Robert Reuven Stiller (naskiĝis la 25-an de januaro 1928 en Varsovio -- 10-an de decembro 2016) – estis pola tradukisto, verkisto, lingvosciencisto kaj poligloto.

Robert Stiller
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1928 (1928-01-25)
en Varsovio
Morto 10-an de decembro 2016 (2016-12-10) (88-jaraĝa)
Etno judoj vd
Lingvoj germanaanglafrancarusaĉeĥamalajabelorusajidopolahispanasorabasanskrito vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Nina Stiller vd
Profesio
Alia nomo Tomasz Harasiuk • Józef Salmanowicz • Jerzy Szperak vd
Okupo lingvistotradukistoverkisto • poeto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • hindologo • eldonisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • translating activity • literatura kritikoĵurnalismoHindologioSkandinavistikoeldonado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Robert Stiller naskiĝis en familio de polaj judoj. Sian infanaĝon pasigis en Belorusio, la germanan okupadon en Varsovio. Soldato de Pola Enlanda Armeo. En 1947 forlasis katolikismon, en kiu estis edukita. Eniris al Pola Socialisma Partio (PPS). Laboris en la armeo. En 1952 finis studojn de la pola lingvo, studis ankaŭ slavistikon, ĵurnalismon kaj skandinavistikon en Rejkjaviko.

Krom tradukoj li estas aŭtoro de kelkaj libroj, eseoj lingvosciencaj kaj teatraĵoj. Kunkreinto de juda reformita komunumo kaj populariganto de la renaskiĝo de reformita judismo en Pollando. En la jaroj 60-aj kaj 70-aj publikigis kun pseŭdonomoj. Aŭtoro de la libro Semantyka zbrodni (Semantiko de la krimo) pri komunisma propagando rilate al la Masakro de Katin.

En la jaroj 80-aj kaj 90-aj de la 20-a jarcento kune kun filozofo kaj tradukisto Jerzy Prokopiuk kontribuis pri esoteriko por la revuo "Mój Świat" (Mia Mondo) publikigante serion da artikoloj pri magio, ankaŭ kunredaktis revuon "Gnosis".

En 2005 kandidatis al Pola Sejmo el la partio de Janusz Korwin-Mikke. Longe kunlaboris kun la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio.

Elektitaj tradukoj redakti

Mitologioj de la mondo:

Antologioj

Tradukoj de Stiller (ekz. prozo de Burgess) markas alligitaj artikoloj pri la aŭtora lingvaĵo, neologismoj, dialektoj kaj pri laboro de la tradukinto.

Propra kreado redakti

- Semantyka zbrodni (Semantiko de la krimo) – vasta, logika-lingva analizo de protesta notaĵo sendita de registaro de Sovetunio lige al malkovro de amasaj tomboj de polaj oficiroj en Katin (sub pseŭdonomo Tomasz Harasiuk)

- Żydowskie Abecadło (Juda aboco), 2011 – pri polaj artistoj juddevenaj

Bibliografio redakti

  • Magdalena Prokopowicz (redaktistino), Żydzi polscy. Historie niezwykłe (Polaj judoj. Eksterordinaraj historioj), Demart, Warszawa 2010, p. 316-317

Eksteraj ligiloj redakti