Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2010

Saluton Thomas,

Koncerne vian demandon, la informo pri Cangallo devenis de la angla versio de la artikolo je la 20-a de majo 2008, kiam mi tradukis ĝin. Ĝi ekde tiam ŝajne malaperis, do eble ĝi malveras. Ne hezitu kontroli kaj forigi la informon. Kore, Thomas Guibal 07:18, 14. Jan 2010 (UTC)

Dankon pro la respondo. Mi iom dubas pri la fidindeco de la informo, kiu ankaŭ en la hispana artikolo pri li mankas, sed aliflanke mi ankaŭ ne povas pruvi la malon. Do mi provizore lasas la informon. ThomasPusch 17:59, 14. Jan 2010 (UTC)

Dosiero:Navaro-dum-1037.png redakti

Hello ThomasPusch. I'm sorry but I don't speak Esperanto. Could you please upload your file [[Dosiero:Navaro-dum-1037.png]] into commons, so I can use it in other wikis (esp. in la:Garcias III Sanctii filius (rex Pampilonensium) and la:Regnum Navarrae)?--Xaverius 22:15, 15. Jan 2010 (UTC)

  Farite (done). ThomasPusch 09:48, 10. Feb 2010 (UTC)

Avatar: The Last Airbender redakti

Kara Thomas, vi skribis al mi pro "Avatar: The Last Airbender". Mi en la momento havas tro da taskoj kaj do ne povas plenumi vian peton. Krome miaj interesoj koncentriĝas nun pli al natursciencaj temoj, aktuale al tersciencoj, kvankam tiu ne estas mia fako. Sed mi sentas la devon, kontribui al natursciencaj artikoloj en Esperanto-vikipedio. Mi ĉiam ĝojas legi artikolojn de vi, ili ĉiuj montras vian lingvan kaj fakan kompetenton. Mi ŝatus foje konsulti vin retmesaĝe; xcu vi pretas doni al mi vian retadreson? --Alois 06:01, 20. Jan 2010 (UTC)

Se vi ekrane malfermis tiun-ĉi paĝon, en la listo "iloj" maldekstre vidu la ligilon "Retpoŝti ĉi tiun uzanton". Principe devus esti simple jen retpoŝti al mi. Mi neniam aktive uzis la jenan komunikovojon por retpoŝti al vikipediano, sed mem jam plurfoje tiuvoje ricevis mesaĝojn kaj ŝajne ĉiam senprobleme funkciis.

ThomasPusch 08:55, 20. Jan 2010 (UTC)

LearnNa'vi estas plagiatejo de WP-en, k do ne taŭgas kiel ligilo. Kwamikagami 22:07, 26. Jan 2010 (UTC)

Bone, dankon pro la atentigo: mi ne tiom detale komparegis la anglan vikipedian artikolon (imprese detalan) kaj la retejon, simple konstatis ke al mi la retejo aspektis tute informa kaj sen evidentaj danĝeroj. ThomasPusch 12:13, 27. Jan 2010 (UTC)

Kriaj koloroj redakti

Mi ja pretigis la funkciigan kodon de la ŝablonoj sed elektis la kolorojn kaj simbolajn bildojn Petro Tomasovski, ne plu aktiva en Vikipedio. Mi tute konsentas ke tiuj koloroj povus esti pli mildaj, kaj cetere ke oni povus elekti aliajn simbolbildojn. Bv fari ĉiajn plibonigojn, mi certe aprobos ilin. Arno Lagrange @ 11:20, 5. Feb 2010 (UTC)

Kara Arno,

sen povi mem eksperimenti pri la paĝaro "naskiĝintoj en..." kaj "mortintoj en...", mi proponus

1-e elekti similajn, nuancajn kolorojn, kiuj harmonias inter si kaj kun la bluo kaj ruĝo de ekzistaj kaj neekzistaj ligiloj, ekzemple la koloroj

  •  #447788
  •  #88bbcc
  •  #bbddee
  •  #ddeeff
  • 2-e nepre atenti ke ĉiuj skatoloj de paĝo estu same larĝaj (en kazo de dubo elekti samlarĝajn skatolomarĝenojn) kaj 3-e ĉi-tie rezigni pri la grafikaĵoj "lulilo" kaj "funebra ĉarego". Ili uzatas en la artikoloj "lulilo" kaj "funebro", do ne estos forĵetataj fare de iu roboto kiam ili ne plu uzatos en la kategorioj pri naskiĝintoj respektive mortintoj, sed en la kategorioj ili ne tre harmonias kaj ne helpas. Se estus taŭgaj piktogramoj, vere simple kompreneblaj, eblus pripensi meti tiujn, sed mi proponas rezigni pri ludema dekoro kaj havi simplajn, facile superrigardeblajn tabelojn en la kategorioj. La paĝaranĝo de la kategorioj sume estas en ordo kiel ĝi estas nun, ankaŭ aliaj paĝaranĝoj el alilingvaj vikipediaj branĉoj estas same en ordo, do eblus ŝanĝi la aranĝon sed ne necesas: Mi proponas minimuman laborinveston kaj ŝanĝon nur laŭ la supraj tri eroj. Sincere, ThomasPusch 09:49, 6. Mar 2010 (UTC)

    Kara Thomas, mi legis vian artikolon pri Laura Chinchilla - min perpleksigis la frazo: "kaj la 7-an de februaro 2010 ŝi fakte transprenos la oficon" - ĉu la ĝusta dato ne estas la 8-a de majo, kiel en la hispana versio? --Dominik 05:34, 10. Feb 2010 (UTC)

    Jes klare, vi pravas: Mi kopiis la daton "la 7-an de februaro 2010" de supra frazo kaj volis ŝanĝi iujn literojn la "la 8-an de majo 2010" ("8 maj", 4 literoj), por ŝpari tajpadon, sed tiam mi forgesis ŝanĝi la literojn .... mi jam iom lacis hieraŭ vespere kaj ne plene atentis... Bone ke vi tiom rapide konsciiĝis pri la nelogikaĵo, dankon! Jam mi korektis la erareton. ThomasPusch 09:30, 10. Feb 2010 (UTC)

    Kara Thomas, ĉio enorde - tiu artikolo donas bonan superrigardon al la politika kariero de Laura Chinchilla - estas rimarkinde ke en Latin-Ameriko virinoj nun sukcesas atingi altrangajn ŝtatajn postenojn. --Dominik 09:43, 10. Feb 2010 (UTC)

    Ĝermoj redakti

    Saluton Thomas!, mi rimarkis, ke vi aldonis al la ŝablono {{ĝermo}} koderojn por ke montriĝu taŭga bildo okaze de ĝermoj pri "politiko de Germanio", "geografio de Germanio", kaj "germana politikisto". Mi tamen ĉiam pensis, ke en tiaj okazoj oni profitu la eblecon aldoni plurajn ĝermokategoriojn per unu ŝablono, ekz. jene:

    • {{ĝermo|germana politikisto}} --> {{ĝermo|germano|politikisto}}
    • {{ĝermo|geografio de Germanio}} --> {{ĝermo|geografio|Germanio}}

    Je estiĝo de la novstila ŝablono jam estis esceptoj, ĉar kiam mi kreis ĝin jam ekzistis pluraj artikoloj pri brazilaj kaj italaj futbalistoj, kiujn oni kreis kiam ankoraŭ eblis uzi nur unu argumenton en la ŝablono, kaj kiujn mi ne korektis pro manko da tempo.

    Kion mi vi opinias pri la afero? Amike, WinstonSmith 15:25, 17. Feb 2010 (UTC)


    Mia ideo pri {{ĝermo|germana politikisto}} estas, ke sube ekaperu kategorio "germoj pri germana politikisto", kiun eblas ligi al la supera kategorio "germanaj politikistoj", kaj havas ĉiujn ĝermojn de germanaj politikistoj en unu ujo, por ebla cela ampleksigo ĝuste de tiu grupo de ĝermoj.

    La ŝablono {{ĝermo|germano|politikisto}} donas tute belan keston pri la ĝermostato de la artikolo paĝofine, sed elprovinte ĝin ekzemple en la nova artikoleto pri la politikisto Thomas de Maizière, konstateblas ke apud la artikole metitaj kategorioj aperas plus-signo (kiu indiku pri pluraj, kaŝitaj kategorioj), sed alklakante tiun signon ne venas iu ajn plia kategorio: Mi pensus ke eble tiu ŝablonoformo kreus enordigon kaj en kategorion "ĝermoj pri germano(j)" kaj "ĝermoj pri politikisto(j)", sed eĉ ne tio.

    Mia konkludo estas, ke oni preferu formon kiel {{ĝermo|germana politikisto}}, se oni volas enordigon en kategorion pri ĝuste tiu speco de ĝermo, kaj ke oni preferu la formon {{ĝermo|germano|politikisto}} se oni ne volas tian enordigon (ekzemple ĉar probablas ke la ĵus kreata ĝermo dum longa tempo restus sola en tia kreenda kategorio).

    ThomasPusch 15:58, 17. Feb 2010 (UTC)

    olimpika tabelo redakti

    Saluton, mi aldonis en la tabelon la jenajn frazojn: 1940 ne okazis pro la dua mondmilito, 1944 ne okazis pro la dua mondmilito, ĉar mi opinias, ke indas havi tie eĉ la jarojn, kiam la olimpikoj ne okazis. Iu nekonatulo povus pensi, ke ni forgesis skribi tien la jarojn 1940 kaj 1944. Zuazua 08:46, 26. Feb 2010 (UTC)

    Mi ne kontraŭas, nur iom simpligus per vortumo "1940 kaj 1944 ne okazis pro la Dua Mondmilito" por eviti ripeton, kaj tiam ankoraŭ proponas konsekvence pri la someraj olimpikoj aldoni "1916 ne okazis pro la Unua Mondmilito". ThomasPusch 08:53, 26. Feb 2010 (UTC)

    Bone. Zuazua 08:57, 26. Feb 2010 (UTC)

    Por ĝenerala kompreno: Temas pri la jena ŝablono. TP

    Ĉu vi ne volas fariĝi administranto? redakti

    Kara Thomas, vi estas unu el la 3 plej aktivaj vikipediistoj kaj tial mi demandas vin, ĉu ne estus utila, se vi havus statuson de administanto? Ĉar vi preskaŭ ĉiu-tage ĉe-estas, vi tiel havus la eblecon ankaŭ kunhelpi en la protekto antaŭ vandalismo unuflanke, kaj aliflanke vi tiel povus rekte mem korekti, kiam vi foje per tajperaro kreas malkorektan paĝonomon aŭ volas forigi tian post alinomado. Same kiam temas pri forigo de malplenaj malkorektaj kategorioj, ktp. - Mi scias, ke vi apartenas al tiu speco de laŭdindaj kaj modestaj homoj, kiuj neniam volas sin meti en la centron kaj tial ne proponas vin mem. Sed se iu estis taŭga kaj kvalifikita kiel administranto, tiam vi. Aldona ŝarĝo tio en via kazo ja ne estas, ĉar ĉiu-kaze vi jam faras tiom por vikipedio, ke vi oni ne povas vere fari pli, en iu senco vi estas administranto sen administraj rajtoj, kaj tio kelkfoje estas obstaklo, kiam ion vi volas rapide fari, kio postulas la teknikajn eblojn de administranto. Se vi do ne rifuzas, tiam mi volonte proponus vin kiel administranto. DidiWeidmann 10:48, 2. Mar 2010 (UTC)


    Viaj argumentoj bonas. Mia situacio ekde aprilo 2006 estas, ke mi ofte havas okazon vikipediumi en (malbone pagitaj, sed ne ĉiam laborintensaj) noktaj kuracistaj skipoj en mia kliniko, sen retkonekto, do mi hejme savas krudajn tekstojn en tekstprilaborilo, labore prilaboras kaj fine hejme enretigas la rezulton: Tia labormaniero bonas por verkado, sed malpli bonas por reta kontrolado kio krome aktuale okazas en vikipedio (tial mi relative malofte sekvas la evoluon de la kategorio "lastaj ŝanĝoj" aŭ partoprenas en la "diskutejo"). Nur foje mi ankaŭ hejme havas tempon en rekta retkonekto vikipediumi, krei kategoriojn, aldoni intervikiajn ligilojn aŭ ĝenerale sekvi la verkadon de aliuloj.

    Krome mi dum la venontaj monatoj ŝanĝos mian laborpostenon kaj ankoraŭ ne bone scias kiel tiam aspektos mia vivo. Tamen tio ne devas soni deprimige: Mia motivo ja estas ŝanĝi al pli bona laborposteno. Nur mi ne scias kiel ekzakte estos.

    Ĝustas ke ekde aprilo 2006 mi estas sufiĉe aktiva en Vikipedio, aparte en la esperanta branĉo, kaj - krom verki artikolojn - ofte korektas evidantajn tajperarojn, kreas necesajn novajn kategoriojn, kunkreas (kaj uzigas) ŝablonojn kaj faras aliajn taskojn kiuj ja estas administraj. Relative bone tio jam eblas sen statuso de administranto, sed vi pravas ke iuj taskoj pli simplas kun tiu statuso. Malgraŭ mia singardo kaj miaj duboj ne "voli promesi tro": Post pripenso mi ne kontraŭas proponiĝi kiel administranto.

    Sincere, ThomasPusch 10:46, 6. Mar 2010 (UTC)

    Kara Thomas, mi do proponis vin, vidu ĉi-tie. Amike DidiWeidmann 22:00, 18. Mar 2010 (UTC)

    Administraj rajtoj redakti

    Kara Thomas, jes! Volonte mi bonvenigas doni al vi administrajn rajtojn. Moldur 15:13, 24. Mar 2010 (UTC)
    Mi subtenas vian kandidatiĝon. Laŭregule, rajtojn vi ricevos du semajnojn post kandidatiĝo. Ŝajnas ke vi ricevas multajn subtenojn   AL @

    Saluton, mi estis atentigita pri la teksto "escepto en tio estas la argentina grafikisto kaj ĵurnalisto Francisco Luis Veuthey, multjara redaktoro de la revuo Kontakto, kiu laŭ propra eldiro reagis per forta alergio kaj embarasiĝis ne voli montri tion al la gastigantoj." kiun vi skribis en la artikolo Tarator kaj ricevis plendon pri ties neenciklopedieco. Ĉar mi mem emas konsenti, ke tiaj klaĉoj ne apartenas al enciklopedio, mi forigis ĝin el la artikolo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:26, 31. Mar 2010 (UTC)


    Mia celo ne estis klaĉi pri Francisco, sed mi foje emas ligi iujn informojn al Esperanto respektive esperantistoj en artikolojn, kiuj en si mem ne estas movadaj. Tiun teknikon ofte aplikas gazetaj ĵurnalistoj, kiuj ligas temojn "ŝajne fremdaj al la legantaro" al iu informo pli proksima al la legantaro - se ekzemple loka gazeto pri certa urbo ne simple raportas pri malproksima Universala Kongreso de Esperanto (kaj iuj averaĝaj legantoj de la urba gazeto eble demandos, kiel tia temo rilatu al ili), sed intervjue raportas pri civitano de la urbo, kiu vojaĝis al tiu kongreso kaj revenis al la hejmurbo kun multaj novaj internaciecaj impresoj...

    Laŭ mi rilatigoj de iuj artikoloj al Esperanto aŭ esperantistoj rajtas esti kaj ne aŭtomate konsideriĝu "neenciklopediaj". Se en firmao aŭ socia movado aŭ iu scienca fako laboras aŭ -is konata esperantisto, tio rajtas menciiĝi en la artikolo pri la firmao aŭ socia movado aŭ scienca fako. Se aperis libro en Esperanto pri iu konkreta temo, tio rajtas esti flankinformo en artikolo pri la temo, ktp. Tamen mi konfesas, ke la informo pri la forte malŝata reago de Francisco Veuthey pri la supo Tarator estas ĉe la limo inter rilatigo de temo al Esperanto unuflanke kaj simpla klaĉo aliflanke. Mi do ne protestas forigi ĝin. Ja restas la rilatigo al Esperanto, ke en la esperantlingva libro "internacie kuiri" aparte elstariĝas recepto pri la supo - kaj do sen ajna dubo certe ne konsidereblas klaĉo.

    Mi substrekas ke esperantlingva enciklopedio rajtas havi esperantistan nuancon kaj esti pli ol nur laŭvorta traduko el la angla aŭ rusa aŭ alia granda nacia lingvo... Male: Mi kritike konfesas ke mi mem samkiel aliaj vikipediistoj plej ofte maltro atentas pri tia rilatigo al Esperanto, simple ĉar dum verkado aŭ tradukado pri iu temo ni forgesas pri tiu ĵurnalisma atentoveka tekniko. Aliaj vikipediistoj cetere povas tion fari ankoraŭ multe pli bone ol mi, kiu ja estis proksime ligita al la Esperanto-movado dum 20 jaroj sed vivas ekster ĝi dum la lastaj 14 jaroj, do malhavas multajn aktualajn informojn.

    ThomasPusch 15:13, 31. Mar 2010 (UTC)

    PS: Por ekzemplo de tute diskreta rilatigo de artikolo al esperantistoj ekzemple vidu la foton maldekstran en la artikoleto cikonio...


    Mi kore dankas al vi pro via detala klarigo. Nun mi jam pli bone komprenas viajn intencojn. Mi pludonis vian klarigon al la persono kiu malkonenta atentigis min pri la "miso" en la artikolo. Mi instruis lin, kiel reagi, se li mem plu volus engaĝiĝi en diskuto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:23, 5. Apr 2010 (UTC)

    Bonan resaniĝon! redakti

    [Komence de aprilo 2010 en akcidento rompiĝis pieda osto de mi, necesis operacio je malfacilaj cirkonstancoj en Litovio, iom problemis la sekva transporto al okcidenta Eŭropo kaj dum pli ol tri monatoj mi povis neniel paŝi per tiu kruro, kvankam post ses semajnoj pro financa premo mi decidis daŭrigi la profesian laboron de kuracisto en psikiatria hospitalo, en kiu ne saĝis labori kun tia malhelpo...]

    Kara Thomas! Bonan resaniĝon deziras al vi kaj kore salutas Moldur 09:52, 14. Apr 2010 (UTC)

    Saluton, Thomas. Espereble vi tre baldaŭ resaniĝos. Kore --Tlustulimu 11:08, 14. Apr 2010 (UTC)

    Dankon! Thomas 13:55, 14. Apr 2010 (UTC)

    Saluton Thomas, ĉu vi povus atentigi vikipediiston Pravoslav8, kiu senĉese alinomas vortojn en artikolo pri ciganoj al romaloj? Romalo eĉ ne estas en PIV. Liaj kontribuoj estas jen: [1]. Dankon. Zuazua 07:29, 22. Apr 2010 (UTC)

    Forigenda estas ankaŭ Diskuto:Romaloj. Zuazua 07:56, 22. Apr 2010 (UTC)

    Saluton. Ĉu la propra asocio elektis la vorton Kotdivuara anstataŭ Eburborda? Tiele ili elektis la francismon anstataŭ la esperantan nomon? --Seminario 10:46, 22. Apr 2010 (UTC)


    Jes, ili mem elektis, kaj mi mem komence miris pri la por mi nekutima formo. Vidu la retan ligilon pri bazaj informoj pri la asocio en la retejo de UEA. Se vi volas, vi povus esprimi vian miron ĉe la asocio mem aŭ ĉe UEA - mi ne kulpas, nur respektis la asocian nomon (kiel faras UEA, kiu mem - vidu la paĝotitolon "ebur-bordo.html" - principe uzus la nomon Ebur-Bordo).

    ThomasPusch 10:51, 22. Apr 2010 (UTC)

    Vulkanologio redakti

    Dankon pro la atentigo. Ĉu vi bonvolus kontroli, ĉu ĝustas nun? Antaŭdanke, --Bea 13:42, 22. Apr 2010 (UTC)

    Dankegon pro via helpo! Amike, --Bea 13:57, 22. Apr 2010 (UTC)

    Informkesto pro blazonoj? redakti

    Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi okupiĝas pri artikoloj, kiuj temas pri blazonoj de landoj. Ĉu mi kreu por ili novan informkeston? Se jes, kiujn parametrojn ĝi havu? Kore --Tlustulimu 18:23, 27. Apr 2010 (UTC)


    Mi post pripenso decidiĝis kontraŭ porpa informkesto, ĉar la alilingvaj modeloj havas amason da parametroj, por kovri ĉiun eblan bezonon, sed ĝis nun mi spertis ke tre malmultaj parametroj uziĝas. Se oni havas libere adapteblan keston po artikolo, oni pli simple adaptiĝas al la tre malsamaj politikaj situacioj en la unuopaj landoj. Mi persone pensas ke eblas pli bone elturniĝi sen ŝablona informkesto ol kun ĝi. Ĉu enorde? ThomasPusch 18:28, 27. Apr 2010 (UTC)

    PS: Tamen pro unueco mi ankoraŭ iom post iom aplikos la saman dezajnon al la pli aĝaj paĝoj pri naciaj blazonoj - mi timas, ke pli multo el ili ĉiukaze estis verkaĵo de mi, ĉar pri tiu krompaĝo flanka al ĉiu ajn artikolo pri nacia ŝtato ŝajne ne multaj vikipediistoj ĝis nun entuziasmiĝis...

    Helpopeto redakti

    Saluton, mi estas Smash kiu kreis la ŝablonon informkesto ekstersunsistema planedo, sed ĉar mi ne tro bone konas la kodon por tiaj aferoj, la rezulto ne estis tiom bona ol esperite. Mi plana redakti plurajn artikolojn pri ekstersunsistemaj planeodj kaj la informkesto donus al ili tre bonan aspekton, do mi petas helpon por plibonigi ĝin. Mi ŝatus ke ĝi similu al kio aperas en la angla vikiartikolo 14 Herculis c sed mi ne sukcesas. Ankaŭ okzas ke la informkesto aperas en la suba parto de la artikolo anstataŭ en la la supra parto, kial okazas tiel?

    Dankon 08.05.2010

    Saluton, Smash. Mi ĵus korektis tion, ke la kesto aperas je la fino. Mankis simpla kodero |} je la fino de la tabelo. Kore --Tlustulimu 15:42, 8. Maj 2010 (UTC)
    Koran dankon, Tlustulimu. Ĉu eble vi ankaŭ povas helpi plibonigi ĝin, por ke ĝi estu pli belaspekta kaj kompleta ?? Kore -- Smash 8. Maj 2010
    Ne dankinde, Smash. Mi jam forigis la strangajn spacojn, kiuj aperis en PSR B1257+12 A. Kaj mi aldonis la ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}} al la informkesta fino. Kore --Tlustulimu 15:56, 8. Maj 2010 (UTC)
    (+) Ĉu estu pliaj parametroj? Se jes, kiuj? --Tlustulimu 15:57, 8. Maj 2010 (UTC)

    Bele, ke vi tiom bone interkomunikas sur mia diskutpaĝo. Mi havas la impreson ke mia pli detala atento ne estas bezonata. Sentu vin liberaj fini la diskuton ĉi-tie. ThomasPusch 16:10, 8. Maj 2010 (UTC)

    Translation request redakti

    Firstly, thank you for your work on translating Moskva Venko-Taga Parado 2010. I am not sure if you may have noticed that most of the photos (and all of the videos) on en:2010 Moscow Victory Day Parade come from Kremlin.ru under a Creative Commons licence as noted at commons:Template:Kremlin.ru - you may notice that this template does not yet have an Esperanto translation/documentation. Is there any possibility that you may be able to do the Esperanto translation of this template? If you don't know how to do the actual documentation, you may place the translation on my English Wikipedia or commons talk page (same username), and I can do this up. Any assistance you can give would be great. Cheers, --Russavia 23:01, 12. Maj 2010 (UTC)

    No problem:   Jam farite (Сделано): Here. Greetings, ThomasPusch 08:50, 13. Maj 2010 (UTC)

    Navigilo2 redakti

    Saluton Thomas Pusch, mi vidis, ke vi ŝanĝis la ŝablonon:Romiaj provincoj. Kial vi enmetis tabelon kaj forprenis la ŝablonon Navigilo2, uzata nur por navigiloj? Kore, --→ Airon 19:10, 30. Maj 2010 (UTC)

    Saluton Michael, mi komentis mian paŝon en la koncerna diskutpaĝo. Estas bone pliordigi malordajn paĝojn (kaj mi apreze vidas ke vi multon faras tiudirekte), sed mi ne pensas ke necesas perforte premi ĉiun funkciantan navigilon en la dezajnon "navigilo2". Ĉi-tie la ĝisnuna dezajno - kiom ajn simple programita ĝi estas (en simpla tabelo) - ŝajnis kaj ŝajnas al mi pli bona ol la de vi proponata ŝanĝo. Pardonu se mi nur komentis mian paŝon en la artikola diskutpaĝo kaj ne aldone ankaŭ en via persona... Nun mi devas liberigi la komputilon - se vi volas pli detalan komenton de mi morgaŭ, vi realskribu min.

    Sincere, ThomasPusch 19:56, 30. Maj 2010 (UTC) (sufiĉas se vi nomas min Thomas, "Thomas Pusch" sonas tre formale...)

    Forigitaj kategorioj redakti

    Saluton ThomasPusch. Kial vi forigis kategoriojn Eldonaĵoj de XXX? P.Fiŝo§@ 05:36, 7. Jun 2010 (UTC)


    Mi sabate forigis tri neuzatajn kategoriojn. La loglibro notas:

    En la unua kaj tria kazo simple mankis la plurala finaĵo "-j", en la dua centra litero "-i" (la organizaĵo mem nomas sin "Hungaria Esperanto-Asocio"). Mi en la listo pri forigendaj artikoloj vidis vian peton forigi pliajn kategoriojn kiuj mise malhavas la pluralan finaĵon "-j", sed de tiu listo nun nur forigis la kategorion pri Bero (de kiu ekzistas bona kategorionomo Eldonaĵoj de Bero. Do fakte mi tute ne konscias esti foriginta eĉ solan kategorion, kies nomo estus "eldonaĵoj de ..." (plurale).

    Ĉu mi jam respondis al via demando, aŭ al kio vi aludas? Ne hezitu klarigi vian demandon - mi sendube neniam forigus ion malbonintence, kaj en kazo de dubo ankaŭ eblus vidigi aŭ malfari forigon...

    Sincere, ThomasPusch 10:41, 7. Jun 2010 (UTC)

    Saluton, sorry to bother you redakti

    Saluton, I don't know if you've seen my message on the forum. Maybe you can help us. I wish you a pleasant and sunny summer. Koran dankon! Capsot 17:03, 7. Jun 2010 (UTC)

    Pardon me: What forum you are talking about? ThomasPusch 19:34, 7. Jun 2010 (UTC)

    Sorry, I should have been more explicit but I am new here, I meant the Komunuma Portalo. Sorry again. Have a nice day.Capsot 20:17, 7. Jun 2010 (UTC)

    Kara Thomas, ĉu vere H. Keupp estas filo de katolika vilaĝa pastro? Tio ja estas iom dubinda. Mi supozas ke tamen protestanta. Prefere rekontrolu, kaj eble forstreku la vorton "katolika" ĝis vi trovos evidentigon de tiu aserto. Amike kaj sincere salutas Moldur 21:58, 16. Jun 2010 (UTC)

    Prave! Mi verkis iom tro haste, kaj tiom profunde havas en mia cerbo la ligon bavareco=katolikeco ke enŝteliĝis la vorto "katolika". Kaj tio kvankam mi verdire konas multajn bavarajn protestantojn :-), scias pri la grandaj diferencoj inter bavaroj ĝenerale kaj frankonoj aparte kaj mem por Esperanto aktivis en granda protestanta kongreso en la "katolika" bavara ĉefurbo Munkeno - mi do devus povi diferenci... Koran dankon pro via atento: la vorto "katolika" jam estas strekita, kaj la vorton "vilaĝa" (el la germana teksto) mi ankaŭ forprenis, ĉar ĝi ne ŝajnas al mi esenca. Kontrollegado de novaj tekstoj ja estas utila tasko! Ĉiukaze la prelego de H. Keupp, kiun mi aŭdis sabate (vidu la fotoindikon), estis tute interesa, kaj tial li kompense ricevis artikoleton en nia vikipedio. ThomasPusch 05:48, 17. Jun 2010 (UTC)

    Ĝemelaj urboj redakti

    Saluton, kaj dankon pro viaj klarigoj. Sendube "partnera urbo" estas almenaŭ same bona esprimo kiel "ĝemela urbo", eble pli bona, ĉar ĝemelojn oni ne povas elekti. Mi antaŭe neniam vidis tiun ĉi esprimon kaj pro tio supozis, ke temas pri germanismo.

    Tamen mi ne konscias, ke mi faris tian ŝanĝon en la artikolo pri Tyresö. En via versio de 2010-06-11 (kaj en antaŭaj versioj) estis la germana esprimo "Partnerstädte". Ĝin ŝanĝis ne mi, sed Vikipediisto:Kani, al "Ĝemelitaj urboj". Ĉar miaopinie "ĝemeli" ne estas transitiva, mi ŝanĝis al "ĝemelaj". Jen mia sola krimo.

    Per via deklaro, ke mi "probable ankaŭ alie" faris tiun ĉi ŝanĝon, vi iom maltrankviligis min. Mia memoro nenion tian indikas, sed vi ja certe havas kialon por aserti tion. Mi trarigardis miajn kontribuojn ĉi-jarajn, sed ne trovis, ke ie mi ŝanĝis ion rilatan al "partneraj urboj". Povas esti, ke en pasintaj jaroj mi faris. Tiuokaze mi petas pardonon.

    Rilate al la artikolo pri Tyresö mi nun ne scias, kion fari. Certe vi ne deziras, ke mi remetu la germanan vorton "Partnerstädte". Pro tio mi proponas, ke vi mem ŝanĝu tiel, kiel vi volas. Mi certe ne komencos redaktomiliton.

    Ĉion bonan, Aisano 20:40, 20. Jun 2010 (UTC)


    Tre bone, dankon pro viaj klarigoj - vi tute pravas ke "ĝemelaj" pli bonus ol "ĝemelitaj" kaj Kani sendube havis bonan intencon fintraduki la forgesitan germanlingvan vorton "Partnerstädte" ... aparte de tio ke klare ankaŭ mi bonintencis fine en Esperanto plenigi la truon de vikipedia artikoleto pri Tyresö, movade "grava" loko pro la samnoma deklaracio, kvankam mi pretervidis traduki el la germanlingva tekstomodelo tiun unu vorton. Mi tre ĝojas ke ne temas pri superflua redaktomilito kaj pardonpetas supozi ke vi eble ankaŭ alie faris tian ŝanĝon: Mi simple supozis, sen fakta bazo (alikaze mi forlasintus la vorton "probable"), kaj pardonpete konfesas ke sen havi konkretan suspekton devintus skribi "eble", ne "probable"... Iom mi lastatempe streĉiĝis pri aliaj redaktomilitetoj, pardonu ke tio fuŝetis mian tonon :-).

    En la teksto "Tyresö" mi fintradukos la germanan vorton per "partneraj urboj", kaj fino.

    Havu bonan tempon, ThomasPusch 11:03, 21. Jun 2010 (UTC)

    Bonege – eble ankaŭ mi ne estis plej bonhumora skribante mian respondon. Tio okazas. – Aisano 18:17, 21. Jun 2010 (UTC)

    Futbala mondĉampionado redakti

    Saluton, ThomasPusch, mi rimarkas, ke vi enmetas multloke la informon, ke iu futbalisto "aktuale partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010" aŭ simile. Tre bone – sed tiaj informoj eksaktualiĝos post kelkaj semajnoj. Ĉu vi volas tiam okupiĝi pri la forigo de la vorto "aktuale" kaj la ŝanĝo de "partoprenas" al "partoprenis"? Mi certe ne kontraŭas, sed ĝi ŝajnas laboro nefruktiva kompare al kelkaj semajnoj, dum kiuj la vorto "aktuale" estas ĝusta.

    Nur persona opinio. Mi ne tre kompetentas pri futbalo, sed certe por multaj, eĉ multegaj, ĝi estas temo ege grava.

    Umberto 20:12, 27. Jun 2010 (UTC)

    Nu, ne estos multaj artikoloj, kaj mi konscias pri la duobla laboro post iom da semajnoj ŝanĝi la as-formon al is-formo. Tamen eĉ pli stulte estus nun skribi "partoprenis", kiam la evento ankoraŭ okazos du semajnojn. Mi vole-nevole havos la laboron post iom da semajnoj (aŭ tiam kiam la koncerna teamo hejmenvojaĝos el Sud-Afriko, do eble jam tre baldaŭ) reviziti kaj korekti la artikoloĝermojn, sed ĉar temas pri superrigardebla nombro da tekstoj mi pretas kaj faros.

    ThomasPusch 20:50, 27. Jun 2010 (UTC)

    PS: Mi eĉ ne dirus ke futbalo por mi persone estas treege grava... Mia 6-jara filo entuziasmas pri la mondpokalo, kaj multaj el miaj junaj pacientoj ankaŭ (jam tial necesas al mi esti informita). Mi interesite sekvas la evoluon, sen ekstremaj emocioj, sed ĉiukaze mi konscias ke la naciaj teamoj kaj multaj unuopaj futbalistoj estas personoj de publika intereso kaj ke tial ili meritas mencion en vikipedio. Kiel eblas vidi, miaj ĝermoj pri unuopaj futbalistoj estas tre mallongaj, koncize mencias nur la plej esencajn informojn... Mia nuna celo estas nur havi plej bazajn informojn. Sed ĉar mi per la ĝerma koncizeco ŝparas multan tempon kompare al pli longaj artikoloj, al mi tute enordas investi la laboreton post iom da semajnoj reviziti la paĝojn por ŝanĝi la as- al is-formo...

    Saluton Tomaso, mi ĵus revenis el IJK 2010 kaj klopodis tuj almenaŭ iomete verki pri ĝi en la koncerna artikolo. Rerigardinte la liston ĉe Internacia Junulara Kongreso, mi tre pozitive surpriziĝi rimarkinte, ke evidente plejparte vi kreis/redaktis artikolojn pri ĉiuj IJK-j okazintaj, kio delonge mankis al mi (ekz. kontraste al la UK-j). Mi nur demandas vin: De kie vi prenis la informojn? Mi ja mem antaŭe volis fari samon, sed informojn ne havis; kaj ĉiukaze indus noti la fonton ĉe la artikoloj, almenaŭ ĉe kelkaj. Krome mi ŝatus atentigi vin, ke la markilo "<center>" en la Vikipedio (kaj ne nur tie) estas arkaiĝinta, tial vi prefere ne uzu ĝin. Finfine, centrigitaj bildopriskriboj ne estas kutimaj kaj oni preferas simple lasi la tekston aperi tiel kiel la aktuala stilfolio preskribas - tiel tiajn detalojn de la aspekto povas influi la uzanto mem, malkiel se vi per "center" ordonas centrigitan aspekton. Tio tamen estas nur teknikaĵo, kaj mi per tiu ĉi kontribuo unuavice volis laŭdi vian laboron kaj danki pro ĝi! Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:36, 2. Aŭg 2010 (UTC)

    Mi en multaj artikoloj nur prenis la bazajn informojn pri loko kaj nombro de partoprenantoj, kiuj jam estis en la listo de la artikolo "IJK", kaj eble aldonis iom da bazaj informoj pri la kongresa urbo - el alilingva vikipedia artikolo pri la urbo: la rezultan teksteton mi sincere deklaris artikola ĝermo. Tie kie mi aldonis pliajn informojn, mi se eble indikis skriban fonton (ekzemple en la artikolo IJK 1986 eĉ historian artikolon de mi mem, tiam 21-jara), sed en multaj aliaj kazoj mi mem havis iom da informoj ankoraŭ en la kapo - ekzemple ke la urbo de la IJK 1992 elektiĝis memorige "pri la malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj en la fama vojaĝo de Kristoforo Kolumbo 500 jarojn antaŭe, kaj ankaŭ pri la fondo de la urbo Montrealo, la plej granda urbo de la franclingva kanada regiono Kebekio, antaŭ 350 jaroj". Eĉ se ne mi, sed nur mia fratino kaj multaj amikoj persone estis en tiu IJK, mi ja havis multajn informojn pri la tiama IJK-organizado, tiutempe estante aktiva estrarano de TEJO. Tamen mi delonge ne plu havas paperajn kopiojn de la estrarkunsidaj protokoloj, kaj ankaŭ krome apenaŭ konservis iujn esperantlingvajn paperaĵojn (gazetojn, kongresajn librojn ktp.). La malmultajn de mi konservitajn fontojn (ekzemple la dua informilo de la IJK 1979, titolpaĝo de kongresa libro pri la UK 1987, insigno de la IJK 1988 ktp.) mi plejparte jam vikipedie "ekspluatis". ThomasPusch 07:57, 5. Aŭg 2010 (UTC)

    Aldono de kodo redakti

    Saluton Thomas! Ĉu vi povas redakti MediaWiki:Common.css aldonante sube de la paĝo la sekvan kodon, por ke la ŝablono:LimigitaIndekso funkciu?

    /* Klasoj por Ŝablono:LimigitaIndekso */
    .toclimit-2 .toclevel-1 ul,
    .toclimit-3 .toclevel-2 ul,
    .toclimit-4 .toclevel-3 ul,
    .toclimit-5 .toclevel-4 ul,
    .toclimit-6 .toclevel-5 ul,
    .toclimit-7 .toclevel-6 ul { display: none; }
    

    Dankon, --→ Airon 08:55, 17. Aŭg 2010 (UTC)

    Saluton! Ĉu vi unuademande ankoraŭ povus pli detale klarigi kion ekzakte la ŝanĝo celu? Kaj ĉu duademande ne estus pli praktike se anstataŭ mi, kiu ĝis nun ankoraŭ ne okupiĝis pri la kodaro, la administrantoj Tlustulimu aŭ Arno Lagrange, kiuj laste plejparte prilaboris la kodon kaj do enlaboriĝis, farus la ŝanĝon?
    Sincere ThomasPusch 18:40, 17. Aŭg 2010 (UTC)
    Saluton! Ĝi kaŝas erojn de la indekso per CSS- klasoj, kiel videble ĉi tie. Mi petas al alia administranto se vi timas pro eraroj. Kore, --→ Airon 17:45, 21. Aŭg 2010 (UTC)
    Resaluton kaj dankon pro la klarigeto. Tamen jes mi proponu ke vi prefere (vidu supre) demandu al Tlustulimu aŭ Arno. Mi pretas sen finenlaboriĝo fari la ŝanĝon se ili ambaŭ ferias kaj ne reagas, sed forte supozas ke ili ja povas helpi. Sukceson! Sincere, ThomasPusch 16:55, 22. Aŭg 2010 (UTC)

    Saluton, mi ĵus korektis en kelkaj el viaj lastaj artikoloj pripolitikaj kelkajn erarajn putĉojn al puĉo. Amike.--kani 22:36, 18. Aŭg 2010 (UTC)

    Koran dankon. Mi cerbumas kio okazis al mi ke mi plurfoje mistajpis... eble mi pasintmonate tro multe skribis pri futbalo kaj influiĝis pro la vorto matĉo, kiu ĝustas sed aspektas al mi tiom stranga ke mi ĉiufoje devis devigi min skribi la esperantlingve nekutiman konsonantokombinon "tĉ": Mi tre atentos ke neniuj pliaj vortoj erare infektiĝos! Redankon, ThomasPusch 11:37, 19. Aŭg 2010 (UTC)

    Provlegado redakti

    Saluton, Thomas. Mi ĵus tradukis la artikolon mikroformatoj el la germana versio (de:Mikroformate). Ĉu vi povus provlegi kaj iomete korekti ĝin? Amike --Tlustulimu 14:55, 8. Sep 2010 (UTC)

    Jen mia propono de eta pluredakta paŝo. Videblas pluraj ruĝaj ligiloj, kiuj ne misruĝas sed vere signas temojn ĝis nun mankajn en la esperantlingva vikipedio. La stilo ne perfekte glatas, sed la temo vere tre specifas kaj ne facilas meti la klarigojn en vere simplan lingvaĵon. Eble tamen mia plupaŝo estas iom da helpo. Almenaŭ mi riparis iujn mise ruĝajn ligilojn, pri kiuj tamen ekzistas esperantlingvaj tekstoj kaj kiuj facile ligeblis.

    Sincere, ThomasPusch 16:31, 8. Sep 2010 (UTC)

    Dankon, Thomas, pro via rapida glatigo de la artikola stilo kaj la bluigo de kelkaj ligiloj. Amike --Tlustulimu 16:34, 8. Sep 2010 (UTC)

    Uzantobloko kaj lingva demando redakti

    Saluton, Thomas. Eble vi rimarkis mian unusemajnan blokon de Jujijo post lia kverelema diskutado kaj ĝenemo pri aliaranĝo de funkciantaj ŝablonoj. Li ja estis kelkfoje admonita en la diskutoj, ne nur de mi, sed ankaŭ de aliaj. Sed li ne ŝanĝis sian diskutomanieron. Krome li sendiskute rekreis kelkajn ŝablonojn kaj poste kritikis la malfarojn en nekolega maniero.

    Nun mi havus lingvan demandon al vi. Kiel oni povus traduki la germanan verbon "trollen", kiu en tiaj kazoj estas ofte uzata en la germana vikipedio? Amike --Tlustulimu 10:36, 13. Sep 2010 (UTC)

    La verbo troli, teorie lingve ebla, probable ne estus bone komprenebla de ĉiuj. Vi pensas pri "agi/konduti kiel interreta trolo", ĉu ne? Kial ne simple uzi tiun vortumon?

    ThomasPusch 11:16, 13. Sep 2010 (UTC)

    Dankon, Thomas, pro via lingva rekomendo. Amike --Tlustulimu 16:44, 9. Okt 2010 (UTC)

    Ŝablono:Informkesto televida kanalo redakti

    Saluton, Thomas. Mi ĵus trovis la ŝablonon {{Informkesto televida kanalo}}. Alia uzanto kreis ĝin, sed ne tradukis la parametrojn. Tial mi ĵus kreis provejan version laŭ la germana versio de:Vorlage:Infobox Fernsehsender. Sed mi ne scias, kiel traduki "Rechtsform" esperanten. Kaj kiujn parametrojn mi prenu el la nuna versio, sed tradukitaj? Do mi preferus anstataŭigi la nunan kodon per kodo laŭ la germana versio, sed eble kun pliaj parametroj. Amike --Tlustulimu 13:11, 9. Okt 2010 (UTC)

    Mi trarigardis kelkajn el ili. Hodiaŭ 24a de oktobro, mi ĵus rimarkis ke en la koncerna artikolo de la lando foje mankas eĉ mencio de la monunuo. Mi metis kelkajn de tiu ĉi tago, sed ne de aliaj. Ĝis.--kani 19:16, 24. Okt 2010 (UTC)

    Jes, estas hontinde kiom trua la esperantlingva vikipedio estas rilate al monunuoj, sed mencii ruĝan ligilon pri monunuo en informkesto de landa artikolo sen ke ĝerma artikoleto pri la koncerna monunuo jam ekzistas ankaŭ ne estas granda helpo. Plej utilas iom post iom meti ĝermajn artikolojn pri la monunuoj, kaj tiam vidi ĉu en ĉiu landa artikolo estas taŭga mencio, kaj eventuale en la kontinentaj artikoloj (kiel ekzemple en la teksto Ameriko#Valutoj), plus ankoraŭ en iuj informkestoj (kiel ŝablono:valutoj de Ameriko). Vi vidas ke mi laboras tiudirekten, senrobote iom-post-iome verki ĝermon post ĝermo. La truoj fermiĝos. -- Sincere, ThomasPusch 20:52, 24. Okt 2010 (UTC)

    Kara Thomas, jes ja, truoj estegas - kaj ĉiam estegos. ja vikipedia (aŭ enciklopedia) laboro neniam finiĝas. Estas kontentiga sento fermi truojn en iu kampo iom post iom - post kio oni pluiros al alia kampo, eĉ pli truoplena, kaj komencas ŝtopi tie... Nuntempe mi (ĉefe) ŝtopas truojn pri pereintaj ŝtataoj en Eŭropo, sed ankaŭ volonte korektas ajnajn eraretojn jen kaj jen en Vikipedio. Amike, Moldur 19:59, 25. Okt 2010 (UTC)

    Kara Thomas, mi vidis vian rimarkindan laboron koncerne monunuojn - rilate Maŭrician rupion, mi aldonis bildon de monero de 1 rupio, trovitan en Vikipedio. Bedaŭrinde mi ne trovis liberan bildon de bankbileto: sur ili estas skribaĵoj en barata lingvo (mi ne povas diri kia). --Dominik 16:20, 5. Nov 2010 (UTC)

    Dankon pro la aldono de la monero, kaj pro la laŭdo ... la laboro krei tiom da, pro tempoŝparo ne-multe-pli-ol-ĝermaj artikoloj estas iom teda, sed la artikoloj - kaj same la kreo de pri tre multaj landoj mankantaj bazaj kategorioj "ekonomio de Ikslando" - ja estas bezonataj. La bildo de la maŭricia monero tute taŭgas, la ĝisnun sole komuneje havebla bildo de monbileto dosiero:200 rupi.jpg pro multe da ligna fono ne estas tro bonkvalita - la monera bildo tute pli taŭgas. Cetere mi divenus, ke temas pri la tamila (supre) kaj hindia (sube) lingvoj.

    ThomasPusch 16:38, 5. Nov 2010 (UTC)

    Dankon pro la interesa bildo - mi posedas nur iom malnovajn biletojn de 10 rupioj kun bildo de Dido kiel akvomarko. Korajn salutojn --Dominik 17:04, 5. Nov 2010 (UTC)

    Saluton, Thomas. Mi ne bone esploris la aferon kaj aldonis interviki-ligilojn laŭ alia lingvo. Do vi povas ŝanĝi la ligilojn se vi opinias ke ili ne estas ĝustaj. --Verdulo 17:25, 30. Okt 2010 (UTC)

    Rekuperi redakti

    Saluton Thomas, mi dankas vin pro la mesaĝo. HVortaro perfidis min :) Mi ne plu uzos la vorton tiamaniere.--Fiorix F1  12:51, 1. Nov 2010 (UTC)

    Por deletigi? redakti

    Kio mi devas fari por deletigi foto kun kopirajto? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 20:57, 7. Nov 2010 (UTC)

    Simple tajpu {{Forigu|Kialo de la forigo}}. Ĉu tio respondas vian demandon?

    ThomasPusch 21:00, 7. Nov 2010 (UTC)

    Jes, dankon. Ĉu vi povas deletigi? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:02, 7. Nov 2010 (UTC)

    Andy demandis ĝia deleteco --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:08, 7. Nov 2010 (UTC)

    Bone, se tiel estas. Tamen via forigopeto ne vidigas ke origine temis pri lia propra peto. Mi lasis en lia diskutpaĝo noteton. Se li reagas kaj konfirmas la peton, tiam la dosiero povas esti tuj forigata. Se li malkonsentas kaj havas bonajn argumentojn por teno, tiam necesus pludiskuti. Li do mem propranome diru koncizan opinion. Ĉu bone?

    ThomasPusch 21:14, 7. Nov 2010 (UTC)

    Ĉu vi povas traduki la lasta mensaĝo al la angla? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:17, 7. Nov 2010 (UTC)

    [Nekutima peto, sed estu tiel ... an unusual question, but may it be so :-)] Translation: "OK if it's that way. Your deletion request doesn't show clearly though that the request really originally is his own one (it's posted from your account and not from his...). I therefore left him a short message in his own talk page. If he reacts and confirms the request, the file can be deleted immediately. If he disagrees and has convincing arguments in favor of keeping the file, than it would be necessary to continue the discussion. He should have the opportunity to briefly express his opinion in his own name. OK so?"

    Sincere, ThomasPusch 10:23, 8. Nov 2010 (UTC)

    Alinomado de artikoloj pri gubernioj de Japanio redakti

    Saluton Thomas-san! Mi ne kontraŭas vian alinomadon de la artikoloj. Sed mi esperas ke vi diskutus pri tiel granda kaj grava alinomado en diskutejo. Kiam iame Vastalto-san proponis alinomadon 'prefektujo' al 'gubernio', ni diskutis pri ĝi (rezulte, mia opinio,"konservado de prefektujo" malvenkis...).

    Antaŭ ĉio, mi dankas al vi. Dankon por zorgoj pri artikoloj kiujn mi ne zorgis pro mia okupateco de laboro. Se vi havas demandon pri japanaĵoj, bv. demandu al mi. Sincere.

    PS: Ne forgesu redaktojn de apartigiloj ekz Okajama. - Ryoho 14:22, 18. Nov 2010 (UTC).

    Nu, mi ne kundecidis pri prefero de aŭ "prefektujo" aŭ "gubernio", eĉ tute ne esprimis opinion, sed nur ĝeniĝis pri la konfuzige nekonsekvenca apliko de la ŝajne interkonsentita prefero "gubernio" - tia konsekvenca apliko de trovita interkonsento laŭ mi ne bezonas novan diskuton. Tamen mi persone povas tutbone kompreni argumentojn por prefero de la formo "prefektujo", pli simila al la vortuzo en tre multaj aliaj mondaj lingvoj krom la japana kaj Esperanto...

    Ĉiukaze do mi sincere resalutas - kaj flanke demandas min ĉu vi ne iom subtaksas vian lingvokonon, en via diskutpaĝo donante al vi la babelan kategorion "eo-1" (nur baza scio de Esperanto)...

    ThomasPusch 14:50, 18. Nov 2010 (UTC)

    Dankon por respondo, menciante vian opinion.
    Pri "eo-1" en mia babela ŝablono; Fakte kara Amikeco iame tiel demandis min pri ĝi kiel vi memdemandas. Mi opinias ke mi estus "eo-2". Mi respondis al li ke pro mia "modesteco".
    Verdire, mi intence portas "eo-1" por ke iuj kiuj havas demandojn pri japanaĵoj, demandu al t.n veteranaj japanaj esperantistoj. Ĉar mi ne povas respondi rapide pro mia okupateco. Mi opinias ke "veteranoj" respondu ilin aktive. - Amike Ryoho 01:34, 20. Nov 2010 (UTC).

    Anekti redakti

    Saluton. Anekti laŭ mia traserĉado ne ekzistas en Esperanto, sed aneksi. Mi korektis kelkajn tiajn aperojn en israelaj artikoloj. Ĝis. Kani--kani 19:26, 23. Nov 2010 (UTC) Vi pravas! Dankon pro la atentigo - mi simple iom tro hastis. ThomasPusch 20:18, 23. Nov 2010 (UTC)

    Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2010".