalo okupiĝis pri la lepruloj. La celo de la hospitalo ne estis la kuracado sed profilaktiko kontraŭ lepro. En la 16-a jc la hospitalo, kiu estis la posedaĵo de la Teŭtona Ordeno bruliĝis dum la milito.

En la jaro 1656, danke al la financa helpo de pola reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj Starosto (distriktestro) de Puck estis rekonstruita la hospitalo en Puck. Ĝi ĉefe plenumis la rolon de la azilo por malriĉuloj. En la jaro 1827 aperis la statuto de la hospitalo. Ĝi servis nur por la malriĉuloj de la paroĥejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo. De la 19-a jc la konstruaĵo servis jam nur al la kuracado, do ĝi estis vera hospitalo. De la jaro 1972 troviĝas en ĝi la loka muzeo (vidu la apudan foton).

De la 23-a de januaro 1898 en Puck ekkomencis sian agadon la Fratinoj de Sankta Elizabeta. Tiuj monakinoj flegis la malsanulojn kaj malriĉulojn. La neogotikan konstruaĵon kiun ekposedis la Fratinoj, ili transformis al malsanulejo. Tamen la 3-an de oktobro 1949 la hospitalo estis ŝtatigita. Ne plu estis do la posedaĵo de la Fratinoj, sed ili tamen ricevis la permeson flegi malsanulojn ĝis la fino de 50-aj jaroj de 20-a jc.

En la jaro 1899, laŭ iniciato de la germana urba Porpatruja Asocio de Virinoj, oni establis hospitalon je la nomo de Imperiistino Aŭgusta Viktoria. Ĝi estis financita de la Asocio kaj la distrikta municipo, en la hospitalo estis 20 litoj. Dungitaj en ĝi estis unu kuracisto kaj du flegistinoj. Printempe de la 1940 oni transdonis ĝin por la urbo. En la 1980-aj jaroj la internon de la konstruaĵo oni adoptis por la loĝejoj.

La 7-an de majo 1973 oni decidis pri kreo en la distrikto Puck la Institucion pri Sanprotektado. La celoj de ĝi estis kuracado kaj esplorado. Ĝis la majo 2013 la hospitalo portis la nomon de Franciszek Żaczek, sed poste ĝi estis transformita en Kompanion kun limigita respondeco (Klr) kaj ricevis la nomon Hospitalo de Puck. Ĝi troviĝas en la iama klostro (monakejo) de Sankta Elizabeta kaj la iama sidejo de la komunisma Distrikta Konsilantaro.

Historio de la Ĉemara Pejzaĝparko redakti

La Ĉemara Pejzaĝparko estis kreita la 5-an de januaro 1978 kiel unu el la unuaj en Pollando. Ĝi ampleksas la ĉemaran zonon de Białogóra ĝis Hel (terlango), Golfo de Puck kaj la komunumon Puck. En la jaro 1994 la Pejzaĝparko aliĝis al la sistemo de Baltiaj Protektitaj Terenoj. La karakterizaj elementoj de la parko estas: torfejoj kaj pluraj specioj de birdoj. En la jaro 2011 oni akceptis la planon de disvolviĝo de la parko.

Historio de la stacidomo redakti

En la jaro 1870, okaze de la konstruo de fervojo de Gdansko al Szczecin, la fervojo atingis la urbon Reda. Por la fino de tiu parto de fervojo estis necesa la konstruo de la stacidomo en Puck. Favora por tio estis la tendenco dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 19-a jc, ke kiam oni jam finkonstruis la ĉefajn fervojojn tiam oni komencis konstrui fervojojn inter la distrikt-urboj.

En la decembro 1897 oni komencis la konstruon de la unua parto de la nuntempa fervojlinio n-ro 213 de Reda al Puck. La stacidomo estis finkonstruita en la jaro 1898. La unu trajno venis al Puck la 15-an de decembro 1898. Oni planis samtempe ke la fervojlinio atingu la lokon Krokowa (krokova), sed tion sukcesis fari nur en la jaro 1903.

En la jaro 1918 Pollando reakiris la sendependecon post la fino de la Unua Mondmilito. Pri la limoj en Pomerio oni decidis nur en la jaro 1920. Tiam la fervojo de Reda al Puck ekestis en Pollando. La stacidomo en Puck estis la plej proksime de la maro lokita objekto de fervojo, pro tio oni konstruis portempan havenon kun la fervoja garaĝo.

En la jaro 1928 oni konstruis la stacidomon en Puck. La konstruaĵo ĝis nun estas unuparta, duetaĝa (partero kaj unua etaĝo) kaj estas ĝi kovrita per dudekliva tegmento. Dum la dudek jaroj inter la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito la stacidomo funkciis sen problemoj. Dum la Dua Mondmilito la tutan infrastrukturon de la fervojo en Puck okupis germanoj.

Post la fino de la Dua Mondmilito sufiĉe rapide oni sukcesis funkciigi la fervojon inter Puck kaj tuta Pollando. Tamen la funkciado de fervojo inter Puck kaj Hel dum la jaroj 1949–1951 estis iom komplikigita pro la milita graveco de Hel (terlango). Tio ŝanĝiĝis fine de la 50-aj jaroj de la 20-a jc.

En la jaro 1979 oni rompis la funkciadon de la fervojlinio inter Puck kaj Krokowa (krokova). Tiu linio ekfunkciis denove en majo 1983. Denove oni rompis la finkciadon de la fervojlinio inter Puck kaj Krokowa fine de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. En majo 1989 sur tiu fervojlinio tute estis rompita la funkciado de persontrajnoj kaj vartrajnoj.

Nun la stacidomo en Puck troviĝas sur la fervojlinio n-ro 213, la linio priservas la Helan terlangon, pro tio estas iom sezonfunkciado. De la jaro 1991 funkcias la linio por persontrajnoj de Gdynia al Hel. Parto de la trajnoj veturas de Gdynia al Władysławowo aŭ al Puck. De la 26-a de septembro 1993 de stacidomo Puck ekveturis la lasta persontrajno kun la vaporlokomotivo, nun funkcias sur tiu fervojlinio nur elektro-trajnoj.

Armeaj instalaĵoj redakti

En julio 1920 en Puck oni establis la Maran Aerbazon. Ĝi estis lokigita sur la tereno de la iama germana militbazo. Komence en ĝi estis nur malnovaj flugmaŝinoj de Germanio, Francio kaj Italio. Meze de la jaro 1923 la bazon oni komencis nomi: la Mara Aer-divizio. Iom post iom oni aĉetadis la novajn flugmaŝinojn kaj oni instruis novajn pilotojn.

En la jaro 1927 la divizio konsistis el la eduk-eskadro, la eskadro de la proksima kaj malproksima milit-rekono kaj eskadro de bombardado, la plotono de komunikado, la plotono de fotografiado kaj helpa administra subtrupo. Komence de la 30-aj jaroj de la 20-a jc oni decidis modernigi kaj unuecigi la ekipaĵon (flugmaŝinojn) de la divizio, preferante la polan ekipaĵon. Ĉefe temis pri la flugmaŝinoj: Lublin R.VIII kaj Lublin XIII. La 9-an de decembro 1932 la divizio eniris la mar-armeon. En la jaro 1934 la divizio konsistis el la du lini-eskadroj, la eduk-eskadro, la stab-plotono kaj la aer-eskadro. Mankis nur la torped-eskadro, ĉar ne sukcesi aĉeti la modernajn eksterlandajn flugmaŝinojn. Nur en la jaro 1938 sukcesis subskribi la kontrakton kun la itala firmao. Tamen Pollandon atingis nur unu el la ses menditaj flugmaŝinoj.

La 1-an de aŭgusto 1939 la Mara Aer-divizio posedis 31 flugmaŝinojn de la eduk-eskadro, sekret-serva eskadro, lini-eskadro kaj la akompananta plotono. En la divizio estis ankaŭ kelkaj milit-kutroj kaj milit-ŝipo Ślązak (sileziano). Dum la germana kaj sovetia Invado en Pollando en la 1939 jaro la milit-agoj estis tute rompitaj en la divizio kiam la 8-an de septembro 1939 la germanaj militaviadiloj bombardis ĉiujn flugmaŝinojn apartenantaj al la divizio.

La Mara Ĝendarm-divizio estis financita de la buĝeto de la Pola Mar-armeo. La divizion oni establis en la jaro 1937 roku, kaj ĝia milit-trupoj estis en Puck, Gdynia kaj en Hel. La estro de la divizio estis kapitano Bolesław Żarczyński. La divizion oni likvidis dum la fiasko de la defendo en la Gdanska Pomerio, dum la germana kaj sovetia Invado en Pollando en la septembro de la jaro 1939.

La Kaŝubia Bataliono de Naci-defendo estis la milit-trupo de la infanterio de Pola Armeo. La bataliono estis formita aŭtune de la jaro 1937 en Puck, Starzyno kaj Wejherowo. Ĝi apartenis al la Mara Brigado de Nacia Defendo. La estro de la pucka kompanio de la bataliono estis kapitano Tadeusz Florkowski. Dum la german-sovetia Invado en Pollando en la jaro 1939 la bataliono batalis en la defendo de la pola pomeria marbordo.

Sur la blazono la motivo de leono tenanta salmon aperis en la 16-a jc. Estas du versioj de la genezo de la blazono. La unua diras, ke la motivo de leono devenas de simbolo de Svedio, ĉar dum la jaroj 1457-1460 Puck apartenis al la ekzilita reĝo de Svedio Karolo la 8-a (Svedio) (Karl Knutson Bonde). La dua tezo estas ligita kun Gdansko. Puck kiel urbo estis subalterna de Gdansko, pro tio ekhavis unu el la leonoj de la gdanska blazono.

Bibliografio redakti

  • 1. Bahn Paul (2001): The Penguin Archaeology Guide, Penguin Books, Londono.
  • 2. Borzyszkowska-Szewczyk Mirosława, Pletzing Christian (2010): Śladami żydowskimi po Kaszubach. Przewodnik, Akademia Baltica, Gdansko.
  • 3. Domańska Hanna (1985): Puck, Ossolineum, Vroclavo.
  • 4. Ellwart Jarosław (2000): Kaszuby, Region, Gdynia.
  • 5. Groth Andrzej (1998): Historia Pucka, Marpress, Gdansko.
  • 6. Jabłoński Artur (1998): Wędrówki po Kaszubach. Od Gdyni po Hel, SZOR, Gdynia.
  • 7. Kaczkowski Ryszard (1986): Lotnictwo w działaniach na morzu, MON, Varsovio.
  • 8. Kmieciński Jerzy (1989): Pradzieje Ziem Polskich. Od paleolitu do środkowego okresu lateńskiego, PWN, Varsovio.
  • 9. Kokowski Andrzej (2005): Starożytna Polska, Wydawnictwo Trio, Varsovio.
  • 10. Kondracki Jerzy (2002): Geografia regionalna Polski, PWN, Varsovio.
  • 11. Kostka Jerzy Antoni (2010): Kostkowie herbu Dąbrowa, Z.P. POLIMER, Koszalin.
  • 12. Kościelniak Roman, Parafia św. Piotra i Pawła w Pucku, „Polska Dziennik Bałtycki Echo Ziemi Puckiej”, 23.10.2009, p. 11.
  • 13. Kościelniak Roman, Parafia Św. Faustyny Kowalskiej, „Polska Dziennik Bałtycki Echo Ziemi Puckiej”, 16.10.2009, p. 10
  • 14. Lorentz Friedrich (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskim, Gebethner i Wolff, Poznano.
  • 15. Mazoyer Marcel, Roudart Laurence (2006): A History of World Agriculture. From the Neolithic Age to the Current Crisis, Earthscan, Londono.
  • 16. Morgała Andrzej (1985): Samoloty w polskim lotnictwie morskim, Wydawnictwo Komunikacji i Łączności, Varsovio.
  • 17. Patock Jan, Szpital św. Jerzego w Pucku, „Zapiski Puckie”, n-ro 6, 2007.
  • 18. Samsonowicz Henryk (1990): Historia Polski do roku 1795, Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Varsovio.

Esperanto redakti

En la apuda vilaĝo Gnieździewo (prononcu: gnjeĵdzjevo) naskiĝis la help-episkopo sufragano de Pelplina Diocezo Konstantyn Dominik, esperantisto de la jaro 1909, kiu partoprenis la UK en Krakovo en la jaro 1912.

Komence de oktobro 2015 venis de Kartuzy al Pucko la Senata Esperanto-ekspozicio, kaj estis prezentita de la 8-a de oktobro ĝis la 8-a de novembro 2015. La Senata Ekspozicio dum sia turneo tra Pollando unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. Post la Senato la E-ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Slupsko, Kępice, Darłowo, Łeba, Miastko kaj Kartuzy / Kartuzio. Al Puck la ekspozicion invitis la lokaj esperantistoj de EDE-Pollando Halina Borysiewicz kaj doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kun la vic-prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun la Urbestrino de Puck. La vernisaĝo okazis la 29-an de oktobro 2015 je la horo 17:00 en la publika biblioteko[1]. La sekva urbo dum la turneo de la Senata Ekspozicio estis Darłówko (kvartalo de Darłowo).

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti